Til innholdet

Rusa Lingvo

fra Gradski,2008 3 11

Meldinger: 11

Språk: Esperanto

Gradski (Å vise profilen) 2008 3 11 15:54:37

Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.

Pimen (Å vise profilen) 2008 3 12 07:04:12

Gradski:Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.
Kiom da tempo vi havas ĝis la ekzameno?

Gradski (Å vise profilen) 2008 3 13 01:41:58

Ĝis Julio!

StephaSport (Å vise profilen) 2008 3 13 18:18:31

А "A"
Б "B"
В "V"
Г "G"
Д "D"
Ж "Ŝ"
Л "L"

...КТП !

sal.gif sal.gif sal.gif

milupo (Å vise profilen) 2008 3 13 23:22:46

StephaSport:
Ж "Ŝ"
Ne, Ж estas Ĵ, ne Š. Ш estas Ŝ.

rosto (Å vise profilen) 2008 3 23 08:46:29

rideto.gif Nu, pri kio skribi? Ekzemple, pri akuzativo, kion ni ĉiuj ŝatas. Ĉu akuzativo ekzistas en Rusa lingvo?

Jen ekzistas, jen ne ekzistas. Kiel?

Se substantivo finiĝas per ая, do en akuzativo а fariĝas у, kaj я fariĝas ю.

Например (ekzemple):
Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).

Tio ŝajnas simpla. Sed en aliaj kazoj la afero dependas, ĉu ni parolas pri io viva aŭ ne. En rusa lingvo bestoj estas vivaj sed arboj ne estas. Tamen verdire, fakte, kreskaĵoj ja estas vivaj. Kiel iu povas paroli tiun strangan lingvon? Ĉio estas tiom komplika...

Taciturn_ (Å vise profilen) 2008 3 23 09:06:54

k.garin:
rosto:Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).
Mi ploregis ploro.gif
Mi falis sub seĝon.
Mi murdis min kontraŭ muron.
Ĉu tio helpis al vi?

rosto (Å vise profilen) 2008 3 23 09:11:21

Ne, me ne instruos lingvon plu. lango.gif
Mi ankaŭ falis sub seĝon, kompreninte mian eraron. Jes, jes. Ne maljunulino, sed simple junulino. Kiel iu povas tiel erari? Malbona instruisto fariĝis el mi.
k.garin lerte kaptis min.

Miland (Å vise profilen) 2008 3 23 10:29:01

Ŝajnas al mi ke, se la ekzameno estas por komencantoj, vi havas esperon, se vi diligente studos la rekomenditajn lernolibrojn ĝis tiam. Sed se ne, ne malŝparu la tempon.

rosto (Å vise profilen) 2008 3 23 12:18:43

Gradski devas nur ekscii, kiaj demandoj estos en ekzameno, kaj ellerni respondojn. Oni ne bezonas scii lingvon por fari lingvan ekzamenon. okulumo.gif

Ankaŭ skribu respondojn sur paperetoj kaj kaŝu ilin en via vesto. Skribu aliajn respondojn sur via haŭto kaj kaŝu tion sub via vesto. Spektu al tio dum ekzameno.

Ankaŭ estos bone amikiĝi okulumo.gif kun ekzamenestro.

Tibake til toppen