去目錄頁

Kion vi ŝatus vidi ĉe multlingva informportalo pri Esperanto?

Jev, 2007年12月4日

讯息: 24

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2008年5月24日下午8:20:58

Flago:La vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras....
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

L. L. Zamenhof
Bela poemo! Dankon por atentigi nin pri ĉi tiu juvelo de la majstro. Por iuj ajn dezirante librajn referencojn: ĝi troviĝas en paĝo 2 de la Esperanta Antologio, paĝoj 406-407 de la Nova Esperanta Krestomatio kaj p 218 (sekcio 7.1.2) de la elektronika versio de la Fundamenta Krestomatio.

diogotux (显示个人资料) 2008年7月7日上午12:05:38

Jev:
Terurĉjo:Ĉu indas traduki en aliaj lingvoj Jevan mesaĝon por pli vasta pridiskutado?
Mi vespere tradukos, ĉar nun rapidas laborejen.
Al ĉiuj lingvoj eble ne necesas. Sed al tiuj, kiuj estas plej aktive uzataj en la forumoj, estus bone. Eble iuj komencantoj havos bonajn ideojn.
Mi faris portugalan tradukon.

Cars10 (显示个人资料) 2008年8月13日下午12:05:16

Saluton,
La retpaĝo oni intertempe kreis.
Nun mankas volontuloj kiuj pretas traduki la enhavon por zorgi ke la paĝaro vere estos multlingva.

http://esperanto.info/eo

Laŭ mi estas kunlaborinda afero, ĉar temas pri informado al NE-Esperanto-parolantoj.
Kutime oni devis traserĉi la reton por trovi ĉiujn informojn.
Bonvolu helpi ke tiu projekto iĝos bona kaj multlingva.

Kore amikas
Cars10

Matthieu (显示个人资料) 2008年8月13日下午12:27:24

(Ho, Cars10, mi vidis vin dum IJK.)

Mi pretas traduki kelkajn paĝojn en la francan. Sed eble mi ne havos tempon (aŭ estos pigra).

回到上端