去目錄頁

Ĉu via gepatra lingvo havas "nuloblan neadon"?

Metsis, 2017年9月11日

讯息: 8

语言: Suomi

Metsis (显示个人资料) 2017年9月11日上午10:33:50

Speciala fako de mia gepatra lingvo, la finna, estas foresto de nea vorto en neaj frazoj, "nulobla neado". Oni uzas ĝin nur en slango, ne en la norma lingvo.

La baza ideo estas, ke kelkaj vortoj estas uzanta preskaŭ sole kun neado. Ekzemple: Tasan ei ole!: "Certe ne estas!" Kun tempo oni forlasis la nean vorton: Tasan on!: "Certe estas!", sed ankoraŭ la frazo havas la signifon de neado. Observu, ke oni ofte konsideras la nuloblan neadon pli forta ol la norman.

Ĉu via(j) gepatra(j) lingvo(j) havas ian similan?

nornen (显示个人资料) 2017年9月14日上午9:24:35

En la hispana (almenaŭ ĉi tie) oni diras:

En mi vida he comido un plato tan rico.

Laŭvorte: En mia vivo mi manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.
Laŭsence: En mia vivo mi neniam manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.

ocaluptous (显示个人资料) 2019年9月30日下午9:45:56

Metsis:Speciala fako de mia gepatra lingvo, la finna, estas foresto de nea vorto en neaj frazoj, "nulobla neado". Oni uzas ĝin nur en slango, ne en la norma lingvo.

La baza ideo estas, ke kelkaj vortoj estas uzanta preskaŭ sole kun neado. Ekzemple: Tasan ei ole!: "Certe ne estas!" Kun tempo oni forlasis la nean vorton: Tasan on!: "Certe estas!", sed ankoraŭ la frazo havas la signifon de neado. Observu, ke oni ofte konsideras la nuloblan neadon pli forta ol la norman filezilla uc browser rufus.

Ĉu via(j) gepatra(j) lingvo(j) havas ian similan?
Laŭvorte: En mia vivo mi manĝis pladon (manĝaĵon) tiel bongustan.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年10月8日下午5:05:31

Jes. "Fais pas ça !" (Ne faru tion) estas normale "Ne fais pas ça !".

epoSean (显示个人资料) 2019年10月19日下午9:49:56

Mi dirus ke en la franca la neado estas nuntempe pli je la "pas" (aŭ "guere" aŭ "point") ol je la "ne". Oni povas forlasis (kaj oftege ja forlasas) la "ne" en neformala parolado.

En la (uson)angla estas esprimoj kiel "right" kaj "sure" kiuj estas efektive kontraŭaj malgraŭ ŝajna akordeco.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年10月20日上午7:29:19

epoSean:Mi dirus ke en la franca la neado estas nuntempe pli je la "pas" (aŭ "guere" aŭ "point") ol je la "ne". Oni povas forlasis (kaj oftege ja forlasas) la "ne" en neformala parolado.

En la (uson)angla estas esprimoj kiel "right" kaj "sure" kiuj estas efektive kontraŭaj malgraŭ ŝajna akordeco.
En la nuntempa franca, vi pravas, oni diras tre ofte "pas" por la negado. Sed oni preskaŭ ne plu uzas "guère" aŭ "point".
Ĉiam, kiam ni uzas "guère" aŭ "point" (kaj estas rarega), oni uzas "ne", ĉar estas formala lingvaĵo. Ekzemple "Fais guère ça" ne ekzistas. Unue, kiam oni uzas "guère", mi jam diris tion, estas formala lingvaĵo, do oni preskaŭ ĉiam uzas "Vous" (ci). Tial, oni devas akordi kaj diras, imperative : "Ne faites guère cela". Due, kiel vi vidis, oni ne plu diras "ça", sed "cela (estas tute la sama vorto, "ça" estas nur neformala kurtigo).
Mi esperas, ke mi bone klarigis.

Ĉu vi povas klarigi por "right" kaj "sure" mi petas?

thyrolf (显示个人资料) 2019年10月21日上午9:05:11

right = ĝusta ĝuste
sure = certa certe

Zam_franca (显示个人资料) 2019年10月21日上午11:20:50

Okej, laŭ mi, estis samaĵoj. Dankon.

回到上端