去目錄頁

Kion vi pensas pri vikipedio ?

Zam_franca, 2019年7月1日

讯息: 45

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年7月1日下午4:26:23

Ĉu ĝi estas bona, aŭ ĉu oni devus krei alian enciklopedion ?

Metsis (显示个人资料) 2019年7月2日上午7:58:48

Ne, ne estus bona, se ni devus krei alian Vikipedion. Kial vi demandas?

(Pri via rubriko… Pli bona estus "Kion vi pensas pri Vikipedio?", ĉar "kiel" montras manieron, ne la objekton de la ago "pensi" kaj oni pensas "pri io", vd. PIV-on.)

Zam_franca (显示个人资料) 2019年7月2日上午10:23:34

mi sciis tion mi estas stulta

Zam_franca (显示个人资料) 2019年7月2日上午10:27:51

Mi demandis tion ĉar vikipedio estas certe la plej granda paĝaro en esperanton (230 000 artikoloj), tial mi volis koni la opiniojn de la esperantistoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2019年7月2日下午10:36:33

Mi ŝatas ĝin.

呼格吉勒图 (显示个人资料) 2019年7月4日上午7:01:08

Mi opinias ke estas multaj artikoloj, kies kvalitoj tamen ne estas tiom bonaj. Multaj el ili estas mallongaj kaj sendetalaj. Eble ili bezonas pli kaj pli da esperantistoj por kune plibonigi ĝin, almenaŭ tradukos pli da artikoloj el aliaj lingvoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2019年7月4日下午8:39:15

Kiuj artikoloj estas tradukendaj?

ikubaj4 (显示个人资料) 2019年7月5日上午10:38:05

Saluton!

Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi.

Promenante artikolojn en Esperanto laŭ ligitaj artikoloj tie kaj ĉi tie, mi ekscias novajn sciojn pri homoj, historioj kaj geografioj, kiujn mi neniam konas.
Iam mi plibonigus mian lingvan nivelon, mi volas skribi tie pri diversaj aĵoj en mia lando.

walfino (显示个人资料) 2019年7月10日下午2:02:35

Ĉu vi demandas pri Vikipedio (en Esperanto) aŭ Wikipedia ĝenerale?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年7月10日下午3:16:47

Vikipedio en esperanto

回到上端