前往目錄

Ludosemajnfino en Schwerte

貼文者: es_pi, 2018年8月31日

訊息: 2

語言: Esperanto

es_pi (顯示個人資料) 2018年8月31日上午5:12:46

De la 3a gxis la 7a de oktobro 2018 okazos la venonta semajnfina KoKoLoRES en Schwerte. (vidu www.esperanto.de/kokolores).
Dum tiu tempo ludemaj, babilemaj homoj i.a. el Nederlando, Belgio kaj Germanio kunvenos en domo de la naturamika asocio.
Krom ludado ni ofertas kaj ekskurson al celo en la regiono Ruhrgebiet kaj Esperanto-kurson.

Eblas partopreni unuopajn tagojn sen tranokto, sed se vi deziras havi liton, aligxu lauxeble baldaux! La domo estas bone atingebla per publikaj trafikiloj.
Se vi sxatas cxeesti aux bezonas pliajn informojn bv. anonci vin per retposxtmesagxo al petra.dueckershoff@esperanto.de.

Urho (顯示個人資料) 2018年9月9日上午8:48:57

Ŝajnas, ke la adreso (www.esperanto.de/kokolores) donita de vi ne funkcias; oni devas uzi serĉvorton "kokolores". – Ĉu la adreso http://krokodilo.de/kokolores/kokolores.php eblas por informiĝi?

Parenteze, bv. legi unuan mesaĝon ĉe la fadeno Pri X-metodo en lernu!.
es_pi:De la 3a ĝis la 7a de oktobro 2018 okazos la venonta semajnfina KoKoLoRES en Schwerte. (vidu www.esperanto.de/kokolores).
Dum tiu tempo ludemaj, babilemaj homoj i.a. el Nederlando, Belgio kaj Germanio kunvenos en domo de la naturamika asocio.
Krom ludado ni ofertas kaj ekskurson al celo en la regiono Ruhrgebiet kaj Esperanto-kurson.

Eblas partopreni unuopajn tagojn sen tranokto, sed se vi deziras havi liton, aliĝu laŭeble baldaŭ! La domo estas bone atingebla per publikaj trafikiloj.
Se vi ŝatas ĉeesti aŭ bezonas pliajn informojn bv. anonci vin per retpoŝtmesaĝo al petra.dueckershoff@esperanto.de.

回到上端