前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2014年1月8日

訊息: 2577

語言: Esperanto

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月17日上午4:36:51

Malnobla sensencaĵo estas la malo de agrabla prudentecaĵo.

Prudentaj agoj mi ...

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月17日下午1:01:30

Prudentajn agojn mi ĉiutage klopodas fari, tamen mi esta erarema estulo, kaj deziras okazon por ripari miajn erarojn, ĉar se mi enfermiĝas en mia ĉagreno, kaj nenion pli deziras certe, por mi estas la fino. de mia mallonga vojirado sur nia eta planedo.

Nia eta planedo,,,

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月18日上午2:06:02

Nia eta planedo iras ĉirkaŭ nia suna, la suno iras ĉirkaŭ nia galaksio... kiel iras nia galaksio?

Nia galaksio iras ...

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月18日下午1:04:36

Nia galaksio iras lokon, kien forpelas ĝin la nigra energio, ke eĉ la plej klera sciencisto ne scias el kio ĝi konsistas. La suno ne ĉirkaŭas nian galaksion, ĉar la suno estas ene de ĝi. Ne estas la vosto, kiu svingas la hundon, sed estas la hundo, kiu svingas la voston.

La vosto...

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月19日上午2:20:34

La vosto de la birdo estas la birdparto, pri kiu oni parolis kiam mi estas infano. Laŭ la proverbo, se vi povas meti salon sur tiun lokon, vi kapablos kapti tiun birdon!

Por birdon kapti, ...

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月19日下午1:31:57

Por birdon kapti, bestaj homoj faras verajn kruelaĵojn kontraŭ tiuj belagaj estuloj, kiuj meritas esti liberaj por flugi kien ili deziras kaj povas. Oni devas ekzameni siajn korinklinajn sentojn por konstati ĉu li amas la birdojn aŭ nur deziras sklavigi ilin.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月20日上午2:37:23

Ili, kiuj manĝas viandon ankaŭ devu serĉi sian koron, ĉu ĝi entenas kruelan senton.

Sento de ...

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月20日下午1:34:30

Sento de sovaĝa besto oni ne povas egaligi al tiu de homo, kiu jam havas sufiĉe da rimedoj por super vivi, senmortigi aliajn bestojn.
Aliaj bestoj,,,

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月21日上午2:19:21

Aliaj bestoj ĉe Antarkto inkluzive pingvenoj, fokoj, albatrosoj, kaj kelkaj birdoj.

Birdoj, kiuj vivis ...

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月21日下午12:20:28

Birdoj, kiuj vivis antaŭ la homa erao kelkaj estis gigantaj kaj voremaj kiel estas la nuntempaj agloj. feliĉe. ke la agloj ne havas la grandecon samkiel ili havis.

Ili havis...

回到上端