前往目錄

Kion g'i signifas?

貼文者: minoxlp, 2007年9月5日

訊息: 7

語言: Esperanto

minoxlp (顯示個人資料) 2007年9月5日上午10:31:05

null

Mi renkontis jenan frazon:

Mario nur memfide ekridetis kaj per sia sonora voc'o iom mokeme respondis: "Ne zorgu vi, grandurba sinjorino, kaj ne saligu al mi la cerbon!"

Do, kion signifas "ne saligu al mi la cerbon!"? Antaudankon.

mnlg (顯示個人資料) 2007年9月5日上午10:59:27

Devas esti idiomo en iu lingvo. Aŭ eble ĝi estas en la proverbaro. Tamen mi neniam renkontis ĝin antaŭe.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年9月5日下午6:36:51

Mi opinias, ke la esprimo signifas: ne faru el mi stultulon.

Eble, en ĉiu lingvo, samkiel en Esperanto, ekzistas diversaj idiomoj.

Ruse tiukaze mi dirus: Ne gutigu al mi sur cerbojn.
Ne mensogu al mi - ne kantu al mi soldatajn kanzonojn.
Ne ĝenu al mi - ne instruu min vivi.

Mielo (顯示個人資料) 2007年9月5日下午6:57:58

Laŭ mi, ni devus koni medion de la teksto.

diogotux (顯示個人資料) 2007年9月11日下午11:29:36

Aldone, kiam oni tentas konvinki iun fari ion, en tiaj okazoj en brazilo oni diras "Ne faru mian kapon (Não faça minha cabeça)" anstataŭ "ne saligu al mi la cerbon".

piteredfan (顯示個人資料) 2007年9月13日上午12:53:58

diogotŭ:Aldone, kiam oni tentas konvinki iun fari ion, en tiaj okazoj en brazilo oni diras "Ne faru mian kapon (Não faça minha cabeça)" anstataŭ "ne saligu al mi la cerbon".
En la angla lingvo, oni eble dirus, "Haltu enfari mian kapon" (Stop doing my head in!)

Simajro (顯示個人資料) 2007年9月22日下午7:47:09


Laŭ mia opinio, tiu esprimo signifas -pli malpli-: "ne sekigu mian cerbon (per solvigado de via dubo)". Tia estas ĝia signifo, laŭ mi, ĉar salo ĉion sekigas kaj pli facile tion molan kaj humidan kiel cerbo estas.

回到上端