前往目錄

關閉的

Nekredeblaĵo

貼文者: Zam_franca, 2020年1月14日

訊息: 345

語言: Esperanto

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年11月8日下午9:47:42

Saluton, brava ukrajna kozaketo Kazakeviĉ, kiu subite trafis sub la teruran okupacion de barbaraj rusuloj...
Mi komprenas, ke viaj demandoj estas klaŭnecaj, sed mi provu respondi pli-malpli serioze.
Miaopinie, via naiva (kaj eble tremiga)supozo, ke oficiroj de KGB/FSB reale observas ĉi-forumon, estas absolute vana. Apenaŭ probablas, ke tiuj seriozaj uloj okupiĝas pri kaptado de mizeraj insektoj, kiuj ridinde zumas en virtualaj eo-komunumoj.
Plej verŝajne, ankaŭ la agentoj de usonaj CIA kaj FBI ne tre atentas ĉi-forumon. Tiel do, vi apenaŭ ion profitos, se vi intencas esti ĉi tie anti-rusia propagandisto.
Tamen respondu, Kazakeviĉ, al mia ripeta demando... Ĉu vi jam ekhavis rusian pasporton aŭ vi daŭrigas fiere porti ĉe via arda ukrajna koro vian altvaloran ukrajnan pasporton? Aŭ ĉu vi eble ankoraŭ ne atingis dek-kvaran aĝon, kiam oni ricevas pasportojn?

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年12月29日上午9:54:13

Ŝajnas, ke la eŭropa valor-sistemo iom post iom influas tamen al la francaj magribanoj, se meze de ili haveblas jam kuraĝuloj, kiuj ne timas festi eĉ Kristnaskon, malgraŭ la pun-danĝero flanke de samreligiaj fanatikuloj.
https://www.lefigaro.fr/faits-divers/musulman-agre...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2021年2月3日下午1:58:51

Jen vica grava paŝo antaŭen en la politiko de genra egalismo...
Unu el la usonaj kongresuloj proponas aldoni al la preĝa vorto "amen" (estu tiel), kiun li evidente perceptas kiel "a-men" (a-viroj), la novan vorton "awomen" (a-virinoj).
Tute eblas, ke tiu spirite-politika gvidanto de la "ekskluziva nacio" proponos variantojn ankaŭ por aliaj genroj, kiuj aperis en la homaro lastatempe.
https://www.washingtonexaminer.com/news/house-cong...

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年2月3日下午8:30:28

Li povas ankaŭ parki sian veturilon en "parqueen" (parkejino). okulumo.gif

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2021年2月5日上午8:44:00

Jen ekzemplo de nekredebla maliceco...
Apenaŭ aminda pupeto Greta Thunberg, dekomence projektita por ekologiaj ludoj, atingis 18-jaran aĝon, kaj ferocaj hindoj ekvolis jam enprizonigi ŝin pro "instigo al protestoj"
Tute eblas, ke la pupistoj pretigas por ĉi-knabino pli seriozan rolon de liberala politikisto.
https://www.breitbart.com/asia/2021/02/04/india-co...

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年2月5日上午10:28:48

IgorSokoloff:Jen ekzemplo de nekredebla maliceco...
Apenaŭ aminda pupeto Greta Thunberg, dekomence projektita por ekologiaj ludoj, atingis 18-jaran aĝon, kaj ferocaj hindoj ekvolis jam enprizonigi ŝin pro "instigo al protestoj"
Tute eblas, ke la pupistoj pretigas por ĉi-knabino pli seriozan rolon de liberala politikisto.
https://www.breitbart.com/asia/2021/02/04/india-co...
Estas konflikto inter du legitimecoj: la rajto de lando sin mastrumi sen fremda entrudo, kaj la rajto de la homoj havi puran planedon kaj decajn vivkondiĉojn. Tial urĝas unuiĝinta planedo, pri kia revas esperantistoj, kun instanco por solvi la konfliktojn.

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2021年2月8日下午4:28:06

Ŝajnas, ke ankaŭ inter la madridaj regantoj troveblas sufiĉe konsciencaj personoj, kiuj havas sufiĉe objektivan opinion pri la situacio ĉirkaŭ Katalunio.
Ekzemple, vice-premjero Pablo Iglesias, kiu malkonsentas kun la hispana ministro de l' eksterlandaj aferoj koncerne ŝian bombastan aserton, ke Hispanio estas demokratia ŝtato.
Pri tiu malkonsento inter registar-kolegoj informas hispana komunikilo "El Pais".
https://elpais.com/espana/2021-02-08/pablo-iglesia...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2021年4月25日下午5:07:20

Subite-neatendite la nuna formala estrulo de "ekskluziva" nacio solene deklaris, ke Usono finfine agnoskas la fakton de la genocido de armenoj fare de turkoj.
Pri tiu preskaŭ nekredebla evento temas en či-artikolo de "Washington Post:
https://www.washingtonpost.com/world/2021/04/22/ar...
Espereble, la usona "establishment" iom post iom ekkuraĝos agnoski ankaŭ la pli larĝ-skalan genocidon de nord-amerikaj indiĝenoj...

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2021年5月6日下午12:03:25

Probable, Anders Rasmussen, eksa "gen-seko" de NATO kaj nuna estrulo de "Alliance of Democracies Foundation" estas iom elrevigita per rezultoj de la opinisondo, kiun mendis lia "fondaĵo".
Ĉi-enketo evidentigis, ke malgraŭ intensa anti-rusia kaj anti-ĉinia propagando multaj oksidentuloj opinias, ke ĝuste Usono reale minacas demokration en la mondo.
Pri tio temas en artikoloj de brita gazeto "The Guardian" kaj germana ĵurnalo "Der Spiegel":
https://www.theguardian.com/world/2021/may/05/us-t...
----------
https://www.spiegel.de/politik/deutschland/deutsch...

Altebrilas (顯示個人資料) 2021年5月7日上午10:03:04

Mi legis la Guardian artikolon:
Voters in Norway, Switzerland and Sweden are most confident their country is democratic, but so are the Chinese, where 71% agree that China has the right amount of democracy. In Russia only 33% think their country is democratic. Global support for Joe Biden’s plans to stage a Democracy Summit is high in every country save China and Russia.
Ĉu vi ankaŭ opinias, ke Ĉinio estas dufoje pli demokrateca ol Rusio?

回到上端