去目錄頁

similaj vortoj

horsto, 2008年8月23日

讯息: 41

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2008年8月23日下午4:43:05

Ŝajnas al mi ke Esperanto havas multajn similajn vortojn, pli ol ekzemple la Germana lingvo. Temas pri vortoj kiuj estas malsamaj nur per unu litero. Mi listigas kelkajn el ili, eble vi ja scias pliajn:

humoro - humuro
oferi - oferti (jam multaj uzantoj oferis ion en ĉi tiu forumo)
konsili - konsoli
vento -ventro - vintro
prezidento - prezidanto
konkuri - konkursi
mordi - murdi
roso -rozo

Mi ne atentis la mallongajn vortojn, ekzemple la tabelvortojn.

dbs (显示个人资料) 2008年8月23日下午9:48:35

horsto:Ŝajnas al mi ke Esperanto havas multajn similajn vortojn, pli ol ekzemple la Germana lingvo. Temas pri vortoj kiuj estas malsamaj nur per unu litero. Mi listigas kelkajn el ili, eble vi ja scias pliajn:

humoro - humuro
oferi - oferti (jam multaj uzantoj oferis ion en ĉi tiu forumo)
konsili - konsoli
vento -ventro - vintro
prezidento - prezidanto
konkuri - konkursi
mordi - murdi
roso -rozo

Mi ne atentis la mallongajn vortojn, ekzemple la tabelvortojn.
Saluton!
Mi donis nur kelkaj vortoj kun litero „a”. Mi ne kontrolis vortoj kun aliaj literoj.
Ekzemploj en pola lingva:
adreso – adres
akademio- akademia
akcento – akcent
aktoro – aktor
alarmo – alarm
alkoholo – alkohol
amatoro – amator
ambasado – ambasada
angino – angina
aparato – aparat
apoteko – apteka
apetito – apetyt
artikolo – artykuł
atako – atak
artisto – artysta
atlaso – atlas
atomo – atom
aŭtoro – autor

ora knabo (显示个人资料) 2008年8月23日下午10:09:49

Mi aldonos nur mian plej grandan problemon:

ŝerci - serĉi

horsto (显示个人资料) 2008年8月24日上午11:11:11

Saluton dbs,
mi celis la similecon inter Esperantaj vortoj, ne la similecon inter Esperantaj vortoj kaj vortoj el la propra lingvo. Ke estas simileco inter Esperantaj vortoj kaj vortoj el eŭropaj lingvoj estas klare, ĉar Zamenhof ja prenis la vortojn el la eŭropaj lingvoj.

horsto (显示个人资料) 2008年8月26日下午6:50:09

Mi hazarde trovis la nomon por tiaj vortoj: paronimoj - vortoj, kiuj simile sonas sed havas malsamajn signifojn. Jen pliaj:

pesi -pezi
stato -ŝtato
rajdi - rajti
kruda - kruta
fronto - frunto
diveni -deveni
tempo - tempio

Meŝig (显示个人资料) 2008年8月27日上午10:58:05

En certaj tonaj lingvoj, unusilaba vorto povas havi 12 signifojn malsimilajn. Nur la tonaleco ŝanĝas.

rubulo (显示个人资料) 2008年8月27日下午6:33:24

En la franca okazas ofte, ke pluraj vortoj prononciĝas same, kvankam havas malsamajn signifojn kaj malsamajn skribmanierojn. Cetero de la frazo kaj kunteksto donas (foje ridulo.gif) la sencon.

BeRReGoN (显示个人资料) 2008年8月29日上午9:04:59

rubulo:En la franca okazas ofte, ke pluraj vortoj prononciĝas same, kvankam havas malsamajn signifojn kaj malsamajn skribmanierojn. Cetero de la frazo kaj kunteksto donas (foje ridulo.gif) la sencon.
Ekzemple, la sono "ver" povas esti:

vers - al
verre - glaso
ver - vermo
vers - vermoj
vert - verda

rubulo (显示个人资料) 2008年8月29日下午1:08:27

vers = verso.

Kaj vi forgesis vair (felto de ia sciuro)

BeRReGoN (显示个人资料) 2008年8月29日下午4:49:01

rubulo:vers = verso.

Kaj vi forgesis vair (felto de ia sciuro)
Jes, vi pravas. ridulo.gif

回到上端