Al la enhavo

Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk - skribe kaj voĉe

de StefKo, 2020-aprilo-22

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 10:33:02

La kronviruso nudigis nin – nian malforton, stultecon, fanfaronadon, egoismon, avidon, ktp. Ĝi priridis nin, homojn, niajn regantojn, nian civilizacion, kiel la “brava soldato Ŝvejk”, ĉeĥa stultulo, priridis la grandan Aŭstri-Hungarion antaŭ 100 jaroj.

Ĉar nun ni ne havas iun saman kiel Jaroslav Haŝek (eterna gloro al Li!), kiu farus tion saman kiel li, ni prenu lian “La bravan soldaton Ŝvejk”. Mi pensas ke estas ĝusta momento por konigi lin al la lernuanoj (en traduko de Vladimir Vaňa), antaŭe – skribe, poste – ankaŭ aŭdie.

Atentu! Aliras la brava soldato Ŝvejk!

SE ESTOS ALMENAŬ 100 LEGONTOJ, TIAM MI KOMENCOS LA FARON.

La aventuroj de Ŝvejk – optimisme pri idioteco (recenzo) – parto I

Vladimír Váňa faris admirindan laboron tradukante la genian verkon pri idiotismo. Tamen ne senriproĉan, opinias nia recenzanto. "Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo", skribas Sten Johansson.


Jaroslav Hašek (1883-1923): Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. Tradukis Vladimír Váňa. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2004. 711 paĝoj. Ilustraĵoj de Josef Lada. 39 eŭroj ĉe la libroservo de UEA, 39,90 eŭroj ĉe la retbutiko de FEL.

Jam kiel adoleskulo mi konatiĝis kun Ŝvejk, kaj dum la paso de jardekoj mi plurfoje relegis la romanon de Hašek. Ĝi estas verko per kiu eblas konsoli sin, se la mondo ŝajnas eĉ pli freneza ol kutime. Laŭ mi, ĉi tiu romano estas funde tre optimisma verko. Tio eble povas ŝajni memkontraŭdiro. Kiel povas esprimi optimismon verko pri la senlima idioteco kaj senhomeco de milito, burokratio, hierarkio, socia aroganteco kaj prestiĝo?

La klarigo sendube troviĝas en tio, ke la persono Ŝvejk restas homo netuŝita de ĉiuj frenezaĵoj ĉirkaŭ li. Li kvazaŭ turnas al ili la postaĵon kaj restas homo. Ne pli bona ol aliaj, nur pli homa.

Ofte en romanoj kun unu protagonisto oni ekkonas la pensojn, sentojn, motivojn kaj intencojn de tiu. Ĉe Ŝvejk ne estas tiel. Male, jen kaj jen ni ekscias la pensojn kaj intencojn de flankaj figuroj. Sed Ŝvejkon ni konas nur de ekstere, per liaj agoj kaj diroj, per la situacioj en kiujn li senĉese faladas, per liaj senfinaj kaj sennombraj anekdotoj. Ĝuste en tio kaŝiĝas la sekreto de Hašek. Se li donus al ni ankaŭ la internon, la animon de sia figuro, tiu ne iĝus same fascina kaj senmorta. Nun ni, la legantoj, devas mem interpreti kaj diveni, koncepti la personecon de Ŝvejk. Ĉu li estas – laŭ siaj propraj vortoj – oficiala idioto? Ĉu li estas ruzulo, kiu nur ŝajnigas naivon? Ne eblas scii. Ĝuste pro tio li vivos plu.

Mi iam vizitis lian bierejon ”Ĉe la kaliko” en Prago kaj konstatis, ke eblas aĉeti Ŝvejkon en formo de bierkruĉo, ŝlosilingo ktp. Sed eĉ tiaj atencoj ne influas lin. Eĉ male ili iĝas kvazaŭ nova ĉapitro pri idiotaĵoj de nia epoko.

La romano de Hašek estas satiro pri la militarismo de la kaduka Aŭstri-Hungaria monarkio en la unua mondmilito. Sed ĝia grandeco troviĝas en la fakto, ke ĝi senmaskigas ĉiun militarismon, ĉiun naciismon, ĉiun ideologion kiu volas fari el la homoj rimedon por io. La naiveco aŭ ruzeco de Ŝvejk ĉefe rolas por montri socion, kiu idiotigas normalajn kondutojn kaj normaligas idiotecon.

La romano komenciĝas en Prago je la militkomenco, kaj ni sekvas la ege kurban vojon de Ŝvejk en soldatservon, dum epizodoj ”en la ariero”, survoje al la fronto en Galicio, kaj en la tuja proksimo de tiu fronto. La aŭtoro mortis apenaŭ kvardekjara en 1923, antaŭ ol fini sian verkon, sed lia intenco estis, ke Ŝvejk travivu la militon kaj revenu al sia hejmurbo kaj ĝiaj bierejoj. Laŭ sia vojo Ŝvejk spertas amason da incidentoj, ĉar ”jam de mia naskiĝo mi havas tian misŝancon. Ĉiam mi volas ion korekti, fari bone, kaj neniam rezultas el tio io alia ol malagrablaĵo por mi kaj la ĉirkaŭuloj.” (p. 166) Tiel li klarigas al sia estro, ĉefleŭtenanto Lukaš, ke ties kato mortigis kanarion, kiam Ŝvejk volis konatigi la du bestojn.

Efektive ne nur Ŝvejk mem eterniĝas per la rakonto. Gravuriĝas en la memoron ankaŭ pluraj el la personoj ĉirkaŭ li. Kelkaj el ili estas unudimensiaj ŝablonfiguroj, sed pluraj – kiel la menciita Lukaš – estas homoj kun individueco kaj nuancoj, kvankam la stilo ja estas burleska, ne realisma.

Esperantistoj ofte asertas, ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Estas vero, ke per tio rezultas malpli da stultaj miskomprenoj pri aferoj en la originalo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo. Tro multaj Esperantaj tradukoj ne plenumas tiun postulon.

Troviĝas tri ĉefaj kaŭzoj de tiu manko. Unue: la Esperantaj tradukistoj tradukas al fremda lingvo, kiun kelkaj el ili regas nur meze bone. Due: kelkaj el ili tradukas ne en la lingvon de la legantoj, sed en sian favoratan variaĵon de Esperanto. Trie: ili estas amatoroj, kaj kelkaj el ili suferas de granda miskompreno pri la naturo de beletra tradukado. Tiu miskompreno konsistas el tradukado de vortoj. Tro multaj Esperantaj tradukoj averias pro tio, ke oni klopodis ”fidele” traduki vortojn anstataŭ ideojn, des pli ĉar tiuj vortoj en la gepatra lingvo katenas la Esperantan pensadon de la tradukanto
.

El: https://www.liberafolio.org

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-22 19:33:33

Mi legis, ke la ĉefa malfacileco pri la traduko de Ŝvejk (ne nur en Esperanton, sed en ĉiujn lingvojn) estas la popola-vulgara lingvo, kiun uzis Hašek. La rakontisto de la libro uzas la "normalan", "regulan" ĉeĥan, sed la eldiroj de Ŝvejk mem estas en la lingvaĵo de la malriĉaj kaj eble ne tro edukitaj Praganoj de tiu tempo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 09:03:51

nornen:Mi legis, ke la ĉefa malfacileco pri la traduko de Ŝvejk (ne nur en Esperanton, sed en ĉiujn lingvojn) estas la popola-vulgara lingvo, kiun uzis Hašek. La rakontisto de la libro uzas la "normalan", "regulan" ĉeĥan, sed la eldiroj de Ŝvejk mem estas en la lingvaĵo de la malriĉaj kaj eble ne tro edukitaj Praganoj de tiu tempo.
Jes. Pli pri tio vi legos en 2-a parto de la recenzo. En ĝi estas ia.:

Malgraŭ tiuj [supre skribotaj - SK] plendoj, mi do ripetu, ke pliparte la lingvo tamen fluas nature kaj ebligas ĝuan legadon de la sepcent paĝoj. La dialogoj, el kio konsistas granda parto de la verko, plej ofte estas viglaj kaj naturaj. La nerezistebla ĉarmo de la plumpa, ŝajne naiva soldato Ŝvejk aperas tre klare ankaŭ en la Esperanta versio de Váňa, kaj same elstaras la idioteco de socia sistemo, kiu idiotigas siajn civitanojn. Al nekonantoj de Ŝvejk mi proponas uzi la jenan okazon por konatiĝi kun li en ĉi tiu internacia vesto

Kiam ni ne povas havi la originalon ni kontentiĝu per la surogaton!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 09:10:09

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-24 18:35:29

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 10:02:35

AVENTUROJ DE LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK DUM LA MONDMILITO (1)

Parto 1: En la ariero

Tradukis Vladimir Vaňa
Ilustraĵoj de Josef Lada

ENKONDUKO

Granda epoko postulas grandajn homojn. Ekzistas nekonataj, modestaj herooj, sen gloro kaj historio de Napoleono. Analizo de iliaj karakteroj ombrus gloron eĉ de Aleksandro la Macedona. En stratoj de Prago eblas hodiaŭ renkonti ĉifonulon, kiu mem eĉ ne scias, kion li propre signifas en historio de la nova granda epoko. Li iras sian vojon modeste, ĝenas neniun kaj ankaŭ lin ne ĝenas ĵurnalistoj, kiuj petus lin pri intervjuo. Se vi lin demandus pri lia nomo, li respondus al vi tre simple kaj senpretende: “Mi estas Ŝvejk...”

Kaj tiu silentema, modesta ĉifonulo vere estas la malnova, heroa, kuraĝa kaj brava soldato Ŝvejk, pri kiu en iama Aŭstri-Hungario parolis ĉiuj civitanoj de la reĝlando Bohemio kaj kies gloro ne estingiĝos eĉ en la respubliko.

Mi tre amas la bravan soldaton Ŝvejk, kaj prezentante liajn aventurojn dum la mondmilito mi estas konvinkita, ke vi ĉiuj simpatios kun tiu modesta, senfama heroo. Li ne ekbruligis la templon de la diino en Efezo, kiel faris tion la stultulo Herostrato, por ke oni menciu lian nomon en gazetoj kaj lernejaj legolibroj.

Kaj tio sufiĉas.

La aŭtoro

______________________________________
Herostrato: greko, kiu en la jaro 356 a. K. ekbruligis la templon de la diino Artemisa en Efezo, por almenaŭ tiel famiĝi

https://drive.google.com/file/d/1MjxioFwl9dgb0FtbG...

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-26 12:32:05

Ero 2a

l. INTERVENO DE LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK EN LA MONDMILITON

“Do, oni mortigis nian Ferdinandon*,” diris la ordigistino al sinjoro Ŝvejk, kiu, forlasinte antaŭ jaroj la soldatservon post kiam soldatkuracista komisiono definitive deklaris lin idioto, vivtenis sin per vendado de hundoj, abomenaj, aĉrasaj monstroj, kies genealogiojn li falsis.

Krom tiu ĉi okupo turmentis lin reŭmatismo kaj li ĝuste ŝmiris al si la genuojn per opodeldoko.

“Kiun Ferdinandon, sinjorino?” demandis Ŝvejk, ne ĉesante masaĝi la genuojn, “mi konas du Ferdinandojn. Unu, tiu servas ĉe drogisto Proŝa kaj foje pro eraro li eltrinkis al li tie botelon da harkreskigaĵo, kaj mi konas ankoraŭ Ferdinandon Kokoŝka, tiun, kiu kolektas hundajn merdetojn. Pri ambaŭ ne estas domaĝe.”

“Sed, via moŝto, sinjoron arkidukon Ferdinandon, tiun el Konopiŝte**, tiun grasan kaj pian.”

“Jesuo Maria!" ekkriis Ŝvejk, „tio estas ja bela novaĵo! Kaj kie tio al li, sinjoro arkiduko, okazis?”

”Oni pafis lin en Sarajevo, via moŝto, sciu, per revolvero. Li veturis tie kun tiu sia arkidukino en aŭtomobilo.”

”Nu vidu, sinjorino Müller, en aŭtomobilo. Nu jes, tia grandsinjoro povas tion al si permesi kaj eĉ ne ekpensas, kiel malfeliĉe povas tia aŭtomobila veturo finiĝi. Kaj plie en Sarajevo, ĝi estas en Bosnio, sinjorino Müller. Tion ŝajne faris turkoj. Estis eraro, ke ni forprenis de ili Bosnion kaj Hercegovinon***. Jen vidu, sinjorino Müller. Sinjoro arkiduko estas jam do en la sino de Dio. Ĉu li suferis longe?”

“Sinjoro arkiduko estis tuj morta, via moŝto. Vi ja scias, per revolvero ne eblas ludi. Antaŭ nelonge Sinjoro ĉe ni en Nusle**** ankaŭ ludis per revolvero kaj mortpafis la tutan sian familion eĉ la domzorgiston, tiu iris rigardi, kiu pafas tie en la tria etaĝo.”

”lu revolvero ne ekpafos, sinjorino Müller, eĉ se oni provus tion ĝisfreneze. Ekzistas multe da tiaj sistemoj. Sed por mortigi sinjoron arkidukon oni certe aĉetis ion pli kvalitan kaj mi volus ankaŭ veti, sinjorino Müller, ke la homo, kiu tion al li faris, bele sin tiucele vestis. Sciu, pafi sinjoron arkidukon, tio estas ege malfacila laboro. Ne tia, kiel se ŝtelĉasisto pafas forstiston. En tiu ĉi okazo temas pri tio, kiel al li proksimiĝi, al tia grandsinjoro en eblas iri en iaj ĉifonoj. Tia homo devas iri en cilindra ĉapelo por ke policisto ne kaptu lin jam antaŭ la faro.”

__________________________
* arkidukon Franciskon Ferdinandon d'Este kaj lian edzinon oni mortpafis en Sarajevo la 28-an de junio 1914. Post unu monato Aŭstri-Hungario deklaris militon al Serbio kaj motivis tion per tiu ĉi murdo.
** Konopiŝte: vilaĝeto ĉe Beneŝov, proksime de Prago, kie arkiduko Ferdinando havis siajn kastelon kaj bienon kaj kie li vivis kun sia familio.
*** Bosnion kaj Hercegovinon, kiuj estis sub suvereneco de Turkio, aneksis Aŭstri-Hungario en la j. 1908
**** praga kvartalo

https://drive.google.com/file/d/1qDtXxks9uhFuGTMcL...

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-28 10:39:32

Ero 3a

”Laŭdire estis tio pli da homoj, via moŝto.”

”Tio estas memkomprenebla, sinjorino Müller,” diris Ŝvejk, finante masaĝon de la genuoj, “se vi intencus mortigi sinjoron arkidukon aŭ sinjoron imperiestron, kun iu vi certe konsiliĝus. Ju pli da kapoj, des pli da ideoj. Unu konsilas tion, la alia ion alian kaj poste la verko sukcesos, kiel tio tekstas en nia himno. La ĉefa afero estas elgvati la momenton, kiam tia grandsinjoro preterveturas. Kiel, se vi memoras tiun sinjoron Luccheni*, kiu trapikis nian mortintinon Elizabeta per fajlilo. Li promenis kun ŝi. Kredu do al iu ajn; de tiu tempo neniu imperiestrino promenas. Kaj tio atendas ankoraŭ multajn personojn. Kaj vi vidos, sinjorino Müller, ke oni elgvatos ankaŭ la caran paron, kaj povas okazi, Dio ne permesu, eĉ sinjoron imperiestron, se oni jam komencis tion per lia onklo**. Li, la maljuna sinjoro, havas multe da malamikoj. Ankoraŭ pli ol tiu Ferdinando. Antaŭ nelonge certa sinjoro diris en gastejo, ke venos la tempo, kiam imperiestroj estingiĝos unu post la alia kaj ke eĉ ŝtata prokuroraro ilin ne helpos. Poste li ne havis monon por pagi kaj la gastejestro devis igi lin aresti. Kaj tiu sinjoro donis al li unu kaj al policisto du vangobatojn. Poste oni forveturigis lin en korbĉaro, por ke li trankviligu. Jes, sinjorino Müller, nun okazas ja aferoj. Tio estas denove perdo por Aŭstrio. Kiam mi soldatis, infanteriano mortpafis tie kapitanon. Li ŝargis la fusilon kaj iris en kancelarion. Tie oni al li diris, ke tie li havas nenion por fari, sed li senĉese ripetis tion sian, ke li devas paroli kun sinjoro kapitano. Tiu eliris eksteren kaj tuj ŝarĝis lin per malpermeso forlasi la kazernon. La infanteriano prenis la fusilon kaj pafis lin rekte en la koron. La kuglo elflugis tra la dorso de sinjoro kapitano kaj ankoraŭ faris damaĝon en la kancelario. Ĉi frakasis botelon da inko kaj tiu makulis oficajn dokumentojn.”

”Kaj kio okazis al tiu soldato?” demandis sinjorino Müller post momento, dum Ŝvejk sin vestis.

”Li pendumis sin per ŝelko,” diris Ŝvejk, purigante sian malmolan ĉapelon. “Kaj la ŝelko eĉ ne estis lia. Tiun li pruntis al si de provoso, laŭdire ke falas al li la pantalono. Ĉu li atendu, kiam oni lin pafekzekutos? Sciu, sinjorino Müller, ke en tia situacio ĉiu perdas la kapon. La provoson oni pro tio degradis kaj kondamnis al ses monatoj. Sed li ilin ne sidpasigis. Li fuĝis Svision kaj nun faras tie predikiston de iu eklezio. En la nuna tempo estas nur malmulte da honestuloj, sinjorino Müller. Mi supozas, ke ankaŭ sinjoro arkiduko Ferdinando en Sarajevo mistaksis tiun homon, kiu lin mortpafis. Li vidis sinjoron kaj opiniis, tio estas bonedukita homo, se li al mi vivuas. Kaj tiu sinjoro, kontraŭe, lin pafis. Ĉu li donis en lin unu, aŭ pli da pafoj?"

”La gazetaro skribas, via moŝto, ke sinjoro arkiduko aspektis kiel kribrilo. Tiu homo pafis en lin ĉiujn kuglojn.”

“Tio iras tre rapide, sinjorino Müller, terure rapide. Mi aĉetus por tia afero aŭtomatan pistolon. Ĝi aspektas kiel ludilo, sed dum du minutoj eblas per ĝi mortpafi dudek arkidukojn, magrajn aŭ grasajn. Kvankam, dirite inter ni, sinjorino Müller, dikan sinjoron arkidukon eblas trafi pli certe ol la maldikan. Ĉu vi memoras, kiel tiam en Portugalio oni mortpafis tiun sian reĝon***? Ankaŭ li estis tia grasa. Vi ja scias, reĝo ja ne povas esti magra. Do, nun mi iras en la gastejon 'Ĉe la kaliko', kaj se iu venus ĉi tien por la rathundo, por kiu mi akceptis la antaŭpagon, diru al li, ke mi havas ĝin en mia kampara hundejo, ke antaŭ nelonge mi pritranĉis al ĝi la orelojn kaj ke nun ne eblas ĝin transveturigi dum la oreloj al ĝi ne cikatriĝos, por ke ili ne malvarmumu. La ŝlosilon donu al la domzorgistino.”

En la gastejo 'Ĉe la kaliko' sidis nur unu gasto. Estis tio kaŝpolicisto Bretschneider, dungito de la ŝtata polico. Gastejestro Palivec lavis bierajn subtasojn kaj Bretschneider vane klopodis ligi kun li seriozan interparolon.

Palivec estis konata maldeculo, ĉiu dua lia vorto estis “pugo” aŭ “merdo”. Sed ĉe tio li estis legosperta kaj atentigis ĉiun, ke tiu legu, kion pri la lasta priparolataĵo skribis Victor Hugo, prezentante la lastan respondon de la malnova gvardio de Napoleono al la angloj en la batalo ĉe Vaterloo****.

“Agrablan someron ni havas,” komencis Bretschneider sian seriozan parolon.

“Ĉio tio valoras merdon,” respondis Palivec, metante la subtasojn en vitroŝrankon.
________________________________
* Luccheni mortpikis la aŭstran imperiestrinon Elizabeta (1837–1858), edzinon de Francisko Jozefo la unua
** eraro de la aŭtoro, Ferdinando d'Este estis ne onklo, sed nevo de Francisko Jozefo la unua
*** portugalan reĝon Karolo kaj la kronprincon Ludoviko oni mortpafis en la j. 1908
**** kiam la komandanto de la angla armeo admonis francojn, ke tiuj kapitulacu, franca generalo (pli poste marŝalo) Cambronne laŭdire respondis: "Merdon – gvardio povas morti, sed ne kapitulaci". La eldiron oni atribuas ankaŭ al franca generalo Michel, eble pro tio, ke Michel en la batalo vere falis, dum Cambronne kapiculacis kaj estis militkaptita

https://drive.google.com/file/d/1x8DGh5imsTzRFg26n...

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-30 09:05:58

Ero 4a

”'Bele' oni faris tion al ni en tiu Sarajevo,” ekparolis Bretschneider kun malforta espero.

”En kiu Sarajevo?” demandis Palivec, “ĉu en tiu vinejo en Nusle? Tie oni interbatiĝas ĉiutage, vi ja scias, Nusle.”

”En la bosnia Sarajevo, sinjoro gastejestro. Oni mortpafis tie sinjoron arkidukon Ferdinandon, kion vi pri tio opinias?”

”En tiajn aferojn mi min ne miksas, kun tio ĉiu kisu al mi la pugon,” respondis sinjoro Palivec dece, ekbruligante sian pipon. “Miksi sin en tion en la nuna tempo, tio povus rompi la nukon al kiu ajn homo. Mi estas negocisto, se iu venos kaj mendos bieron, mi ĝin al li elkranos. Sed ia Sarajevo, politiko aŭ la mortinto arkiduko, tio nin ne koncernas, el tio rezultas nenio, nur Pankrac*.”

Bretschneider eksilentis kaj seniluzie ĉirkaŭrigardis Ia sengastan ejon.

“Ĉi tie iam pendis bildo de sinjoro imperiestro,” li ekparolis denove post momento, “ ĝuste tie, kie nun troviĝas la spegulo.”

”Jes, en tio vi pravas,” respondis sinjoro Palivec, ”ĝi pendis tie kaj fekis sur ĝin muŝoj, tial mi metis ĝin en subtegmenton. Vi ja scias, iu povus permesi al si eĉ ian aludon kaj el tio povus rezulti malagrablaĵoj. Ĉu mi tion bezonas?”

"En tiu Sarajevo estis tio ŝajne tre aĉa, sinjoro gastejestro.”

Al tiu ĉi ruze rekta rimarko sinjoro Palivec respondis neordinare singarde: “En tiu ĉi jarsezono en Bosnio kaj Hercegovino ordinare terure varmegas. Kiam mi tie soldatis, al nia ĉefleŭtenanto oni devis meti glacion sur la kapon.”

”Ĉe kiu regimento vi soldatis, sinjoro gastejestro?”

”Tian bagatelon mi ne memoras, pri tia idiotaĵo mi neniam interesiĝis kaj neniam mi pri tio scivolis,” respondis sinjoro Palivec, “troa scivolemo malutilas.”

La kaŝpolicisto Bretschneider definitive silentiĝis kaj lia nubmieno pliboniĝis nur post alveno de Ŝvejk, kiu, enirinte la gastejon, mendis nigran bieron kun jena rimarko: “Ankaŭ en Vieno oni havas hodiaŭ funebron.”

La okuloj de Bretschneider eklumis plenaj de espero kaj li diris koncize:

”En Konopiŝte flirtas dek nigraj flagoj.”

”Pli konvenus dek du,” respondis Ŝvejk, farinte gluton.

”Kial vi opinias, ke dek du?” demandis Bretschneider.

”Por ke tio estu kompleto, dekduo, tion eblas pli facile kalkuli kaj po dekduoj ĉiam pli malmultekoste aĉeti,” respondis Ŝvejk.

Regis silento, kiun rompis Ŝvejk mem per ĝemo:

“Li estas do jam tie en la sino de Dio, Dio donu al li eternan gloron. Li eĉ ne ĝisvivis por iĝi imperiestro. Kiam mi soldatis, generalo falis de sur sia ĉevalo kaj tute senĝene mortiĝis. Oni volis lin helpi, ree sidigi lin sur la ĉevalon, kaj miras, ke li estas tute morta. Kaj ankaŭ lin atendis avanco al feldmarŝalo. Tio okazis ĉe soldata parado. Tiuj paradoj neniam kondukas al io bona. Ankaŭ en Sarajevo estis parado. Mi memoras, ke foje ĉe tia parado mankis al mi dudek butonoj sur la uniformo, oni malliberigis min pro tio en izolejon por dek kvar tagoj kaj kapriole ligita mi kuŝis du tagojn kiel Lazaro. Sed en la armeo devas esti disciplino, alie ĉiu ĉion neglektus. Nia ĉefleŭtenanto Makovec ĉiam al ni diris: 'Disciplino devas ekzisti, kretenaj uloj, alie vi grimpus sur arbojn kiel simioj, sed soldatservo faros el vi homojn, stultaj idiotoj.' Kaj ĉu tio ne estas vero? Imagu parkon, ni diru tiun sur Karolo-placo, kaj sur ĉiu arbo soldaton sen disciplino. Tion mi ĉiam plej multe timis.”

________________________________________
* komprenu ”malliberejo en praga kvartalo Pankrac”

https://drive.google.com/file/d/154IxzUSJHfMSbu29n...

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-30 19:09:39

Ero 5a

”En Sarajevo faris tion serboj,” ligis la parolon Bretschneider.

”En tio vi eraras,” respondis Ŝvejk, “tion faris turkoj, pro Bosnio kaj Hercegovino.” Kaj Ŝvejk prezentis sian opinion pri la internacia politiko de Aŭstrio en Balkanio. En la jaro 1912 turkoj malvenkis kontraŭ Serbio, Bulgario kaj Grekio. lli volis, ke Aŭstrio al ili helpu, kaj kiam tio ne okazis, ili mortpafis Ferdinandon.

”Ĉu vi amas turkojn?” turnis sin Ŝvejk al la gastejestro Palivec, “ĉu vi amas tiujn paganajn hundojn, diru, ke ne?”

”Gasto kiel gasto,” respondis Palivec, „eĉ la turko. Por ni negocistoj ne ekzistas politiko. Ĉiu pagu sian bieron, sidu en la gastejo kaj babilu, kion li volas. Tio estas mia principo. Ĉu al tiu nia Ferdinando faris tion serbo aŭ turko, katoliko aŭ mahometano, anarkisto aŭ ĉeĥa radikalulo, por mi estas ĉio tio egala.”

„Bone, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider, ree perdanta la esperon, ke iu el tiuj du lasos sin kapti, "sed vi devas konfesi, ke tio estas granda perdo por Aŭstrio.”

Anstataŭ la gastejestro respondis Ŝvejk: “Perdo tio estas, tion oni ne povas nei. Terura perdo. Ferdinandon ne eblas anstataŭigi per ia kreteno. Domage, ke li ne estis ankoraŭ pli grasa.”

”Kion vi per tio pensas?” vigliĝis Bretschneider.

”Kion mi per tio pensas?” respondis Ŝvejk kontente, “nur ĉi tion. Se li estus pli grasa, trafus lin apopleksio certe jam tiam, kiam en Konopiŝte li peladis maljunulinojn* kolektantajn en lia ĉasdistrikto sekajn branĉetojn kaj fungojn, kaj li ne devus morti per tia skandala maniero. Se mi tion imagas – onklo de sinjoro imperiestro, kaj oni lin mortpafis. Tio estas ja malhonoro, la gazetaro estas plena de tio. Antaŭ jaroj ĉe ni en Budjejovice** dum sensignifa kverelo sur la vendoplaco oni mortpikis brutkomerciston, certan Bĵetislav Ludvik. Li havis filon Bohuslav kaj kien ajn tiu venis vendi porkojn, tie oni aĉetis de li nenion kaj ĉiu diris: 'Tio estas filo de tiu mortpikito, certe ankaŭ li estas bela fripono!' Li saltis de sur la ponto en Krumlov en la riveron Vltava, oni lin eltiris, revivigis, ĉerpis el li akvon, kaj li mortis en brakoj de kuracisto, kiam tiu donis al li injekton.”

”Vi havas ja strangajn komparojn,” diris Bretschneider signifoplene, “unue vi parolas pri Ferdinando kaj poste pri brutkomercisto.”

“Ho ne, mi ne havas,” defendis sin Ŝvejk, “dio min gardu, ke mi volu kompari iun kun iu alia. Sinjoro gastejestro min konas. Ke mi neniam kaj neniun komparis kun iu alia, ĉu? Mi nur ne volus esti en la haŭto de tiu vidvino post la arkiduko***. Kion ŝi nun faros? La infanoj estas orfoj, la bienaro en Konopiŝte sen mastro. Ĉu denove edzinigi al iu nova arkiduko? Kion ŝi gajnus, ŝi veturus kun li denove Sarajevon kaj vidvinigus la duan fojon. Antaŭ jaroj en Zliv ĉe Hluboka estis forstisto, li havis tian malbelan nomon Peniseto. Mortpafis lin ŝtelĉasantoj kaj restis post li vidvino kun du infanoj kaj post unu jaro ŝi prenis al si denove forstiston, Jozefon Ŝavel el Mydlovary. Kaj ankaŭ tiun oni al ŝi mortpafis. Poste ŝi edziniĝis la trian fojon, prenis al si denove forstiston kaj diris: 'Ĉiu trio plaĉas al Dio. Se nun tio estos sensukcesa, mi ne scios, kion fari.' Kompreneble, ke tiun oni ankaŭ mortpafis, kaj tiam ŝi havis kun tiuj forstistoj jam ses infanojn. Ŝi estis eĉ en kancelario de sinjoro princo en Hluboka kaj plendis, kian turmenton ŝi havas kun forstistoj. Oni do rekomendis al ŝi fiŝgardiston Jareŝ el la bastiono de Raĵice. Kaj kion vi al tio dirus, tiun oni al ŝi dronigis, kiam li fiŝkaptis en lago, kaj kun li ŝi havis du infanojn. Poste ŝi prenis al si bestokastriston el Vodnjany kaj tiu foje nokte mortbatis ŝin per hakilo kaj iris memvole sin denunci. Kiam poste oni pendumis lin ĉe regiona juĝejo en Pisek, li formordis la nazon de pastro, proklamis, ke li pentas tute nenion kaj diris ankoraŭ ion tre malbelan pri sinjoro imperiestro.”

______________________________________
*arkiduko Ferdinando kaj lia edzino estis ege avaraj kaj tre severe traktis la vilaĝanojn en Konopiŝte
** ĝuste Ĉeske Budjejovice, la plej granda urbo de suda Bohemio
*** eraro de la aŭtoro, krom arkiduko Ferdinando oni mortpafis ankaŭ lian edzinon

https://drive.google.com/file/d/13GG2uWP6lbD-uvwyW...

Reen al la supro