前往目錄

Nekutimaj Kunmetitaj Verbformoj

貼文者: arkadio, 2009年8月29日

訊息: 15

語言: Esperanto

arkadio (顯示個人資料) 2009年8月29日下午2:15:24

Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutata fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年8月29日下午3:11:19

arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutas fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.
Ĉu vi volas diri : "la kato estis persekutita pro la hundo" ?

jchthys (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:14:33

Mi pensas, ke jes—de aŭ fare de oni povas uzi kun tiaj formoj.

Kelkaj diras, ke tiaj kunmetitaj formoj estas ofte ne tuj komprenataj, sed mi ŝatas ilin, se ili estas necesaj. Ofte estas pli bone uzi pli simplajn formojn.

arkadio (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:19:56

Frankouche:
arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,

"La kato estis persekutas fare de la hundo,"

"La kato persekutatis fare de la hundo."

Dankon.
Ĉu vi volas diri : "la kato estis persekutita pro la hundo" ?
Jes, dankon pro la korekado. Mi editos mian mesaĝon.

horsto (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:21:56

arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,
"La kato estis persekutas fare de la hundo,"
"La kato persekutatis fare de la hundo."
Dankon.
Se vi volas diri ke la hundo persekutis la katon, tiam la normale pasiva formo estas:

La kato estis persekutata de la hundo.

"fare de" estas mallongigo de "farita de", do ankaŭ pasiva participo plus prepozicio.

Vidu pri participoj ĉi tie.

arkadio (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:37:57

jchthys:Mi pensas, ke jes—de aŭ fare de oni povas uzi kun tiaj formoj.

Kelkaj diras, ke tiaj kunmetitaj formoj estas ofte ne tuj komprenataj, sed mi ŝatas ilin, se ili estas necesaj. Ofte estas pli bone uzi pli simplajn formojn.
Jes, la teorio estas simpla, uzi ilin estas facile, sed kompreni ilin estas malfacile. Kelkfoje, ili estas utilaj. Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.

arkadio (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:52:05

horsto:
arkadio:Ĉu oni povas uzi la vorton "de" kun mallongigita, kunmetita verbformo? Ekz.,
"La kato estis persekutas fare de la hundo,"
"La kato persekutatis fare de la hundo."
Dankon.
Se vi volas diri ke la hundo persekutis la katon, tiam la normale pasiva formo estas:

La kato estis persekutata de la hundo.

"fare de" estas mallongigo de "farita de", do ankaŭ pasiva participo plus prepozicio.

Vidu pri participoj ĉi tie.
"Persekutas" estis eraro. Mi editis mian unuan mesaĝon. La demando temas pri la uzado de "de" kaj "fare de" kun nekutimaj verbformoj. Ekzemple, oni povas diri "La letero estis skribita de Steveno." Ĉu mi povas ankaŭ diri "La letero skribitis de Steveno."? La kombinaĵo (verbformo + de) sonis iomete strange al mi.

horsto (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:52:16

arkadio: Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.
Kial vi volas diri tion? Mi ne komprenas. Ja sufiĉas: "La kato persekutatis de ...
Via frazo ja signifas: "La kato estis persekutata farita de ...", kaj tio tute ne bonas.
"fare de" vi povas uzi ekz. en tia frazo:
La ekspluatado de la mondo fare de la homo ...

horsto (顯示個人資料) 2009年8月29日下午4:54:58

Ni estis preskaŭ samtempe.
"persekutatis" estas la sama kiel "estis persekutata".

arkadio (顯示個人資料) 2009年8月29日下午5:06:07

horsto:
arkadio: Mi ne diru "La kato persekutiĝis de ..." sed mi povus uzi "La kato persekutatis fare de ..." Mi ja akordas ke tiuj nekutimaj verbformoj estas ofte malsimplaj kaj malgraciaj.
Kial vi volas diri tion? Mi ne komprenas. Ja sufiĉas: "La kato persekutatis de ...
Via frazo ja signifas: "La kato estis persekutata farita de ...", kaj tio tute ne bonas.
"fare de" vi povas uzi ekz. en tia frazo:
La ekspluatado de la mondo fare de la homo ...
Mi uzis "fare de" ĉar "La kato estis persekutata de la hundo" estas ambigua. La frazo eble signifas ke iu forpersekutas la katon for de la hundo, aŭ, ke la hundo persekutas la katon.

回到上端