Al la enhavo

Kion vi pensas pri vikipedio ?

de Zam_franca, 2019-julio-01

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-02 15:30:35

baba79:
MiMalamasLaAnglan:

Ĉu oni povas plibonigi jam-ekzistantaj artikoloj senkonte?
Certe! Nur via IP-adreso aperos.
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?

baba79 (Montri la profilon) 2019-septembro-03 09:22:01

MiMalamasLaAnglan:
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?
Jes ja vi povas!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-03 15:20:33

baba79:
MiMalamasLaAnglan:
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?
Jes ja vi povas!
Interese, mi povas senkonte krei novan artikolon en la Esperanta Vikipedio, sed mi bezonas konton por krei artikolon en la angla versio.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-04 08:08:06

Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

ninoPlay (Montri la profilon) 2019-septembro-04 15:42:05

Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi auto clicker.
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-04 16:25:54

Metsis:
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.
ninoPlay:
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.
ninoPlay, ĉu vi estas roboto? Vi kaj Metsis diris la saman frazon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-05 17:35:12

Mi faris artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Milimetro_da_hidrarg...

Mi tradukis la komencon de la angla versio de la artikolo en Esperanton. Bonvolu rigardi aŭ plibonigi ĝin.

raffadalbo (Montri la profilon) 2019-septembro-07 19:37:43

Tamen, kvankam oni ja povas krei aŭ revizii artikolon senkonte, se oni emas daŭre kunlabori en esperanta vikipedio estas rekomendeble krei konton (senpage) kaj uzi ĝin. Tio faciligas la rilatojn kun la ceteraj vikipedianoj kaj havas ankaŭ aliajn etajn avantaĝojn.

ninoPlay (Montri la profilon) 2019-septembro-09 06:21:03

ninoPlay:
Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en auto clicker word unscrambler jumble solver Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-10 15:16:35

ninoPlay, mi pensas, ke vi estas robota truduzanto. Ĉu tio pravas?

Reen al la supro