Към съдържанието

Kion vi pensas pri vikipedio ?

от Zam_franca, 01 юли 2019

Съобщения: 45

Език: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 02 септември 2019, 15:30:35

baba79:
MiMalamasLaAnglan:

Ĉu oni povas plibonigi jam-ekzistantaj artikoloj senkonte?
Certe! Nur via IP-adreso aperos.
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?

baba79 (Покажи профила) 03 септември 2019, 09:22:01

MiMalamasLaAnglan:
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?
Jes ja vi povas!

MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 03 септември 2019, 15:20:33

baba79:
MiMalamasLaAnglan:
Sed oni ne povas senkonte krei novajn artikolojn, ĉu ne?
Jes ja vi povas!
Interese, mi povas senkonte krei novan artikolon en la Esperanta Vikipedio, sed mi bezonas konton por krei artikolon en la angla versio.

Metsis (Покажи профила) 04 септември 2019, 08:08:06

Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

ninoPlay (Покажи профила) 04 септември 2019, 15:42:05

Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi auto clicker.
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 04 септември 2019, 16:25:54

Metsis:
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.
ninoPlay:
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.
ninoPlay, ĉu vi estas roboto? Vi kaj Metsis diris la saman frazon.

MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 05 септември 2019, 17:35:12

Mi faris artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Milimetro_da_hidrarg...

Mi tradukis la komencon de la angla versio de la artikolo en Esperanton. Bonvolu rigardi aŭ plibonigi ĝin.

raffadalbo (Покажи профила) 07 септември 2019, 19:37:43

Tamen, kvankam oni ja povas krei aŭ revizii artikolon senkonte, se oni emas daŭre kunlabori en esperanta vikipedio estas rekomendeble krei konton (senpage) kaj uzi ĝin. Tio faciligas la rilatojn kun la ceteraj vikipedianoj kaj havas ankaŭ aliajn etajn avantaĝojn.

ninoPlay (Покажи профила) 09 септември 2019, 06:21:03

ninoPlay:
Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en auto clicker word unscrambler jumble solver Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi
Jes, ĉar ekzistas tiom multe da homoj kaj robotoj, kiuj kreus trudartikolojn en la angla, se ne ekzistus mekanismojn por preventi tion.

MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 10 септември 2019, 15:16:35

ninoPlay, mi pensas, ke vi estas robota truduzanto. Ĉu tio pravas?

Обратно нагоре