前往目錄

Simpla ideo

貼文者: SEN7759, 2015年6月20日

訊息: 150

語言: Esperanto

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年3月16日下午5:07:47

Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月16日下午5:16:44

SEN7759:Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!
Pri tio jam mi pensis.
Kelkajn bildojn mi kreis; sed se iam mi afiŝigas iajn bildojn iu-reteje, ili certe perdiĝos en la vastegeco de la reto, kaj ne videblos. Plie, la bildoj kreitaj de mi ne estis tre belaj.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月16日下午7:09:17

SEN7759:Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!
Kiu garantias, ke se mi faros tion, la regantoj de la paĝaro ne forpelus min? ridulo.gif

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年4月25日下午5:32:38

Bertrand Russell: “Inter la lingvoj, Esperanto
estas la plej proksima al la matematika
kaj logika idealo pro sia senescepta regularo”!!!

flanke (顯示個人資料) 2020年4月26日上午6:31:36

Ankaŭ mi havis similan ideon...ke devas esti afero,kiu povas ellernigi Esperantajn gramatikon kaj bazajn/necesajn radikojn al homoj por ke faciligu la ellernadon de Esperanto kaj la disvastigon de Esperanto.

UEA kaj AdE povas fari retejon oficialecan por ellerni Esperanton oportune,tie la retejo instruos ĉiom da gramatikoj de Esperanton kaj bazajn/necesajn radikojn al homoj(Ekz. la radikoj de ses unuaj grupoj de BRO).La enhavo(Ekz. la artikoloj) de la retejo povas esti el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto,por ke certigu la lingvan oficialecon kaj pravecon.Kaj la (ret)ligilo de la retejo devus esti mallonga(Ekz.,ĝi povas esti lde.net,"lde" estas la mallongigo de "Lernado De Esperanto").Tiel,se iu volas lerni la Lingvon,aliaj Esperantistoj povas facile doni mallongan ligilon al li.Kaj li povos ellerni ĉiom da gramatikojn kaj bazajn/necesajn radikojn,kaj ekkompreni Esperanton per ĝi.

Kaj la retejo devas esti simpla kaj oni ne bezonas registri,same kiel Zagreba Metodo--Simplega retejo lerna,tamen ĝia lerna enhavo ne estas pleneca.

Aŭ almenaŭ,oni igas,ke en lernu! oni povas uzi nur la kursaron senregistre por oportuneco,same kiel Zagreba Metodo.Kaj en lernu! aldoni radikliston enhavantan la radikojn de ses unuaj grupoj de BRO.Tio perfektiĝos

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年4月30日上午10:37:30

Kial vi ne volas fari tian lernolibron memstare?

saadaman09 (顯示個人資料) 2020年5月10日下午5:18:56

Mi sentas, ke ni devas fari grupon de spertaj lingvistoj, kiuj estas esperantistoj. Ni povas nomi ĝin 'La Internacia Lingvo- Esperanto por Komencantoj'
SEN7759:La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, https://lernu.net/forumo/temo/16776
Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年6月20日下午1:02:15

訊息已隱藏.

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年6月20日下午1:03:31

Bonvolu fari!

Interese. http://reu.ru/paghoj/pbf.html

SEN7759 (顯示個人資料) 2020年8月10日上午6:08:07

***

回到上端