Al la enhavo

Anglosaksa / Engelsc

de TED110, 2007-decembro-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

TED110 (Montri la profilon) 2007-decembro-21 15:12:59

Saluton!
Mi havas malgrandan problemon. Mi lernas la anglosaksan lingvon... tiel kiel la Helena, oni ne povas dire certe, kiel oni parolis ĝin. Sed oni do havas "oficialan prononcon"...

Kiel oni elparolas anglosakse:
"Æ"
a) tiel, kiel islande: "Ai" ?
b) tiel, kiel norvege: "Ä" (angle: "and") ?
Kaj:
"A"
a) tiel, kiel esperante "a" (AnglA) ?
b) tiel, kiel angle "a" - "and" [änd] ?

Dankon por viaj respondoj.

TED110 (Montri la profilon) 2007-decembro-25 11:04:41

Aha, mi vidas ke ne multaj da homoj ankaŭ lernas ĝin rideto.gif

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-25 16:24:43

Mi ja volonte lernus ĝin, sed mi eĉ ne jam scias, kiel elparoli Æ kaj A.
okulumo.gifsenkulpa.gifrido.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-decembro-27 14:16:28

TED110:Saluton!
Mi havas malgrandan problemon. Mi lernas la anglosaksan lingvon... tiel kiel la Helena, oni ne povas dire certe, kiel oni parolis ĝin. Sed oni do havas "oficialan prononcon"...

Kiel oni elparolas anglosakse:
"Æ"
a) tiel, kiel islande: "Ai" ?
b) tiel, kiel norvege: "Ä" (angle: "and") ?
Kaj:
"A"
a) tiel, kiel esperante "a" (AnglA) ?
b) tiel, kiel angle "a" - "and" [änd] ?

Dankon por viaj respondoj.
Tiu estas sveda litero! Æ, Ø kaj Å estas la tri norvegaj literoj lango.gif

TED110 (Montri la profilon) 2007-decembro-29 17:29:00

Mi parolas norvege kaj svede lango.gif
Mi parolis el la fonetiko. Æ norvege oni elparolas tiel "ä", sed islande oni elparolas ĝin "ai". Kaj nun mi ne scias, kiel oni elparolas la Æ anglosakse... malgajo.gif

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-decembro-31 17:22:07

TED110:Kaj nun mi ne scias, kiel oni elparolas la Æ anglosakse... malgajo.gif
Donu al mi ekzemplon, mi petas.

Trilernisto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 18:11:40

Neniu vere scias kiel oni elparolis la anglosaksan 'Æ', sed la plej bona konjekto estas ke ĝi reprezentis la sono (de la IFA) /æ/. En multaj dialektoj de ĝermanaj (krom la angla, ĝi bezonas sed ne havas tion) la litero 'Ä' reprezentas la sono /ɛ:/.

TED110 (Montri la profilon) 2008-januaro-01 13:03:32

Ah!
Tiam:
"God cwæð eac swylce" = [God kwäf/d e-ak swilke] ?

Reen al la supro