前往目錄

Bifsteka enigmo

貼文者: Miland, 2008年5月21日

訊息: 7

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2008年5月21日下午5:59:47

Estas somero, kaj Janjo faris bone en siaj ekzamenoj, do, kiel ili promesis, Panjo kaj Paĉjo organizis kradroston. Plaĉas al ĉiuj ili bifstekon. Tamen ilia kradostilo povas rosti nur du bifstekojn samtempe, kaj bezonas 10 minutojn por bone kuiri unu flankon. Kiom da tempo, minimume, necesas prepari bifstekojn por la tuta familio?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

horsto (顯示個人資料) 2008年5月21日下午6:26:18

Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.

Miland (顯示個人資料) 2008年5月21日下午7:13:24

horsto:Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.
Ciu manĝos po unu bifstekon. Vi pravas ke necesas kuiri ses flankojn. Do kiel fari tion? La krado permesas kuiri nur du samtempe. Klarigu vian metodon.

Filu (顯示個人資料) 2008年5月21日下午7:19:12

horsto:Ĉu estas 3 personoj, ĉiu volas unu bifstekon? Tiam estas entute 6 flankoj, 2 samtempe, do 30 minutoj estas necesaj.
Paĉjo estas kavernhomo, kiu ŝatas viandon nur krude: 20 minutoj. lango.gif

Post 10 minutoj: bifstekoj/flankoj A1/B1
Post 20 minutoj: A2/C1
Post 30 minutoj: B2/C2

Miland (顯示個人資料) 2008年5月21日下午7:52:58

Filu:Post 10 minutoj: bifstekoj/flankoj A1/B1
Post 20 minutoj: A2/C1
Post 30 minutoj: B2/C2
Gratulon! Via solvo ĝustas, kaj la klarigo sufiĉas, do vi gajnas la verdan stelon:

*

horsto (顯示個人資料) 2008年5月21日下午8:14:05

Miland: La kadro permesas kuiri nur du samtempe.
Kial iris la 'r' en la vorto krado du poziciojn malantaŭen?
Malfacila: krado, kardo, kardio, kardi, kadro

Miland (顯示個人資料) 2008年5月21日下午8:35:14

horsto:Kial iris la 'r' en la vorto krado du poziciojn malantaŭen?
Malfacila: krado, kardo, kardio, kardi, kadro
Dankon, mi korektis la tekston.

回到上端