前往目錄

Falsaj amikoj

貼文者: yugary, 2010年12月12日

訊息: 12

語言: Esperanto

yugary (顯示個人資料) 2010年12月12日上午7:25:45

En ĉi tiu forumo, fojfoje troviĝas eraraj uzaĵoj de "falsaj amikoj"; tio estas, vortoj aŭ esprimoj, kiuj pro simila origino etimologia, ŝajnas havi la saman signifon en Esperanto kiel ili havas en la angla, la franca, aŭ alia eŭropa lingvo, sed kiuj fakte havas iom malsaman signifon aŭ eĉ tute alian signifon. Ekzemple, troviĝas "idiotismo" anstataŭ "idioteco", "praktiki la lingvon" anstataŭ "sin ekzerci pri la lingvo", "pretendi" anstataŭ "ŝajnigi", kaj tiel plu. Kiam mi komencis lerni Esperanton, tiaj falsaj amikoj tre ĝenis kaj ĉagrenis min pro la influo de mia scio de la angla lingvo. (La korea lingvo havas tiajn falsajn amikojn pri kiuj oni devas esti singarda lernante la ĉinan aŭ la japanan, sed dank' al Dio, scio de la korea lingvo tute ne melhelpas ies lernadon de Esperanto.)

Mi kredas ke multaj aliaj forumanoj ankaŭ spertis similajn malfacilaĵojn pro la falsaj amikoj. Kiaj falsaj amikoj aŭ aliaj influoj de via denaska lingvo, aŭ de alia lingvo kiun vi scipovas, plej ĝenis vin dum la komenca fazo de via lernado de Esperanto?

custinne (顯示個人資料) 2010年12月12日上午10:59:25

yugary:praktiki la lingvon" anstataŭ "sin ekzerci pri la lingvo", "pretendi" anstataŭ "ŝajnigi", kaj tiel plu.
Laŭ la ReVo "praktiki la lingvon" kaj "pretendi" estas ambaŭ ĝustaj formoj.

yugary (顯示個人資料) 2010年12月12日下午12:13:12

custinne:Laŭ la ReVo "praktiki la lingvon" kaj "pretendi" estas ambaŭ ĝustaj formoj.
Ili ja estas ĝustaj formoj. La problemo estas ke "praktiki la lingvon" signifas "apliki la lingvon por iu reala destino aŭ celo", kaj ne signifas (malsame kiel en la angla) "sin ekzerci pri la lingvo por ke oni povu ĝin pli bone regi". "Pretendi" ne havas la anglan signifon, kiu estas "ŝajnigi ke io estas vera aŭ efektiva" sed (laŭ ReVo) "postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi" aŭ "fanfaroni pri kvalitoj, kiujn oni kredas havi; flati al si, ke oni havas iajn kvalitojn".

horsto (顯示個人資料) 2010年12月12日下午6:59:12

Mi ne memoras falsajn amikojn rilate al la germana lingvo, eble ĉar mi ne rimarkis ilin. Aŭ ĉu eble la vortoj kiujn Zamenhof prenis el la germana restis samsignifaj?

Rilate al la angla mi rimarkis kelkajn, ekzemple la vorton ke:

Anglaparolantoj tradukas: that = ke

Do, la frazon: the image that ... ili tradukas:

la imago ke ...

anstataŭ

la bildo kiu ...

Bedaŭrinde tio okazas ofte kaj oni devas unue laŭvorte traduki iun frazon al la angla por kompreni la signifon.

Verŝajne la sama okazas ankaŭ rilate al aliaj lingvoj, sed tion mi ne rimarkas, ĉar mi ne parolas aliajn lingvojn.

Ho, mi ĵus memoris falsan amikon por germanoj:

Mi kelkfoje vidis: 'vi rajtas' anstataŭ 'vi pravas'.
rajto = Recht (en la germana)
kaj
vi pravas = Recht haben (havi rajton)

darkweasel (顯示個人資料) 2010年12月12日下午7:59:20

horsto:Mi kelkfoje vidis: 'vi rajtas' anstataŭ 'vi pravas'.
rajto = Recht (en la germana)
kaj
vi pravas = Recht haben (havi rajton)
... eble eĉ pli verŝajnas, ke tiun eraron kaŭzas anglalingva influo (you are right).

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年12月12日下午10:13:49

[REDAKTITA: Ligiloj nun funkcias!]

Saluton!

horsto:Mi ne memoras falsajn amikojn rilate al la germana lingvo, eble ĉar mi ne rimarkis ilin. Aŭ ĉu eble la vortoj kiujn Zamenhof prenis el la germana restis samsignifaj?
Unua letero de germana komencanto al liaj gepatroj

Dua letero de germana komencanto al liaj gepatroj

Kolonjano

yugary (顯示個人資料) 2010年12月13日上午2:26:02

KoLonJaNo:Saluton!
[url=http://www.krokodilo.de/amuzaĵoj/letero1.html]Unua letero de germana komencanto al liaj gepatroj[/url]

[url=http://www.krokodilo.de/amuzaĵoj/letero2.html]Dua letero de germana komencanto al liaj gepatroj[/url]

Kolonjano
La ligiloj ne funkcias. Klakante sur ili, mi ricevas la mesaĝon "Eraro: ne trovita". Ŝajnas ke tiuj leteroj povas esti tre amuzaj. Ĉu vi konas alian retejon kie ili troviĝas?

yugary (顯示個人資料) 2010年12月13日上午5:59:58

yugary:
La ligiloj ne funkcias. Klakante sur ili, mi ricevas la mesaĝon "Eraro: ne trovita". Ŝajnas ke tiuj leteroj povas esti tre amuzaj. Ĉu vi konas alian retejon kie ili troviĝas?
Mi solvis la problemon. La adreso devas ne uzi la ĉapelitan literon ĵ sed la x-metodon. Jen ligilo kiu funkcias bone.

[url=http://www.krokodilo.de/amuzaĵoj.html]Amuzaĵoj[/url]

darkweasel (顯示個人資料) 2010年12月13日上午6:00:26

yugary:
KoLonJaNo:Saluton!
[url=http://www.krokodilo.de/amuzaĵoj/letero1.html]Unua letero de germana komencanto al liaj gepatroj[/url]

[url=http://www.krokodilo.de/amuzaĵoj/letero2.html]Dua letero de germana komencanto al liaj gepatroj[/url]

Kolonjano
La ligiloj ne funkcias. Klakante sur ili, mi ricevas la mesaĝon "Eraro: ne trovita". Ŝajnas ke tiuj leteroj povas esti tre amuzaj. Ĉu vi konas alian retejon kie ili troviĝas?
Ili funkcias, se vi anstataŭigas ĵ per j'x en la adresoj!

redakto: ha, mi malrapidis ...

dua redakto: Ho mia dio - legado de tio estas verdire amuzega ... ridego.gif Iom memorigas min pri la espermana babilprotokolo (lasta mesaĝo en tiu paĝo).

horsto (顯示個人資料) 2010年12月13日下午9:45:38

Ĉi tiu ligilo funkcias:
Amuzaĵoj

Amuzege!

La plej bona Esperanto, ekz.: Ŝtelu vin for, ke daŭris la tutan zontagon por fari ĉi tien, ĉar nia aŭto havis tri panojn. rideto.gif

回到上端