Al la enhavo

Radikala islamismo kaj terorismo

de Zam_franca, 2020-novembro-14

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 18:09:26

Mi ja opinias, ke la vortoj "radikala islamismo" taŭgas por priparoli la ideologiaĉon de la plejmultaj teroristoj en Francujo kaj Eŭropo.
Mi ne taksas tiun esprimon rasisma aŭ fredmofobia; temas pri ideologio, ne pri religio.
Kompreneble ke mi sentas la malamon de ĝi.

Mi kredas, ke se oni aŭdacas denunci ion, oni ne estas devigata denunci aliajn maljustecojn por ne ŝajni esti hipokrita. Estas multaj maljustecoj, kaj mi esperis ke estas kompreneble ke mi ankaŭ estas kolerigita de tiuj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 18:13:24

Mi ne scias kion mi verkus se temus pri ekstremdekstra terorismo. Pri la atako en Bajono aŭtune de 2019 mi nenion afiŝis.

Evidente terorismo estas ĉiam malamegeca, malamego estas la difino mem de terorismo, malamo kun pafilo.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-14 19:02:17

Zam_franca:(...) "radikala islamismo" taŭgas por priparoli la ideologiaĉon de la plejmultaj teroristoj en Francujo kaj Eŭropo.(...)
Ĉu vi havas nombrojn, kiuj pravigus vian eldiron?

Mi ne scias pri Francujo, sed ekzemple en Germanujo (sendube parto de Eŭropo) la plejmultaj teroraĵoj tradicie kaj daŭre estas realigataj de radikal-dekstrismanoj kaj ne de radikal-islamismanoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 19:39:45

nornen:
Zam_franca:(...) "radikala islamismo" taŭgas por priparoli la ideologiaĉon de la plejmultaj teroristoj en Francujo kaj Eŭropo.(...)
Ĉu vi havas nombrojn, kiuj pravigus vian eldiron?

Mi ne scias pri Francujo, sed ekzemple en Germanujo (sendube parto de Eŭropo) la plejmultaj teroraĵoj tradicie kaj daŭre estas realigataj de radikal-dekstrismanoj kaj ne de radikal-islamismanoj.
En Francujo mi certas. Ekstremdekstra terorismo ekzistas (en Avinjono lastamonate, en Bajono antaŭ unu jaro), sed estas ja multe malpli granda fenomeno ol islamisma terorismo.

Pri Eŭropo, veras ke eble mi prikribis iom rapide. Tamen, ekzemple en 2004 en Madrido, en 2005 en Londono, en 2015 en Parizo, dufoje, en 2016 en Nico kaj en Berlino aŭ en 2020 en Francujo kaj Aŭstrujo, ĉiuj tiuj atencoj estas islamismaj.
Tamen certe en Germanujo ekstremdekstra terorismo estas pli forta ol ĝi estas en la resto de Eŭropo, sed se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo.

PS: per "en Eŭropo" mi volas diri "eŭropaskale", ne "en ĉiuj eŭropaj landoj".

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-14 20:41:40

Zam_franca:(...)se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo(...)
Kion vi opinias pri tio?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 22:17:55

nornen:
Zam_franca:(...)se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo(...)
Kion vi opinias pri tio?
Dankon pro montri tiun dokumenton.
Pri evititaj atakoj mi ne scias.
Por esti klara, nun bonvole komprenu ke mi nur parolas pri atakoj, kiuj bedaŭrinde sukcesas.

Mi estas surprizigita de separatisma terorismo kaj pri ekstremmaldekstra terorismo.
Fakte, mi eĉ ne scias pri kia separatismo temas. Ĉu IRA ?
Kaj ĉu ETA ne ĉesis aktivi?
Kaj kia ekstremmaldekstra terorismo? Ĉu ruĝa frakcio same ne ĉesis aktivi?

Pri terorismo en orientaj eŭropaj landoj de EU de mi scias kvazaŭ nenion.

Estas ja miriga, ĉar islamisma terorismo, ekstremdekstra terorismo kaj iomete IRA estas la solaj terorismoj, kiujn okcident-eŭropaj amaskomunikiloj priparolas.
Ĉu vi mem havas konojn pri la temo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 22:20:41

"(...)se ni aldonas ĉiujn atencojn en Eŭropo de tiuj du terorismoj, estas pli da islamisma terorismo(...)"

Laŭ la dokumento afiŝita de vi, tiu aserto estas fakto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-14 22:22:01

Kaj por fine klarigi miajn malsimplajn kriteriojn, la nombron de mortoj mi uzas kiel gravan kriterion.

Turfalko (Montri la profilon) 2020-novembro-16 17:02:22

Religio estas la kontraŭo de demokratio kaj naturscienco!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-16 19:49:36

Turfalko:Religio estas la kontraŭo de demokratio kaj naturscienco!
Religia fundamentismo estas la kontraŭo de demokratio. Religio ja povas ekzisti en ŝtato demokratia, tamen ĝi devas esti moderneca. Kaj la modernaj religuloj bedaŭrinde estas sufiĉe nevideblaj en amaskomunikiloj, ĉar ili ne kaŭzas problemojn (kaj iel tio certe logikas, eĉ se tio instigas al malfido kaj timo).

Vivi kune (franclingve, bonvolu uzi la "aŭtomatan tradukon").

Reen al la supro