Към съдържанието

"Trovi" por esprimi opinion

от guyjohnston, 15 ноември 2007

Съобщения: 27

Език: Esperanto

guyjohnston (Покажи профила) 15 ноември 2007, 00:55:34

Saluton, kiam oni uzas la vorton "trovi" por esprimi opinion, ĉu estas korekte diri ekzemple, "mi trovis la aŭton bela" por signifi "mi opiniis ke la aŭto estis bela", anstataŭ "mi trovis la aŭton belan", kiu signifus "mi trovis la aŭton kiu estis bela"?

Ironchef (Покажи профила) 15 ноември 2007, 02:39:11

Mi pensas ke "mi trovas la aŭton bela" estas ĝusta. Vi opinias ja ke la aŭton estas bela. Vi ne diras ke la aŭton (kiun estas bela) estis trovita. Komprenebla?

Terurĉjo (Покажи профила) 15 ноември 2007, 06:22:05

guyjohnston:Saluton, kiam oni uzas la vorton "trovi" por esprimi opinion, ĉu estas korekte diri ekzemple, "mi trovis la aŭton bela" por signifi "mi opiniis ke la aŭto estis bela", anstataŭ "mi trovis la aŭton belan", kiu signifus "mi trovis la aŭton kiu estis bela"?
Vi entute pravas.

guyjohnston (Покажи профила) 15 ноември 2007, 18:53:21

Bone, dankon pro viaj respondoj.

mjones490 (Покажи профила) 15 ноември 2007, 20:45:17

Mi legis "mi trovas la aŭton bela" signifi "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela" aŭ "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton."

Sed, mi nelonge parolas en esperanto. demando.gif

mnlg (Покажи профила) 15 ноември 2007, 20:59:14

mjones490:Mi legis "mi trovas la aŭton bela" signifi "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela" aŭ "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton."
Ne, laŭ mi tio estus "mi trovas la aŭton bele". "bele" rilatus al la verbo.

Terurĉjo (Покажи профила) 15 ноември 2007, 21:05:29

mjones490:Mi legis "mi trovas la aŭton bela" signifi "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela" aŭ "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton."

Sed, mi nelonge parolas en esperanto. demando.gif
Eraroj.
1. "mi trovas la aŭton. Mia ago de trovinta estas bela". Se oni skribus: "Mi trovis la aŭton BELE", la frazo signifus, ke persono fakte serĉis la aŭton, poste trovis ĝis kaj tiu trovado estis bele farita aŭ la persono estas lertulo pri serĉado kaj trovado. ridego.gif
1. "Mi estas bela, kaj mi trovas la aŭton." Tiukaze necesas skribi - "Bela, mi trovis la aŭton".
Frazo "Mi trovis belan aŭton" havas rektan sencon, dume la frazo "mi trovis la aŭton bela" ne subkomprenas iujn procedojn de serĉado kaj posta trovado, sed nur celas al opinio.
En la rusa lingvo ofte anstataŭ "opinii" oni uzas la verbon "kalkuli". Mi multfoje legis tiun verbon en verkoj de Zamenhof.
Oni povas diri: "Mi kalkulas la aŭton bela". lango.gif

Terurĉjo (Покажи профила) 15 ноември 2007, 21:08:15

mnlg:Ne, laŭ mi tio estus "mi trovas la aŭton bele". "bele" rilatus al la verbo.
Inter mia kaj via mesaĝoj estas nur iomete pli ol 5 minutoj. Dum mi elpensis la respondon, vi antaŭis min.

Frankouche (Покажи профила) 15 ноември 2007, 22:12:43

Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.

Pri la frazo "mi trovas la aŭton bela...", mi pensas post viaj respondoj ke tiu frazo tro komplikus, malfacilas scii kiu adjektivas al kiun (la verbo aŭ la objekto). Mi ŝatas uzi relativojn aŭ farverbi kun adverbojn :
- Mi opinias (ke) la auto belas
- Mi opinias bele la auton
- Mi opinias bele la belan auton, ja belas , kielas cin, mia belulineto okulumo.gif okulumo.gif

Terurĉjo (Покажи профила) 15 ноември 2007, 22:31:13

Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.
Jes, en la rusa tiu esprimo "mi trovas..." lastatempe estas uzata pli malofte, ol antaŭe kaj apartenas al "alta" literatura stilo.
Sed notu diferencon inter frazoj:
"Mi opinias aŭton bela" kaj
"Mi pensas, ke la aŭto estas bela".
Oni kutime ne diras: "Mi pensas la aŭton bela". LMMO, certe.

Обратно нагоре