去目錄頁

Kial vi lernas Esperanton?

hoplo, 2007年3月3日

讯息: 35

语言: Esperanto

hoplo (显示个人资料) 2007年3月3日上午9:55:54

Mi lernas de unu monato Esperanton. Por mi ĝi estas la dekan lingvon kaj la plej facila. Mi konis Esperanton pro amika familia, kiuj ĉiuj parolas Esperanton kaj ĉiam vojaĝas al Esperanto lando je finjaro. Kiam mi malkovris la brazilan kurson en interreto mi komencis lerni. Studi kaj lerni novajn lingvojn plaĉas al mi. Sed... kio fari kun Esperanto....
Kio motivigas al vi lerni Esperanton?
Mi ĝojas ricevi multajn respondojn el tuta mondo.
Ĝis baldaŭ
Bettina

melindeke (显示个人资料) 2007年3月3日下午5:27:25

mi estas denaska do mi ne lernis esperanton sed mi ja scias kion fari per ĝi!!
oni simple povas vojaĝi al iu familio el pasporta servo el iu ajn lando, kiel vi amikiĝas tre facile kun homoj el aliaj landoj oni povas komuniki kun multege da homoj sen lingva problemo kaj ĝi ankau helpis min por lerni aliaj lingvoj kiel la francan kaj la latinan ktp... ridulo.gif
-xxx-

Alekso (显示个人资料) 2007年3月4日上午2:49:13

Mi amas lerni fremdlingvojn! Tio estas mia hobio. Esperanto estas neordinara kaj interesa. Mi volus scii ĝin perfekte.

Hannah_H_ (显示个人资料) 2007年3月4日上午4:06:47

Saluton! Mi estas komencanto de Esperanto. Mi nomo estas Hannah.

k.garin (显示个人资料) 2007年3月5日上午12:45:17

Saluton!
Mi ankaŭ estas komencanto en Esperanto! Mi lernas ĝin nur dum tri monatoj kaj mi legas kaj skribas tre malbone. Tial bonvolu korekti miajn erarojn! Mielo nomis min Teruraĉo! Tiu nomo tre plaĉas al mi. Ĉiuj nomu min Teruraĉo.
Mi ne kredas la finan venkon de Esperanto pro multaj kialoj, sed mi kredas, ke per Esperanto ni povas bone paroli inter ni kaj pri diversaj temoj.
Kialo? Jen kialo! Multajn jarojn mi lernis la anglan. Sed mi tute ne posedas ĝin. ploro.gif Post la trimonata lernado de E-o mi estas preskaŭ spertulo, mi mem korektas (panjo mia, kion mi diras?) fremdajn erarojn.
Imagu, ke Esperanto estas NUN por mi ŝatokupo. Sed mi esperas, ke estontece... sal.gif

christiana (显示个人资料) 2007年3月6日下午6:15:58

mi lernas esperanton por interŝanĝi, koni, renkonti, vojaĝi per lingvo internacia.
ŝatas al mi ke esperanto estas lingvo neŭtra, paĉema kaj bela.
ekdeziras ke multe da homoj lernas tiu lingvo.
amike christiana sal.gif

Islander (显示个人资料) 2007年3月7日下午10:41:25

Mi havas alian demandon: kial ne? rideto.gif

Mi malkovris la plej belan kaj interesan kaj tolereman komununon de la mondo, kaj mi decidis for partiĝi al ĝi.

Kaj Lernu estas tre bone konceptita kaj... senkosta okulumo.gif

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年3月8日上午2:13:23

Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.

StephaSport (显示个人资料) 2007年3月8日上午5:36:08

Mi studas Esperanton ekde lasta decembro. Mi komencis lerni ĝin ĉar mi tre ŝatas la ideon de "neutrala lingvo"! Mi ofte vojaĝas en fremdulaj landoj kaj mi bone konas kiom malfacila estas komuniki kun homoj kiuj malsame parolas! Certe eŭropo kaj la tuta mondo estas tre bela ĉar estas multaj diversaj kulturoj, sed oni devas trovi renkontpunkton, kaj la Esperanto estas la unika maniero por fari ĝin!
Mi kredas je ĉi tiu lingvo, sed bezonas ke pli da homoj konas Esperanton. Miaj samlandanoj ne tre ŝatas lerni aŭ nur aŭskulti aliajn lingvojn. Por tio estos tre dificila konvinki iun pri la gravo de ĉi tiu projekto, sed certe mi provos meme fari tion.

Bonvolu pardoni mian malbonan nivelon de Esperanto

Steĉjo

Mielo (显示个人资料) 2007年3月8日上午7:31:53

Terurĉjo:Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.
Ej-ej Terurĉjo ! okulumo.gif

Mi komencis lerni Esperanton pro mia amato. Lia Esperanta nomo estis Abelo, li diris, mi estas por li ol mielo. ridulo.gif
Mi ĝojas ke mi konis la lingvon Esperanto kaj ŝatus se ĝi estus universala lingvo.

回到上端