去目錄頁

Ĉu la vorton "infano" oni povas uzi ne nur en la senco de "neplenkreskulo"?

Jxusteno, 2019年12月21日

讯息: 7

语言: Esperanto

Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月21日下午1:57:17

Ŝajnas al mi ke uzi la vorton "infano" en la senco de "filo aŭ filino aŭ sekse neduumua ulo en tia rilato" ankaŭ estas laŭregule ĉar ĝia difino estas:
" infan' enfant | child | Kind | дитя | dziecię. ". Ja la angla "child" kaj la franca "enfant" ankaŭ povas havi tiun signifon (ekzemple: " Allons enfants de la Patrie "; tie ĉi ĝi konjekteble estas uzita metafore).

Frano (显示个人资料) 2019年12月21日下午2:07:30

in/fan/o
1) Fervora admiranto de artisto, muzikgrupo, sporta teamo ktp., havanta la sekson de ino.
2) Fano de inoj.
ridego.gif

nornen (显示个人资料) 2019年12月21日下午2:37:31

Tio interpreto de la vorto "infano" ŝajnas al mi tute taŭga.

En la FE ni trovas ekzemple:

FE:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
FE:Li havas dek unu infanojn.
Tiuj (kaj aliaj) ekzemploj ŝajnas rilatas al gefiloj.

Ankaŭ PIV difinas tiun vorton unue kiel "Homido, rilate al la gepatroj", kaj nur due kiel "Homido kontraste kun plenkreskinta homo".

Konsekvence, la propozicio "Mi havas du infanojn; precize unu filon kaj unu filinon." verŝajne estas ĝusta.

Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月21日下午5:39:44

nornen:Tio interpreto de la vorto "infano" ŝajnas al mi tute taŭga.

En la FE ni trovas ekzemple:

FE:El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
FE:Li havas dek unu infanojn.
Tiuj (kaj aliaj) ekzemploj ŝajnas rilatas al gefiloj.

Ankaŭ PIV difinas tiun vorton unue kiel "Homido, rilate al la gepatroj", kaj nur due kiel "Homido kontraste kun plenkreskinta homo".

Konsekvence, la propozicio "Mi havas du infanojn; precize unu filon kaj unu filinon." verŝajne estas ĝusta.
Sed ĉu oni povas diri tiel, se la filo kaj filino estas jam plenkreskaj?

sergejm (显示个人资料) 2019年12月21日下午7:57:14

Simple: plenkreska infano

Jxusteno (显示个人资料) 2019年12月21日下午8:10:22

sergejm:Simple: plenkreska infano
Eble simpla "infano" ankaŭ taŭgas, kial ne?

sergejm (显示个人资料) 2019年12月21日下午9:49:00

Infano ne nepre estas plenkreska.

回到上端