前往目錄

KTP en ĉiuj lingvoj

貼文者: crescence, 2009年3月22日

訊息: 27

語言: Esperanto

patrik (顯示個人資料) 2009年3月24日下午1:27:56

Tagaloge, ni diras "at iba pa..." ["kaj la aliaj..."] (atbp.) rideto.gif

Jasminka (顯示個人資料) 2009年3月24日下午1:43:05

Litove oni diras "ir taip toliau" (ir t.t.)

nikko (顯示個人資料) 2009年3月24日下午2:02:40

En rusa lingvo ktp = itd

i tak dalee (laŭvorte) kaj tiel plu

rideto.gif

Senegaùlo (顯示個人資料) 2009年3月24日下午2:08:17

En LFN (Lingua Franca Nova): Etc. (E tal cosas)

henma (顯示個人資料) 2009年3月24日下午3:01:50

antoniomoya:En la hispana oni diras (kiel en la franca), "et cetera", kaj skribas "etc."

Amike.
Nur eta komento, hispane la vorto estas "etcétera", mallongigita kiel "etc.". Tiu vorto devenas el la latina "et cetera", sed ŝanĝis dum la tempo.

AlfRoland:Sveda "å" preskaŭ similas al "o" en esperanto
Sveda "o" similas al "u" en esperanto.
Sveda "u" mi pensas ne estas en esperanto
kaj svedaj "ä" kaj "e" similas unu al la alian.
Se mi memoras bone, la sveda "u" sonas simila al franca "u" aŭ germana "ü".

Sveda "ä" kaj "ö" (dana "ø") sonas similaj al germana "ä" kaj "ö", inter a kaj e la unua, kaj inter o kaj e la dua.

Korektu min se mi ne pravas.

Amike,

Daniel.

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年3月24日下午3:26:53

henma:

AlfRoland:Sveda "å" preskaŭ similas al "o" en esperanto
Sveda "o" similas al "u" en esperanto.
Sveda "u" mi pensas ne estas en esperanto
kaj svedaj "ä" kaj "e" similas unu al la alian.
Se mi memoras bone, la sveda "u" sonas simila al franca "u" aŭ germana "ü".

Sveda "ä" kaj "ö" (dana "ø") sonas similaj al germana "ä" kaj "ö", inter a kaj e la unua, kaj inter o kaj e la dua.

Korektu min se mi ne pravas.

Amike,

Daniel.
Mi ne sufiĉe spertas pri fonetiko por prijuĝi tion. Mi tamen menciu ke la vokalo "a" havas du iomete malsamajn elparolojn en la sveda. Parantese ankaŭ menciindas ke "å" kaj "ö" ne nur estas literoj sed ankaŭ vortoj. å = rivereto kaj ö = insulo. sal.gif

Senegaùlo (顯示個人資料) 2009年3月24日下午3:49:06

En la brazilportugala oni skribas "etc." (pron. [echisétera]) kaj foje popolmaniere diras "etcétera e tal"... (pron.[echisétera i taù])

crescence (顯示個人資料) 2009年3月24日下午3:57:25

Senegaùlo:(pron. [echisétera])
Ĉu la leteroj "ch" estas prononcataj [ŝ], kiel en la franca lingvo ?

crescence (顯示個人資料) 2009年3月24日下午3:58:32

Senegaùlo:En LFN (Lingua Franca Nova): Etc. (E tal cosas)
Kio estas la Lingua Franca Nova ?

henma (顯示個人資料) 2009年3月24日下午5:29:29

crescence:
Senegaùlo:(pron. [echisétera])
Ĉu la leteroj "ch" estas prononcataj [ŝ], kiel en la franca lingvo ?
Ne, ch estas ĉ... Senegaùlo uzas h-sistemon por skribi, do kiam li skribas ch, legu ĉ, se li volas skribi ŝ, li skribos sh.

Al Senegaùlo:

Mi scias ke la h-sistemo estis kreita de Zamenhof mem, sed li diris ke ĝi devas esti uzata kiam vi NE eblas uzi la ĉapelitajn literojn. Vi certe povas uzi la korektajn literojn en tiu forumo, do bonvolu uzi ilin.

Se vi ne ŝatas la x-sistemo, vi ne necesas uzi ĝin... Vi povas uzi alia metodo por tion fari, sed tio dependas de la sistemo kiun via komputilo uzas.

Amike,

Daniel.

回到上端