去目錄頁

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

k.garin, 2007年2月26日

讯息: 68

语言: Esperanto

yugary (显示个人资料) 2007年5月13日上午5:22:03

Korealfabete "Constantin" estus 콘스탄틴. Mi lasu la ĉinigon al ĉinoj.

-- Gary Yu

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月13日上午6:24:55

"Konstantin" devus esti 康斯坦丁 (kang1si1tan3ding1)... Ĝi estas tute laŭ sono kvankam ĝi estas ideogramaro.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月13日上午9:45:58

콘스탄틴 - koreie
康斯坦丁 - ĉine
Konstanteno - Esperante
Константин - Ruse
Sed koreie kaj ĉine estas pli kurte!!! lango.gif

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月13日上午10:32:09

Terurĉjo:콘스탄틴 - koreie
康斯坦丁 - ĉine
Konstanteno - Esperante
Константин - Ruse
Sed koreie kaj ĉine estas pli kurte!!! lango.gif
"kurte"... La vorto estas ja kurta, sed mi nur konis "mallonga", kaj mi neniam volus memori ĉi-vorton...

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月13日上午10:44:07

Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年5月13日上午10:53:57

Terurĉjo:Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?
Almenaŭ, ni ĉiam uzu "mal-" anstataŭ novaj radikoj por adjektivoj...

Kwekubo (显示个人资料) 2007年5月13日上午11:27:32

Terurĉjo:Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?
Ĉu uzado de superfluaj anstataŭantoj de mal-vortoj vere estas "modernigo", aŭ ĉu tio simple plimalfaciligas la lingvon por ne-eŭropanoj, sen ajna beno?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月13日上午11:37:41

Bone, mi konsentas. Lernu! estas la forumo por komencantoj kaj lernantoj. Necesas skribi kiel eble simple, klare kaj kompreneble.
Klasikaj Esperantaj vortoj:
subskribi - aboni
elrigardi - aspekti
pafilego - kanono

Al Kwekubo - verŝajne, peno.
Amike, Terurĉjo.

Urho (显示个人资料) 2007年5月13日下午12:04:52

Terurĉjo:
... koreie ...
Terurĉjo, kiu vorto estas korekta - "koreie" aŭ "koree"?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年5月13日下午12:37:50

La nomo de la lando estas Koreio.
La nomo de koreia popolo estas koreoj.
Tial ĝusta vorto por io landa estas koreia, por io, rilata al nacia, lingva aŭ popola estas korea.

Necesas tion pripensi:
Koreia duoninsulo
Koreia ŝtato

Sed korea lingvo, popolo.

Verŝajne, mi eraris, kiam korektis.
Kiaj estas hieroglifoj, koreaj aŭ koreiaj?

回到上端