Til indholdet

Ĉu la vorto "ŝrank/um/i" taŭgas?

af Jxusteno, 26. nov. 2019

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Jxusteno (Vise profilen) 26. nov. 2019 15.53.28

Al mi ŝajnas, ke Esperanta vorto "ŝrankumi" tre taŭgus en la senco de "kaŝi sian seksan/genran orientiĝon aŭ genran identiĝon". Vorto "el/ŝrank/um/iĝ/i" signifus "eliĝi el la ŝrankumo", "komuniki al iu sian seksan/genran orientiĝon aŭ genran identiĝon".

sergejm (Vise profilen) 26. nov. 2019 16.56.08

Ĉiu havas propran skeleton en la ŝranko. Se via skeleto estas via seksa orientiĝo - kaŝu ĝin en via ŝranko. Aliuloj povas voli kaŝi en sia ŝranko ion alian.

Jxusteno (Vise profilen) 26. nov. 2019 17.28.38

Ĉi tio estas preskaŭa tradukprunto de la angla to come out of the closet.

StefKo (Vise profilen) 26. nov. 2019 21.05.08

La ekzmploj el vortaro.net:

malkovriĝi
(...)
la plano de l’ junulo malkovriĝas
(...)
malkaŝi
(...)
kiu malkaŝas sekreton estas kiel kalumnianto
(...)

Do analogie: Malkaŝi sian seksan orientiĝon

ŝrankumi povas signifi disponi enhavon de sia ŝranko
elŝrankumiĝi/elŝrankiĝi(?) povas signifi la samon (kion vi priskribas) sed kiel metaforo

sergejm (Vise profilen) 26. nov. 2019 21.13.09

elŝrankiĝi - estas evento de anekdotoj, kie la amanto kaŝas sin enla ŝranko de la neatendite veninta edzo.

Tilbage til start