Al la enhavo

kio(kiel) oni parolas kiam oni ternas?

de edmoreira, 2008-majo-15

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

edmoreira (Montri la profilon) 2008-majo-15 18:57:33

kiel estas la korecta respondo kiam oni ternas?

sano? bona sano?

mi malhavas ideon.

Dankon al ĉiuj!
Edo

edmoreira (Montri la profilon) 2008-majo-15 19:12:07

Dankon Filu!

do, ĝi estas SANON kiun oni devas paroli

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-15 20:00:29

Strange!

Ruse al ternintaj personoj oni deziras: Estu sana!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-15 20:04:47

Terurĉjo:Strange!

Ruse al ternintaj personoj oni deziras: Estu sana!
Strangege... France oni al ili diras: "Je viaj deziroj" demando.gif

Ege stangege... Angle, ternintoj estas aldirataj "Beniĝu vi" demando.gifdemando.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-majo-16 12:22:48

Filu:
Strangege... France oni al ili diras: "Je viaj deziroj" demando.gif

Ege stangege... Angle, ternintoj estas aldirataj "Beniĝu vi" demando.gifdemando.gif
Ŝajnas ke ĉinoj ofte diras nenion. Tamen iam oni ĉine diras: Iu pensas pri vi.

Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-16 14:44:22

En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensas lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-16 16:32:07

Andybolg:En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensas lango.gif
Ruse "Prosit" signifas "Petas", sed nur li/ŝi/ĝi/iu (petas). rideto.gif

Araneo (Montri la profilon) 2008-majo-16 16:55:14

Terurĉjo:Strange!

Ruse al ternintaj personoj oni deziras: Estu sana!
En Finnlando oni diras: 'Por sano!'

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-majo-16 18:14:35

En Esperantujo oni diras "Ĉiamsanu!" rideto.gif

Reen al la supro