讯息: 7
语言: Esperanto
Miland (显示个人资料) 2008年3月17日下午3:02:27
Tagiĝas, kaj kamarado Nikita Ĥruŝĉev iras sur la tegmento de sia domo por saluti la sunon. 'Bonan matenon, kamarado suno!' Li diras. 'Kaj bonegan matenon al vi, kamarado ĝenerala sekretario!' respondas la suno.
Post tagmanĝo, Nikita revenas al la tegmento. 'Bonan tagon, kamarado suno!' 'Kaj bonan tagon al vi, kamarado!' diras la suno.
Vespere, post bonega bankedo, la komunista estro iras al la tegmento por fina saluto al la suno. 'Bonan vesperon, kamarado!' Respondas la suno, 'Forf::u, mi nun estas en la okcidento!'
* * *
Konduktoro al vojaĝantoj en Soveta aŭtobuso: 'Du biletojn - tiu kostas al vi po 5 kopekojn, gecivitanoj.'
'Vi devas nomvoki nin 'kamaradoj.'
'Ĉu vi estas stultaj? Kamaradoj ne veturas en aŭtobusoj, li iras en tiuj grandaj nigraj autoj.'
sergejm (显示个人资料) 2008年3月18日上午6:53:04
('lia domo' estus domo de iu alia)
* * *
Konduktoro al vojaĝantoj EN Soveta aŭtobuso: 'Du biletojn - tiu kostas vin 10 kopekojn, GECIVITANOJ!'
(oni ne vojaĝis sur la tegmento de aŭtobuso, la bileto kostis 5 kopekojn, la gepasaĝeroj ne estis 'kamaradoj', sed des pli ne estis gesinjoroj.)
Eble en la ankdoto estis 'gospoda', sed tiu ne tute egalas al Esperanta 'sinjoroj'.
Miland (显示个人资料) 2008年3月18日上午9:28:34
sergejm:kamarado Nikita Ĥruŝĉev iras sur la tegmento de SIA domo ...Dankon, mi ricevas bonan instruadon ĉi tie!
Terurĉjo (显示个人资料) 2008年3月19日下午8:47:27
Terurĉjo (显示个人资料) 2008年3月19日下午9:06:07
Plakato sur la muro de la Artileria akademio: Nia celo estas komunismo!
Socialismo, komunismo kaj kapitalismo interkonsentis renkontiĝi por iom drinki, sed socialismo iomete malfruis.
Alveninte, ĝi pardonpetis, ĉar ĝi staris en magazena vico por kolbalo.
- Kio estas magazena vico? - demandis kapitalismo.
- Kio estas kolbaso? - demandis tuj komunismo.
Terurĉjo (显示个人资料) 2008年3月19日下午9:19:32
- Eblas, sed domaĝe.
- Ĉu dum komunismo eblos mendi manĝaĵojn per telefono?
- Eblos, sed oni ricevos ilin per televidilo.
Post la renomo de Stalingrado al Volgogrado de alia pli bona mondo alvenis la telegramo: "Mi konsentas! Iosif Volgin".
Terurĉjo (显示个人资料) 2008年3月19日下午9:34:39
Nur sovetanoj povis vivi nudaj, ne havi hejmon, manĝi unu pomon por du personoj kaj aserti, ke ili loĝas en paradizo.