前往目錄

“To fit”

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2020年7月11日

訊息: 11

語言: English

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2020年7月11日下午3:14:00

Kiel oni tradukas esperanten la anglan vorton “to fit” (havi la ĝustan grandecon)?

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月11日下午5:20:12

Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2020年7月11日下午8:56:36

Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?
Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年7月11日下午10:23:39

MiMalamasLaAnglan:
Zam_franca:Ĉu "taŭgi"? "grandece taŭgi"?
Verŝajne, sed vi ne aspektas, kiel vi certas.
Mi certas, ke miaj proponoj povas funkcii, sed mi ne certas, ĉu ili estas la plej precizaj.

sudanglo (顯示個人資料) 2020年7月12日上午10:21:36

to fit - akomodiĝi (au laŭ necese akomodi)

Io povas taŭgi diversmaniere, dum akomod(iĝ)i fokusiĝas sur grandeca aŭ funkcia taŭgeco.

Mi entajpis 'La ŝuo akomodiĝas perfekte' en Google Translate. Ĝi redonis 'The shoe fits perfectly'.

'I can't fit more than 5 people in my car' - tion vi ne povus traduki per 'taŭgi'

sergejm (顯示個人資料) 2020年7月12日下午12:08:42

Mi ne povas enigi pli ol 5 homojn en mian aŭton.

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年7月12日下午6:03:07

Se temas pri vestoj kaj ŝuoj, uzeblas sekvaj kombinaĵoj:
esti laŭmezura; konveni laŭmezure (aŭ simple "konveni"); havi ĝustan mezuron; ĝustigi laŭmezure.
Koncerne al iu ejo/ujo eblas uzi "enlokigi/enlokiĝi".

Telperiën (顯示個人資料) 2020年7月12日下午11:51:29

MiMalamasLaAnglan:Kiel oni tradukas esperanten la anglan vorton “to fit” (havi la ĝustan grandecon)?
"Pazi"
pazi (i.) 1 esti enmetebla en iu loko: en mia aŭto estas loko por vi, sed vi, dikulo, ne pazas en ĝi
2 esti trapasigebla tra iu loko: la sofo pazos en la pordo se vi tenos ĝin vertikala

Laŭ ĉi tiu Vortaro: http://vortaro.esperanto.org.br/ee_index.html

Mi ankaŭ jam aŭdis tiun vorton de lerta esperantisto. Sed mi tute ne trovas ĝin, ekster tiu ununura vortaro!
Verŝajne do la supraj sugestoj pli bone taŭgas.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2020年7月13日下午3:37:18

Laŭ la CEED:

fit, (have right size; go into, onto), (bone) sidi [int] (al, en), sidigi, sidigo (e.g.: this shirt fits me (well): ĉi tiu ĉemizo ~as al mi (bone); that blouse doesn't fit her well: tiu bluzo malbone ~as al ŝi; the screw fits in that hole: la ŝraŭbo ~as en tiu truo)...

Do... laŭ la CEED, sidi, eble kun (aŭ sen) alen kaj ankaŭ eble kun (aŭ sen) (mal)bone.

Metsis (顯示個人資料) 2020年7月13日下午7:05:58

Strangajn vortojn oni proponas…

taŭgi
1 (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado
Do, "Tiaj ŝuoj ne taŭgas por promenado"

2 Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike

3 (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanio

akomodi
Alĝustigi ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii: akomodi la rimedojn al la celo

akomodiĝi
"La ŝuoj akomodiĝis al liaj piedoj."

pazi
Tiu vorto estas nek en PIV nek en Reta Vortaro. Plie la vorto ne troveblas en Tekstaro.

…sed

Al mi la plej kompreneblaj esprimoj estas

"La ŝuoj havas ĝustan mezuron" aŭ "Ĉi tiu ĉemizo sidas al mi bone."

Notu:
sidi
6 (pp vesto) Havi, metite sur iu, bonan aŭ malbonan aspekton: la vestoj bonege sidas.

回到上端