去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Anekdotoj

MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

讯息: 846

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2019年1月1日下午12:24:19

Postsilvestraj rememoroj

Unua de januaro. Triopo da studentoj rakontas siajn silvestrajn impresojn…
– Mi estis sur Majorko. Kia lukso…, plaĝo…, drinkaĵoj…, knabinoj… – rakontas la unua.
– Mi estis en Alpoj. Neĝo ĝis akselo…, skiado… kaj kiaj knabinoj! – rakontas la dua.
– Kaj vi, kie vi estis? – ili demandas la trian, silentan.
– Miaj kunuloj, mi estis kune kun vi en tiu ĉi ĉambro sed mi ne fumis tiun aĉaĵon kiun vi fumis!

StefKo (显示个人资料) 2019年1月1日下午12:48:11

Oni utilas lerni fremdajn lingvojn

Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.

sergejm (显示个人资料) 2019年1月3日下午12:45:01

Optimistoj studas la anglan, pesimistoj la ĉinan, realistoj mitraleton de Kalaŝnikov.

StefKo (显示个人资料) 2019年1月4日上午11:59:09

Tiel naskiĝas klaĉaĵoj...

Interparolas du najbaroj:
- Ho, ho, najbaro! Kiel vi petolis nokte kun edzino! Mi timis ke la lustro falos al mi sur la kapon!
- Vi vidas, najbaro, tiel naskiĝas klaĉaĵoj. Mi, sincere, forestis ĉi-nokte en la domo.

StefKo (显示个人资料) 2019年1月5日下午2:31:44

Spitema lernantino

En lernejo por knabinoj instruistino diras:
– Ni vivas, knabinoj, en malfacilaj tempoj. Vi memoru, por en momento de la avido meti al si la demandon: “ĉu unu horo de la plezuro valoras la tutan postan vivon en la honto?”.
Kontraŭ tio unu knabino leviĝas kaj demandas:
– Pardonu min, kaj kiel fari por ke la plezuro daŭru unu horon?

sergejm (显示个人资料) 2019年1月6日上午1:36:11

Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.

StefKo (显示个人资料) 2019年1月6日上午9:26:32

sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.
Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?

StefKo (显示个人资料) 2019年1月6日上午9:42:53

Plendado de unu malbelulo

Unu viro plendas:
"Mi sciis ke mi ne estas belulo, sed mi falis en malesperon kiam mi trapasis apud putinoj kaj tiuj komencis ŝajnigi atendantajn buson".

sergejm (显示个人资料) 2019年1月6日下午1:14:43

StefKo:
sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.
Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
Tio estas epigrafo de unu ĉapitro el unu libro.

sergejm (显示个人资料) 2019年1月6日下午1:34:38

El resumo al 'Pordoj de tempo' de Philip Jose Farmer:
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.

回到上端