前往目錄

Pri uzebleco de lernu-vortaro en poŝtelefonoj

貼文者: Boogier, 2008年7月3日

訊息: 4

語言: Esperanto

Boogier (顯示個人資料) 2008年7月3日上午5:55:03

Saluton!

Ĉu eblas fari tiel ke la vortaro http://ru.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl estu uzebla en poŝtelefonoj? Mi havas SonyEricsson K510i kaj provis uzi ĝian originan krozilon kaj ankaŭ Opera krozilon. La problemo estas ke ambaŭ kroziloj imagas ke "Ek!" ne estas butono sed entajpa kampo
Ĉu eblas iel korekti tion? Aŭ eble fari apartan vortaran paĝon, celitan por uzi per poŝtelefono?

Dankon por via respondo!

R2D2! (顯示個人資料) 2009年12月12日上午1:45:03

Mı ankaŭ ŝatus havı la lernu!-vortaron en mıa Blackberry, uzante Opera-n. Sed mı havas la sama problemo: la [Ek!] ne estas butono; kaj mi ne povas uzi ligilon kiel “http://eo.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl?modelo=salu...” aŭ io simila. Tio estus utila por krei propran serĉilon por Firefox aŭ Opera.

—Ilhuıtemoc

P.T. Jes, mı scıas tıon, ke estas malnova fadeno, sed kıal kreı novan, se estas sama peto?

Jev (顯示個人資料) 2009年12月14日下午2:19:48

Ne indas komenci novan fadenon, se ekzistas jam malnova. Vi faris bonan decidon. okulumo.gif

Mi nun faris etan ŝanĝon, sed mi tute ne imagas, ĉu ĝi helpis, ĉar en tiu ĉi momento mi ne havas eblon testi la tuton en mia poŝtelefono. Testu, se ĉio estos en ordo, mi ĝojos. Se ne, ni devos tiun ĉi taskon prokrasti.

R2D2! (顯示個人資料) 2009年12月18日下午8:08:13

Jes, la EK!-butono jam funkcias!

—Ilhuıtemoc

P.S. Mı ankaŭ ŝatus se ĉı tıu eblos (nur ekzemplo):
http://eo.lernu.net/cgi-bin/vortaro.pl?lang=eo-en&...
Kaj jen aperos la vortaro kun [amiko → friend]

回到上端