Към съдържанието

Rusa Lingvo

от Gradski, 11 март 2008

Съобщения: 12

Език: Esperanto

Gradski (Покажи профила) 11 март 2008, 15:54:37

Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.

Pimen (Покажи профила) 12 март 2008, 07:04:12

Gradski:Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.
Kiom da tempo vi havas ĝis la ekzameno?

Gradski (Покажи профила) 13 март 2008, 01:41:58

Ĝis Julio!

StephaSport (Покажи профила) 13 март 2008, 18:18:31

А "A"
Б "B"
В "V"
Г "G"
Д "D"
Ж "Ŝ"
Л "L"

...КТП !

sal.gif sal.gif sal.gif

milupo (Покажи профила) 13 март 2008, 23:22:46

StephaSport:
Ж "Ŝ"
Ne, Ж estas Ĵ, ne Š. Ш estas Ŝ.

rosto (Покажи профила) 23 март 2008, 08:46:29

rideto.gif Nu, pri kio skribi? Ekzemple, pri akuzativo, kion ni ĉiuj ŝatas. Ĉu akuzativo ekzistas en Rusa lingvo?

Jen ekzistas, jen ne ekzistas. Kiel?

Se substantivo finiĝas per ая, do en akuzativo а fariĝas у, kaj я fariĝas ю.

Например (ekzemple):
Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).

Tio ŝajnas simpla. Sed en aliaj kazoj la afero dependas, ĉu ni parolas pri io viva aŭ ne. En rusa lingvo bestoj estas vivaj sed arboj ne estas. Tamen verdire, fakte, kreskaĵoj ja estas vivaj. Kiel iu povas paroli tiun strangan lingvon? Ĉio estas tiom komplika...

k.garin (Покажи профила) 23 март 2008, 08:54:11

rosto:Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).
Mi ploregis ploro.gif
Mi falis sub seĝon.
Mi murdis min kontraŭ muron.

Taciturn_ (Покажи профила) 23 март 2008, 09:06:54

k.garin:
rosto:Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).
Mi ploregis ploro.gif
Mi falis sub seĝon.
Mi murdis min kontraŭ muron.
Ĉu tio helpis al vi?

rosto (Покажи профила) 23 март 2008, 09:11:21

Ne, me ne instruos lingvon plu. lango.gif
Mi ankaŭ falis sub seĝon, kompreninte mian eraron. Jes, jes. Ne maljunulino, sed simple junulino. Kiel iu povas tiel erari? Malbona instruisto fariĝis el mi.
k.garin lerte kaptis min.

Miland (Покажи профила) 23 март 2008, 10:29:01

Ŝajnas al mi ke, se la ekzameno estas por komencantoj, vi havas esperon, se vi diligente studos la rekomenditajn lernolibrojn ĝis tiam. Sed se ne, ne malŝparu la tempon.

Обратно нагоре