去目錄頁

“Il y a des mots qui font vivre” esperante

StefKo, 2019年9月15日

讯息: 12

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2019年9月15日上午8:01:43

Demando al tiuj kiuj scipovas la francan kaj altnivele Esperanton.
Kiel plej bone traduki tiujn vortojn de Paul Eluard „Il y a des mots qui font vivre”?

„Estas vortoj kiuj:

1) vivigas
2) vivemigas
3) igas/kaŭzas ke oni estas viva
4) igas/kaŭzas al oni vivema
5) igas/kaŭzas al oni esti/ekesti vivema
6) kaŭzas ke oni vivas/ekvivas
7) kaŭzas ke oni volas vivi/ekvivi
8) faras vivon
9) faras ke oni vivas
10) faras onin vivema
11) emas/inklinas vivi
12) emas/inklinas al vivo”

aŭ alie?

Kiel oni vidas, temas pri la franca lingvaĵo: fair + infinitivo.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月15日上午8:57:24

Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.

StefKo (显示个人资料) 2019年9月16日上午10:14:18

Zam_franca:Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.
Kaj: Estas/ekzistas vortoj kiuj instigas/inspiras al vivo?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月16日下午3:50:02

StefKo:
Zam_franca:Mi diros la unuan. Estas vortoj kiuj vivigas

Bonan ŝancon por traduki tiun poemon.
Kaj: Estas/ekzistas vortoj kiuj instigas/inspiras al vivo?
Por "il y a" Vi povas traduki per est-i aŭ ekzist-i, elektu. La verbo "inspiri" venas el la franca "inspirer". Do vi ne devus uzi ĝin.
Mi ne pensas, ke vi devus traduki ĉimaniere. Tiu traduko iomete ŝanĝas la senson de la verso.

La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj igas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*

nornen (显示个人资料) 2019年9月16日下午8:40:46

Zam_franca:La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj iĝas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*
Notu, ke "viviĝi (iĝi viva)" kaj "vivigi (igi viva)" estas du aferoj tute malsamaj.

Dro Frankenstein vivigis la monstron.
La monstro viviĝis helpe de Dro Frankenstein.

StefKo (显示个人资料) 2019年9月16日下午10:14:24

Interesa. Mi opiniis ke plej bona estos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo"-n.
Mi bezonis tion por la diraĵo: "Estas vortoj kiuj pensigas" kaj mi hezitis inter multaj versioj. Mi ne intencis traduki la poemon de Paul Eluard, mi nur rememoris ĝin.
Dankon al ĉiuj!

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月19日下午4:12:06

nornen:
Zam_franca:La laŭvorte tradukado estas tio : *Estas vortoj kiuj igas vivi* Do en Esperanto ni diras *Estas vortoj kiuj iĝas viva*, aŭ laŭ esperantlingva stilo, *Estas vortoj kiuj vivigas*
Notu, ke "viviĝi (iĝi viva)" kaj "vivigi (igi viva)" estas du aferoj tute malsamaj.

Dro Frankenstein vivigis la monstron.
La monstro viviĝis helpe de Dro Frankenstein.
Jes mi ja sciis. Mi fakte malerariGadas tiun eraron.

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月19日下午4:14:02

StefKo:Interesa. Mi opiniis ke plej bona estos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo"-n.
Mi bezonis tion por la diraĵo: "Estas vortoj kiuj pensigas" kaj mi hezitis inter multaj versioj. Mi ne intencis traduki la poemon de Paul Eluard, mi nur rememoris ĝin.
Dankon al ĉiuj!
Vi povas diri tion, sed en la franca oni tradukos "Estas vortoj kiuj inspiras al vivo" per "Il y a des mots qui inspirent la vie", kaj tio ne vere havas sencon.

nornen (显示个人资料) 2019年9月19日下午7:24:51

"Estas vortoj vivigantaj"?

StefKo (显示个人资料) 2019年9月19日下午7:45:59

nornen:"Estas vortoj vivigantaj"?
Kial ne kurte "vivigaj"?

回到上端