前往目錄

Alia vorto por gepatroj

貼文者: thyrolf, 2020年6月3日

訊息: 7

語言: Esperanto

thyrolf (顯示個人資料) 2020年6月3日上午9:56:17

mi momente lernas la italan lingvon, en kiu la traduko por "gepatroj" estas "genitori".

Malgraŭ tio, ke en germanaj oreloj la precisa traduko de tiu vorto, "Erzeuger", sonas tute senromantika, oni laŭ mia ideo povus uzi "generintoj" tiucele, kio estas tute laŭfundamente ridulo.gif

la problemo restas, kion nomigi la gepatroj de adoptita gefilo. En la itala oni diras "genitori adottivi", do, adoptivaj generintoj. Tio estas ĝenerale komprenebla, eĉ ne tute precisa nocio.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年6月3日下午12:09:21

Sed ne gravu la preciza traduko germanen de la vorto "gepatroj", gravu la vorto mem, ĉu ne?

Miapense "gepatroj" ne estas sonaĉa vorto.

"generintoj" estas sinonimo, uzebla miaopinie, tamen mi ne pensas ke ĝi estas pli taŭga ol "gepatroj".

thyrolf (顯示個人資料) 2020年6月3日下午4:36:21

Al mi mem ankaŭ plaĉas la vorto "gepatroj", sed multaj volas elimini la diferencon inter viroj kaj inoj , hohoho ...

sergejm (顯示個人資料) 2020年6月3日下午6:07:19

Mi ne pensas, ke multaj. Nur ĉi tie estas kelkaj aktivaj uzantoj, kiuj volas.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年6月4日上午7:43:29

thyrolf:Al mi mem ankaŭ plaĉas la vorto "gepatroj", sed multaj volas elimini la diferencon inter viroj kaj inoj , hohoho ...
Sed ne estas diferenco inter viroj kaj inoj en la vorto "gepatroj". "ge-" : la du seksoj.

"Seksoj", kaj ne "genroj". Tial, konsiderante ke neduumuloj plu estas duumaj biologie, ne ekzistas genraj problemoj.

Metsis (顯示個人資料) 2020年6月4日上午11:33:30

Oni bezonas du terminojn.

1) por tiuj homoj kiuj estas en reprodukta rilato al infano
2) por tiuj homoj kiuj prizorgas infanon per nutraĵo, ŝirmo, edukado ks.

Por la unua ni havas la terminon "gepatroj". Se oni devas emfazi, oni ja povas diri "biologikaj gepatroj". Por la dua oni uzas aŭ "socialaj gepatroj" aŭ "prizorgantoj". Ofte temas pri samaj personoj sed ne ĉiam.

Problemojn kaŭzas tio, kiam oni parolas pri gepatroj kaj kelkaj celas la biologikajn sed aliaj celas la socialajn.

StefKo (顯示個人資料) 2020年6月4日下午12:00:32

Laŭ vortaro.net:

patro
(...)
2 Tiu viro, rigardata kiel la ĉefo de la familio: (...) (P)patro nia (Dio), kiu estas en la ĉielo.
(...)

Ni konsciu ke vortoj, eĉ esperantaj, ne havas nur unu signifon.

回到上端