去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ŝercoj

StefKo, 2020年3月17日

讯息: 501

语言: Esperanto

sergejm (显示个人资料) 2021年1月8日上午9:49:37

Kronvirusa ŝanĝo
sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi ĝisveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Vi ne, ĉar vi ne havas maskon.

Malgraŭ kronviruso, kontrolisto plu laboras:
- Civitanoj, montru viajn biletojn!

StefKo (显示个人资料) 2021年1月8日上午10:54:00

Ĉukĉa ŝerco pri rusoj

El „Kiel oni povas ne ami la ĉukĉojn?” de Monika Witkowska (el: https://www.poznaj-swiat.pl/)
Post kelkaj "stakanĉiki" (ĉar estas vere, ke vodkon trinkas tie el glasoj, ruse stakanĉiki), mi kuraĝas fari la demandon, kiu ĝenas min: – Kiel reagas la ĉukĉoj al ŝercoj pri ili? Ili ridas: – Ni ne ofendiĝas. Post momento ili rakontas pri kiel ĉukĉo prenis ruson por ĉasi. Ĉukĉo ĵetis ŝtonon al ursokuŝejo. Kolera urso elsaltis el ĝi. Ĉasistoj komencis eskapi kaj la urso postkuri ilin. Ili jam trakuris kelkajn kilometrojn, kiam la ruso rememoris, ke li havas ĉaspafilon. Li pafis, trafis, la urso falis. Kolerega ĉukĉo krias al li: – Rusa ĉasisto – malbona ĉasisto! Kial vi mortigis la urson? Oni devis kuri hejmon! Kiu nun haŭlos ĝin?

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年1月8日下午1:20:04

sergejm (显示个人资料) 2021年1月10日下午5:01:07

Kio estas tempo?
Tempo estas distanco dividita je rapideco.

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年1月10日下午5:11:13

Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp.
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas formanĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺

StefKo (显示个人资料) 2021年1月10日下午6:14:43

Rovniy_Sergey:Lupoj kaptis hundon, ĉirkaŭas kaj volas manĝi ĝin. Hundo petas ne mortigi ĝin, ĝi promesas helpi kapti ŝafojn ktp.
Lupoj decidis kaj lasis hundon en luparo. Dum du jaroj ĝi helpis al ili, instruis ilin, montris al ili lokojn, ĉasis kun ili ...
Venis tre malsata vintro, ĉasoj malsukcesis, lupoj malsatis kaj malesperis.
- Kion fari?
Ili decidis manĝi hundon kaj formaĝis ĝin. Ili enterigis ostetojn kaj metis tomboŝtonon. Kiel subskribi, de kiuj?:
"De amikoj". Do kiaj amikoj povas manĝi ...
"De malamikoj". Do dum 2 jaroj ili vivis kune unu apud la alia kaj ĉasadis ...
Ili pensadis kaj decidis subskribi: "De kolegoj". 🐺🐺🐺
Do ni rimarku, kia estas diferenco inter kolegoj kaj amikoj!

Ps. Korektu: "formaĝis"! Ĉu mi eraras?

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年1月11日下午4:51:56

Viro en aŭto ekhavis problemon, rado defalis proksime apud frenezulejo.
Li elprenis rezervan radon kaj ĉirkaŭkuras ĉe aŭto, sed ne trovas boltojn.
Pacientoj de frenezulejo atente observas, side sur la barilo ...
Viro ne trovadis boltojn kaj sidis senespere proksime apud aŭto. Tiam observantoj diras al li:
- Do vi detordu bolton de ĉiu rado, fiksu radon kaj iru ...
- Dankegon!! - viro ekĝojis, - sed kiel vi elpensis tio???
- Nu, ni estas frenezuloj, sed ne malsaĝaĉuloj.

sergejm (显示个人资料) 2021年1月11日下午7:08:45

Doktoro: Mi gratulas vin! En vi naskiĝas vivo!
Paciento: Sed mi estas viro...
Doktoro: Por helmitoj ĉi tiobestas tutegale.

StefKo (显示个人资料) 2021年1月13日上午8:32:42

Strangaĵoj de granda urbo (malnova juda ŝerco)

La afero okazas en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento. Unu judo el malgranda ŝtetl veturis al Varsovio. Post reveno li rakontas pri strangaĵoj, kiujn li vidis tie:
– Mi ekkonis judon, kiu kreskis en jeŝivo kaj scipovas reciti parkere longajn fragmentojn de Talmudo. Mi ekkonis judon kiu estas ateisto. Mi ekkonis judon kiu estas proprulo de granda vestvestejo kaj kiu dungas multajn komizojn. Kaj mi ekkonis judon kiu estas fanatika komunisto.
– Kaj kia strangaĵo tio estas? – demandas la amiko. – Varsovio estas granda urbo. Tie certe estas ĉirkaŭ miliono da judoj.
– Vi nenion komprenas – respondas la reveninto. – Tio estis la sama judo!

----------------------------
ŝtetl - urbeto
jeŝivo - juda religia porvira lernejo

sergejm (显示个人资料) 2021年1月14日上午5:47:24

Hommanĝulo kaptis du studentojn kaj ĵetis ilin en kaldronon.
Dum kuirado ilin formanĝis ĉiujn terpomojn

回到上端