Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Anekdotoj

от MikhailMarkeyev, 01 юли 2009

Съобщения: 846

Език: Esperanto

StefKo (Покажи профила) 07 април 2019, 20:41:14

sergejm:... kuŝantan apude gazeton
Dankon! Evidente, tie ĝusta estas adverbo. Mi korektis.

sergejm (Покажи профила) 07 април 2019, 21:02:33

- Mortintoj estas unuiĝanataj - diris tombisto, vidinte interpaciĝintaj vidvino kaj eks-amatino de entombigita viro.
PS: tamen povas okazi male.

StefKo (Покажи профила) 08 април 2019, 08:18:02

Kio estas tio?

Kio estas tio: „Kuŝas apude de arbo kaj estigas sonojn “ŝŝŝ... ŝŝŝ…”
– Ebria pola arbogardisto kiu penas ekkanti Ŝŭa ĝjeveĉka do laseĉka…
-------------------------------
Ŝŭa… – pola folklorkanto kiun kantas drinkantaj homoj (“Iris knabineto al arbareto”)

Vizitu: [https://www.youtube.com/watch?v=3x-q7qn6_pE]

StefKo (Покажи профила) 09 април 2019, 06:56:36

Antaŭ ĉio ĝuste parolu!

Antaŭkristnaska Vespero. Patrino en kuirejo tre okupata per preparado de manĝaĵo… Subite el ĉambro ŝi aŭdas voĉon de sia fileto Joĉjo:
– Patrinjo, abio flamas!
– Filo, mi tiomfoje ripetis ke oni diras “lumas” kaj ne „flamas”.
Post momento ŝi aŭdas:
– Patrinjo, nun ankaŭ kurtenoj lumas!

-----------------------------
Abio - kristarbo

StefKo (Покажи профила) 10 април 2019, 08:28:51

Kio estas plej grava en tanko? (soldata ŝerco)

Taĉmento tanka. Ĵus rekrutigitaj junaj soldatoj staras antaŭ tanko. Ilia komandanto prezentiĝas kaj demandas ilin:
– Soldatoj, kio estas plej grava en tanko?
– Kanono! – krias unu.
– Kiraso! – krias dua.
– Plej grava estas radiofono – aldonas tria.
La komandanto kontraŭas ilin:
– Vi diras stultaĵojn! Vi memoru, plej grava en tanko estas ne furzi!

sergejm (Покажи профила) 10 април 2019, 18:47:21

- Bonvolu rakonti ĉion dekomence!
- Dekomence Dio kreis la mondon dum sep tagoj ...
- Ne tiom dekomence!

StefKo (Покажи профила) 11 април 2019, 11:04:05

Malbonmora okazo en antaŭlernejo

Antaŭlernejo. Daŭras kuŝado…
Unu knabeto demandas najbaron:
– Ĉu vi estas knabo ĉu knabino?
– Mi ne scias…
– Do vidu!
– Kiel? Helpu min!
– Vi devas levi la kovrilon!
La najbaro levis la kovrilon…
– Vi estas knabino ĉar vi havas rozkoloran piĵameton.

StefKo (Покажи профила) 12 април 2019, 10:46:50

Kion aŭdas viro aŭskultante dirantan virinon?

Virino diras:
– Tie estas rubejo! Al laboro! Vi kaj mi kune devas ordigi tion! Viaj vestaĵoj kuŝas sur planko! Se ni ne faros nun vestlavado, ni restos sen puraj vestaĵoj!
Kion aŭdas viro:
– Blabla, blabla, AL LABORO, blabla, blabla, VI KAJ MI KUNE, blabla, blabla, blabla, blabla, blabla
SUR PLANKO, blabla, blabla, NUN, blabla, blabla, SEN VESTAĴOJ!

StefKo (Покажи профила) 13 април 2019, 13:32:38

Ĉu impertinenta ĉu sincera laboristo?

Ĉefo al laboristo:
– Mi rimarkis, ke ĉion vi faras tre malrapide. Vi malrapide iras, malrapide diras, malrapide pensas… Ĉu estas io kion vi faras rapide?
– Jes. Mi rapide laciĝas.

StefKo (Покажи профила) 14 април 2019, 09:00:52

Instruista interŝanĝo de spertoj

Lernejo. Oni sonorigas lecionon. Juna kaj maljuna instruistoj iras al klasoĉambroj. Juna portas multe da didaktikaj helpaĵoj, maljuna – nenion, nur ŝlosilon por klasoĉambro.
La juna instruisto alparolas:
– Post tiom da laborjaroj vi havas ĉion en la kapo?
– Ne, kolego, en la pugo.
---------
Havi ion en la pugo – malestimi/ignori/malŝati/malzorgi/neglekti ion.

Обратно нагоре