去目錄頁

Esperanta preĝo

ermanno, 2008年5月7日

讯息: 5

语言: Esperanto

ermanno (显示个人资料) 2008年5月7日下午5:14:52

Mi antaŭdiras, ke mi estas komencanto de Esperanto, sekve bonvolu pardoni al mi gramatikajn kaj vortajn erarojn. Mi dezirus lerni la preĝon "Angele Dei, qui custos ...", en esperanta traduko. Ĉu povas iu helpi min? Multajn dankojn. Saluton.
sal.gif

Miland (显示个人资料) 2008年5月7日下午6:19:43

ermanno:Mi antaŭdiras[antaŭdiru], ke mi estas komencanto de Esperanto, sekve bonvolu pardoni al mi gramatikajn kaj vortajn erarojn. Mi dezirus[deziras] lerni la preĝon "Angele Dei, qui custos ...", en esperanta traduko. Ĉu povas iu helpi min? Multajn dankojn. Saluton.
sal.gif
Saluton! Miaj sugestitaj korektoj estas en rektaj krampoj [].
Pri via demando: mi sugestas ke vi kontaktu la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Jen ilia retpaĝo:
http://www.ikue.org/

ermito (显示个人资料) 2008年5月7日下午6:39:35

Krom tio estas interesa paĝo:
http://breviero.org/
Kaj ankaŭ jen aro da katolikaj preĝoj:
http://wikisource.org/wiki/Brevier-Himnoj
tie ne estas tiu, kiun vi volas, sed eble vi elektos ion alian okulumo.gif
Plej facile kontakti IKUEanojn oni povas ĉe ilia retlisto:
http://groups.yahoo.com/group/ikue/

Sukcesojn!

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年5月7日下午7:32:45

Mi ne rimarkis erarojn en la unua mesaĝo.

Eble, la aŭtoro povus anstataŭ "mi antaŭdiras" skribi "mi avertas", sed la esprimo estas ĝusta kaj tute komprenebla.

ermanno (显示个人资料) 2008年5月8日下午5:20:28

Miland, Ermito, Terurĉjo koran dankon. Viaj respondoj tre utilis al mi. Vi estis vere ĝentilaj. Mi bondeziras al vi bonan vesperon.
Saluton!

回到上端