Al la enhavo

Kial la forumanoj ne uzas la interjekciojn?

de StefKo, 2019-majo-20

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-20 19:52:07

Ekzemple la interjekcio ba.
En Vortaro.net mi trovis la interjekcion BA sed tie ĝi ne estas klare priskribita, do mi tradukis ĝia signifo el la pola kie ankaŭ ĝi ekzistas (ankaŭ ba). Jen kelkaj vortoj kaj lingvaĵoj kiujn ĝi anstataŭas:

jes ja, eĉ, kaj eĉ, eĉ pli bone, kion mi diras, pli, kaj pli, kiel eble plej, kiele, vere, memkompreneble, certe, malmulte, nature, nesufiĉe, ĝuste tiel, mi diros pli, ĉi tiel, ankoraŭ pli.

Kaj jen kelkaj frazoj. Ĉu ili estas klaraj?

Ĉu mi volas legi tiun libron? Ba!
***
– Ĉu vi konas iun esperantan proverbon? – Karlo demandis min.
Ba! – mi respondis. – Mi konas centon.
***
Ĉu mi ŝatas Sofion? Ba! Mi amas ŝin!
***
Ĉu mi amas Sofion? Ba! Kia demando!
***
– Ĉu vi vidis monto Rysy en Tatroj?
Ba! Mi supreniris sur la pinton!

abc_vz (Montri la profilon) 2019-majo-20 22:41:07

En ReVo pri la interjekcio ba:
1.
Ekkrio esprimanta senzorgecon, indiferentecon: mia kuzino sciis, sed ba Marta! ba, ne gravas [1].
2.
Ekkrio esprimanta surprizon.

tradukoj
...
polaj ~ 1.: ba!, e!, e, tam!; ~ 2.: o!, ojej!, ła!.
...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-21 08:03:35

Tiaj vortetoj havas malsaman signifon laŭ la lingvoj, kaj oni ne povas aŭdi la intonacion, kiu portas la plej granda parto de la signifo. Do esperanto preferas uzi precizajn interjekciojn: kompreneble, bedaŭrinde, feliĉe, ktp. ĉefe kiam oni uzas skriban lingvon. Tiel oni evitas miskomprenojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-22 10:17:55

Altebrilas:Tiaj vortetoj havas malsaman signifon laŭ la lingvoj, kaj oni ne povas aŭdi la intonacion, kiu portas la plej granda parto de la signifo. Do esperanto preferas uzi precizajn interjekciojn: kompreneble, bedaŭrinde, feliĉe, ktp. ĉefe kiam oni uzas skriban lingvon. Tiel oni evitas miskomprenojn.
Absolute.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 02:17:37

dirlididi

Reen al la supro