去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Famaj frazoj

Eddycgn, 2010年1月3日

讯息: 750

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2010年1月5日下午10:27:49

Filu:Kiu diris: "Dio, kreante la Homon, iom trotaksis sian kapablon" ?
Oscar Wilde?

Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月6日下午2:15:55

Miland:Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Helpeto?

Miland (显示个人资料) 2010年1月6日下午3:52:14

Eddycgn:
Miland:Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Saĝulo kiu vivis antaŭ pli ol du jarmiloj!

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月6日下午4:32:17

Miland:
Eddycgn:
Miland:Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Saĝulo kiu vivis antaŭ pli ol du jarmiloj!
Sokrates, poste Plato ?

Kiu diris
"Mi ne estas amusata!"
helpo: angla fama virino

Miland (显示个人资料) 2010年1月7日下午3:45:41

Eddycgn:
Ne Sokrates (tamen, Sokrates ja estis saĝulo, do bona sugesto).

Nek la reĝino Viktoria, kiu diris 'Ni ne estas amuzitaj' sed ŝi vere ne vivis antaŭ du jarmiloj, eĉ ne du jarcentoj!

Frankouche (显示个人资料) 2010年1月7日下午4:25:37

Thatcher ?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月7日下午5:46:48

Miland:
Eddycgn:
Ne Sokrates (tamen, Sokrates ja estis saĝulo, do bona sugesto).

Nek la reĝino Viktoria, kiu diris 'Ni ne estas amuzitaj' sed ŝi vere ne vivis antaŭ du jarmiloj, eĉ ne du jarcentoj!
Pardonu min, mi intencis la reĝinon Viktoria, la esperanta traduko ne estis korekta.
Miland, vi venkis! Tamen, kial amuzitaj kaj ne amuzataj, la neamuzemo daŭris, aŭ ne?
(We are not amused, not we were).
Vi devas scii plibone ol mi.
Cetere mi ne skribis ke ŝi vivis antaŭ du jarmiloj...

Miland (显示个人资料) 2010年1月7日下午8:58:48

Frankouche:Thatcher ?
Nu, ŝi ja estas maljunulino, sed vere ne havas pli ol du jarmilojn!

Eddycgn:la neamuzemo daŭris, aŭ ne?
(We are not amused, not we were).
Vi pravas! Vere, la distingo ne tiel gravas. Do, revenante al la original problemo, jen alia helpeto: Kiu instruis, ke la vivo necesas suferadon, kaŭzita de la avido, kaj ke la ĉesado de la avido ĉesigas la suferadon?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月8日下午4:15:14

Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?

Miland (显示个人资料) 2010年1月8日下午8:59:15

Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!

回到上端