Al la enhavo

Malsana aŭtuno

de Zam_franca, 2019-novembro-06

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-06 17:55:08


Malsana aŭtun’


Malsana kaj adorata aŭtuno
Vi pereos
Kiam uragano blovos en rozejoj
Kiam neĝos en hortoj

Mizera aŭtun’
Mortu blanke kaj riĉaĵe
El neĝ’ kaj maturaj fruktoj
Funde la ĉiel’
Nizoj ŝvebas
Sur la akvaj verdharaj kaj nanaj nimfoj
Kiuj neniam amis

Al foraj randoj
La cervoj blekis

Kaj tiom mi amas ho sezon’ viajn murmurojn tiom amas mi
La falantaj fruktoj sen ilin ni plukas
La vent’ kaj la arbar’ kiuj ploras
Ĉiujn iliajn larmojn folion post foli’

La foliojn
ni tretas
Trajno
Rulas
La viv’
fluas

- Gijom' Apoliner', "Automne malade", 1913

(ŝanĝo, aŭgusto 2020: forigo de "Malsana kaj amegata aŭtun’
Mortos vi kiam la uragan’ blovos en viajn rozariojn
Kiam neĝos
En la pomarbejojn" kaj aldono de plibonigita versio fare de StefKo)

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-11 22:19:35

Eble ne pomarbrejojn sed pomarbejojn, pomarbarojn aŭ almenaŭ pomarbarejojn.

Eble ne riĉaje sed riĉaĵe.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 16:53:25

Jes, vi ja tute pravas.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 19:53:22

Kial "rozarioj" kaj "amegata" ankaŭ "pomarbejojn" estas terura vorto kaj kial en akuzativo?

Malsana kaj adorata aŭtuno
Vi pereos
Kiam uragano blovos en rozejoj
Kiam neĝos en hortoj

...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 21:02:10

Tiam mi ne bone regis gramatikon.
Mi supozas, ke mi pensis pri direkto: la neĝo falas, kien? En la pomujejojn.
"rozarioj" ĉar mi tiam pli fidis vortarojn ol logika vortkreado. Feliĉe mi ŝanĝiĝis.
"amegata" ĉar adorer estas eĉ pli sence forta vorto ol aimer. Sed ĉu vere Apoliner' uzis tiun verbon volante diri ke li amegas kaj respektegas pomujejojn tiel kiel dioj? Tio estas vidpunkta afero, kaj laŭ mi, estas tute ne certa afero.
Mi nun afiŝigu la plibonigitan version danke al vi.

Reen al la supro