ورود به محتوا

Anglosaksa / Engelsc

از TED110, 21 دسامبر 2007

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

TED110 (نمایش مشخصات) 21 دسامبر 2007،‏ 15:12:59

Saluton!
Mi havas malgrandan problemon. Mi lernas la anglosaksan lingvon... tiel kiel la Helena, oni ne povas dire certe, kiel oni parolis ĝin. Sed oni do havas "oficialan prononcon"...

Kiel oni elparolas anglosakse:
"Æ"
a) tiel, kiel islande: "Ai" ?
b) tiel, kiel norvege: "Ä" (angle: "and") ?
Kaj:
"A"
a) tiel, kiel esperante "a" (AnglA) ?
b) tiel, kiel angle "a" - "and" [änd] ?

Dankon por viaj respondoj.

TED110 (نمایش مشخصات) 25 دسامبر 2007،‏ 11:04:41

Aha, mi vidas ke ne multaj da homoj ankaŭ lernas ĝin rideto.gif

Lanctupo (نمایش مشخصات) 25 دسامبر 2007،‏ 16:24:43

Mi ja volonte lernus ĝin, sed mi eĉ ne jam scias, kiel elparoli Æ kaj A.
okulumo.gif senkulpa.gif rido.gif

Andybolg (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2007،‏ 14:16:28

TED110:Saluton!
Mi havas malgrandan problemon. Mi lernas la anglosaksan lingvon... tiel kiel la Helena, oni ne povas dire certe, kiel oni parolis ĝin. Sed oni do havas "oficialan prononcon"...

Kiel oni elparolas anglosakse:
"Æ"
a) tiel, kiel islande: "Ai" ?
b) tiel, kiel norvege: "Ä" (angle: "and") ?
Kaj:
"A"
a) tiel, kiel esperante "a" (AnglA) ?
b) tiel, kiel angle "a" - "and" [änd] ?

Dankon por viaj respondoj.
Tiu estas sveda litero! Æ, Ø kaj Å estas la tri norvegaj literoj lango.gif

TED110 (نمایش مشخصات) 29 دسامبر 2007،‏ 17:29:00

Mi parolas norvege kaj svede lango.gif
Mi parolis el la fonetiko. Æ norvege oni elparolas tiel "ä", sed islande oni elparolas ĝin "ai". Kaj nun mi ne scias, kiel oni elparolas la Æ anglosakse... malgajo.gif

stefanspaul (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2007،‏ 17:22:07

TED110:Kaj nun mi ne scias, kiel oni elparolas la Æ anglosakse... malgajo.gif
Donu al mi ekzemplon, mi petas.

Trilernisto (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2007،‏ 18:11:40

Neniu vere scias kiel oni elparolis la anglosaksan 'Æ', sed la plej bona konjekto estas ke ĝi reprezentis la sono (de la IFA) /æ/. En multaj dialektoj de ĝermanaj (krom la angla, ĝi bezonas sed ne havas tion) la litero 'Ä' reprezentas la sono /ɛ:/.

TED110 (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2008،‏ 13:03:32

Ah!
Tiam:
"God cwæð eac swylce" = [God kwäf/d e-ak swilke] ?

بازگشت به بالا