Zárva
Max. 500 üzenet
Anekdotoj
MikhailMarkeyev-tól, 2009. július 1.
Hozzászólások: 835
Nyelv: Esperanto
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 16. 7:07:32
Pesimisto vidas nigran tunelon.
Optimisto vidas lumeto en tunelo.
Realisto vidas trenlumojn, dume maŝinisto vidas tri debilajn (almenaŭ sen sana prudento) homojn sur reloj.
Kaj vi, kion vi vidas?
sergejm (Profil megtekintése) 2019. április 16. 18:33:13
Iam du ĉefaj maŝinoj estis vaporlokomotivo kaj tajpilo, tial en rusa lingvo (kaj mi vidas, en la pola) "машинист" (*maŝinisto) signifas lokomotivstiristo, kaj "машинистка" (*maŝinistino) estas tajpistino.
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 17. 8:30:07
sergejm:... trajnlumojn, ... trajn(stir)isto ...Jes, evidente "trajno"! Dankon, sergejm! Verŝajne mi elfosis el mia memoro la francan vorton train. La vorton "maŝinisto" mi prenis el unu vortaro, ŝajnas ke ne tre bona.
(...)
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 17. 20:52:49
0,1 l – demo (demonstra eldono)
0,25 l – trial version (prova eldono)
0,5 l – personal edition (persona eldono)
0,7 l – profesional edition (profesia eldono)
1,0 l – network edition (reta eldono)
1,75 l – enterprise edition (enterprena eldono)
3,0 l – for small business (por etkomerco)
5,0 l – corporate edition (korporacia eldono)
sitelo – home edition (hejma eldono)
“kojno” (kontraŭvodko?) – service pack (servica pakaĵo)
buljono (je postebrio) – recovery tool (datumrestaŭrilo)
zakusko – plugins (kromprogramo)
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 18. 8:05:19
Al unu geedzoj naskiĝis bebo. Alvenis ilia amikino por pririgardi ĝin. Ŝi raviĝas:
– Ho, kiel dolĉa etulo! Kiel vi nomas ĝin?
– Ĉu tage, ĉu nokte?
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 19. 11:50:22
En ĉemara restoracio kliento mendis fiŝaĵon. Kiam postmanĝite la kelnero donas la restoracian kalkulon, la kliento diras:
– Mi alveturis al ĉemaro antaŭ du semajnoj kaj nun mi bedaŭras ke mi ne vizitis tiun lokalon ĝuste tiam…
– Agrablas aŭdi tion, kara sinjoro!
– …tiam tiu fiŝo certe estis ankoraŭ freŝa – finis paroli la kliento.
sergejm (Profil megtekintése) 2019. április 19. 16:16:30
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 20. 14:06:55
Juna pirato demandas maljunan:
– Kial vi havas kruron el ligno?
– Iam kiam mi naĝis subite proksimiĝis ŝarko kaj demordis ĝin.
– Kaj kial vi havas hokon anstataŭ dekstra mano?
– Iam, kiam ni atakis ŝipon, unu maristo tranĉis ĝin per sabro.
– Kaj kial vi ne havas unu okulon?
– Iam mi rigardis supren kaj fluganta mevo elfekis en la okulon.
– Ja pro tio oni ne perdas okulon!
– Jes, sed tiam mi havis la hokon anstataŭ la mano.
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 22. 19:00:52
Kovalski ne havis en sia aŭto alarmilon, do elpensis tian inĝenian solvon kontraŭ ŝtelistoj – post eliro el sia aŭto li ĉiam lasis folion kun tia skribaĵo: “MANKAS BENZINO, AKUMULATORO KAJ MOTORO”.
Unu tagon, kiam li volis veturi al laborejo, sur la folion li rimarkis tian alskribaĵon: “SEKVE LA RADOJN VI ANKAŬ NE BEZONAS” kaj evidente foreston de la radoj.
StefKo (Profil megtekintése) 2019. április 23. 10:04:46
Per kio diferencas inter si manĝado de viro kaj manĝado de virino?
– Viro lavas telerojn antaŭ manĝado, virino – post.