關閉的
Max. 500 messages.
A aŭ B? Elektu!
貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日
訊息: 6620
語言: Esperanto
Filu (顯示個人資料) 2008年12月4日下午6:29:22
Greka salato aŭ salato de salikokoj?Facilege! Mi ŝategas grekan salaton kaj opinias, ke salikokoj, eĉ ne malbonaj, estas tro multekostaj por la plezuro, kiun mi sentas manĝante ilin. Mi do elektas grekan salaton... kaj ankaŭ la piranjido sur mia bildo tion elektas: mi havas vere strangan filinon, kiu treege ŝatas nigrajn manĝaĵojn, inkluzive olivojn, kiujn mi klopodis ekŝati dum miaj dudekumoj kaj finfine sukcesis kelkaj jaroj poste.
Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?Ĉiam oni kunprenu poŝfajrilon kun si en la malvarmega arbaro: tio eble daŭrebligos sian vivon.
Mocarelo aŭ rokforto?
Miland (顯示個人資料) 2008年12月4日下午7:20:16
Filu:Mocarelo aŭ rokforto?Mocarelo ŝajnas al mi pli divers-utila.
Pico kovrita de mocarelo aŭ granda bovaĝburgero ('kvaronfunto') kun rokforto?
Rogir (顯示個人資料) 2008年12月5日上午11:03:06
å aŭ ä?
Miland (顯示個人資料) 2008年12月5日下午10:11:35
Rogir:å aŭ ä?Nu, ekster Skandinavio la germana estas pli utila lingvo ol la sveda aŭ la norvega, do mi elektas ä.
aŭtobuso aŭ vagonaro?
Kokcineleto (顯示個人資料) 2008年12月6日上午12:11:32
Vagonaro aŭ trajno?
horsto (顯示個人資料) 2008年12月6日下午12:14:51
Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?
Miland (顯示個人資料) 2008年12月6日下午1:16:31
horsto:Vojaĝi sen vera kialo, nur por vojaĝi ien ajn aŭ resti hejme kaj lerni Esperanton?La unua kostus monon sen promeso de iu ajn gajno, do mi restus hejmen kaj lernus Esperanton.
La filmo Gerda Malaperis! aŭ la libro?
rosto (顯示個人資料) 2008年12月6日下午5:31:41
Vi aŭ mi?
Hispanio (顯示個人資料) 2008年12月6日下午7:24:52
Lerni la anglan per Esperanto aŭ lerni Esperanton per la angla?
horsto (顯示個人資料) 2008年12月6日下午9:17:44
Senmorte famiĝi aŭ feliĉiĝi?