前往目錄

Plenigilaj vortoj

貼文者: wildweathel, 2009年2月21日

訊息: 5

語言: Esperanto

wildweathel (顯示個人資料) 2009年2月21日下午6:41:10

Dum parolas, mi ofte (eble, tro ofte) bezonas tempon, por ke serĉu la ĝustan vorton. En anglo, mi uzas vortojn kiel "um," "like," "y'know," kaj tiel, ke plenigu la spacon inter vortoj. En esperanto, kiujn vortojn aŭ frazojn povas uzi por la sama funcio?

Dankon.

jchthys (顯示個人資料) 2009年2月21日下午7:40:01

Nu, angle oni devus ne uzi tiajn vortojn.
Oni ja povas uzi "...e..." aŭ iun similan al ĝi. Aŭ simple la vorton, kiun vi uzas angle.
Ankaŭ en Esperanto estas vorto "zozo", kiu signifas iun aĵon, kiun la parolanto ne memoras.

Azulreal (顯示個人資料) 2009年2月21日下午8:12:40

Se mi ne scias kiel daŭrigi miajn frazojn, esperante mi kutimas diri "kaj..." Mi ne scias la kialon, mi diras tion senpense. Eble oni ankaŭ povus uzi "nu..." aŭ "do..." Ene de frazo, dum mi serĉas ĝustan vorton, mi kutimas diri "mi ne scias, kiel diri..." hehe, tro longe, ĉu ne?

Aliaflanke, la vorto "zozo" aperas en rakonto ene de e-kurso "Vojaĝo en Esperanto-lando". Mi neniam ĝin aŭskultis aŭ uzis dum parolado, ĉu iu kutime uzas ĝin?

Saluton! sal.gif

horsto (顯示個人資料) 2009年2月21日下午9:27:07

Mi ne konas la vorton "zozo". Ĉu ne sonoj kiel "eeeh" aŭ "mmmh" estas universale uzataj en ĉiuj lingvoj? Eble ankaŭ "kaj" taŭgas por montri ke vi volas plu paroli.

jchthys (顯示個人資料) 2009年2月22日上午2:37:05

Mi ankaŭ pensis, ke kaj estus bona vorto por tiu kutimaĉo.

回到上端