去目錄頁

"Demokratio" kaj "demokrato"

guyjohnston, 2008年3月19日

讯息: 4

语言: Esperanto

guyjohnston (显示个人资料) 2008年3月19日下午2:52:06

Saluton, mi ne komprenas kial oni uzas la vorton "demokratio", anstataŭ simple uzi regule formitan vorton el "demokrato", ekzemple "demokrataro" (alternativo donita de Reta Vortaro), aŭ "demokrat-lando". Ĉu iu povas diri al mi kial oni faras tion?

Taciturn_ (显示个人资料) 2008年3月19日下午3:10:00

Unue :
vi devas akcepti ke en la esperanto ne ĉio estas regula .
Poste:
Demokrato = unu demokrato
demokrataro = multo da demokratoj = a bunch of damocrats ( not democracy )

demokrat-lando is not democracy too ridulo.gif

Bone,la plej proksima analogo por demokratio (laŭ mi)povus esti: demokratizmo.

Bonvolu kompreni ke multege da radikoj(vortoj) estis aldonita al la lingvo el naturaj lingvoj kaj, bedaŭrinde,tute malregule.

Melequíades (显示个人资料) 2008年3月19日下午11:12:21

Mi uzas PIVon (2002), kaj tiu vortaro distingas inter "demokrateco" (pensmaniero, ideologio de demokratoj) kaj "demokratio" (reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo). Do, el "demokrat-" oni povas fari "demokrateco" kaj "demokrataro", formoj kiuj rilatas al ideologio aŭ al partianoj de ideologio; kaj "demokrati-" estus neanalizebla elemento kiu rilatas al difinita sistemo de politika organizado. Tial mi pensas ke "demokrati/o" devus esti la kapvorto de alia artikolo (PIV analizas la vorton kiel demokrat/io, en la sama artikolo de "demokrat/o").

R2D2! (显示个人资料) 2008年3月20日下午8:45:01

Hm... demokrat·ıo... senkulpa.gif

Demokratıo estas lando, kıe demokratoȷ loĝas. rido.gif

回到上端