去目錄頁

Ne indas danki...

Azulreal, 2008年9月10日

讯息: 10

语言: Esperanto

Azulreal (显示个人资料) 2008年9月10日下午3:41:32

Kiel oni ĝuste devas diri? Ne dankinde aŭ nedankinde? senkulpa.gif

Hispanio (显示个人资料) 2008年9月10日下午4:21:47

Kiam mi parolas skribe, mi diras "ne dankinde" sal.gif

guyjohnston (显示个人资料) 2008年9月10日下午5:34:15

Ambaŭ validas laŭ mi. Mi pensas ke "nedankinde" estas pli ofta.

Miland (显示个人资料) 2008年9月10日下午6:06:37

Mi uzas Ne dankinde. La vortoj estas apartaj en PIV 2005 sub la kapvorto dank/i. (p217, maldekstra kolono, 24-a linio). Sed, kiel aliaj diris, la unuvorta formo ne estas malĝusta.

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年9月10日下午9:22:17

Reguloj de la rusa lingvo postulas ĉiam skribi "ne" aparte de verboj.

Koncerne adverbojn kaj adjektivojn la reguloj postulas skribi "ne" kune kun ili, se forestas antitezo. Okaze de ties ĉeesto (de antitezo) la vortoj uziĝas aparte.

Ekzemple: negaja vespero.
Vespero estis ne gaja, sed sufiĉe trista.

Kiel vi fartas? Nebone.
Li fartas ne bone, sed eĉ bonege.

Ne dankinde, sed mallaŭdinde.

Lernu la rusan. lango.gif

rubulo (显示个人资料) 2008年9月10日下午9:33:14

Laŭ mi ambaŭ skribmanieroj eblas.

"Ne dankinde sed kisinde". ridulo.gif

Azulreal (显示个人资料) 2008年9月10日下午10:10:11

Dankon al ĉiuj pro viaj tre rapidaj respondoj! Kaj nun ne respondu min per "ne dankinde" aŭ "nedankinde" lango.gif

Terurĉjo:Lernu la rusan. lango.gif
hahaha! Certe tio estus tre interesa afero. Mi memoros tian konsilon! okulumo.gif

mnlg (显示个人资料) 2008年9月16日上午10:32:13

rubulo:Laŭ mi ambaŭ skribmanieroj eblas.

"Ne dankinde sed kisinde". ridulo.gif
Al viroj tamen mi diras "...sed paginde" okulumo.gif

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年9月16日上午10:48:42

Paavo! Mi jam riproĉis vin kaj kritikis pro via troa emo al mono (monemo?)

Ho, tiuj edukitoj de kapitalisma mondo!

mnlg (显示个人资料) 2008年9月16日下午12:17:22

Terurĉjo:Paavo! Mi jam riproĉis vin kaj kritikis pro via troa emo al mono (monemo?)

Ho, tiuj edukitoj de kapitalisma mondo!
Silentu, aŭ mi (mon)punos vin!

回到上端