Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Anekdotoj

af MikhailMarkeyev, 1. jul. 2009

Meddelelser: 846

Sprog: Esperanto

StefKo (Vise profilen) 18. feb. 2019 07.41.40

Bedaŭro de drinkulo

Ŝi estis bela, saĝa kaj ŝercema… Por kio mi malebriiĝis?!

StefKo (Vise profilen) 19. feb. 2019 07.21.10

Okazadas ke edzino ne rilatas kun sekso...

Edzino al sia edzo:
– Al vi ĉio rilatas kun sekso.
– Malvero, vi ne!

sergejm (Vise profilen) 19. feb. 2019 17.40.26

... Li venis al lernejo, jam ricevinte lecionoj de la plej multekosta instruisto - Sperto.

sergejm (Vise profilen) 19. feb. 2019 17.45.25

... Ŝia rideto estis tiom subaĉeta, ke oni povus konsideri ĝin koruptaĵo.

StefKo (Vise profilen) 20. feb. 2019 10.49.21

Ŝarĝado de butero

Komputilisto prenas buteron el fridujo, legas sur la ŝelo: „82%” kaj diras al si:
– Mi atendos ĝis ĝi aliros 100%.

StefKo (Vise profilen) 21. feb. 2019 21.38.37

Ĝustatempe ŝi remmemoris

Edzo revenas hejmen matene kaj sur la sojlo ricevas baton per rulilo.
Kiam li rekonsciiĝas, la edzino ĉirkaŭprenas lin kaj ploras.
– Mia koro, pardonu min! Mi tute forgesis ke vi estis en noktoskipo!

StefKo (Vise profilen) 22. feb. 2019 07.33.13

Pri virinoj…

Virinoj estas sorĉistinoj. Ili povas levi iojn sen tuŝi ilin.

sergejm (Vise profilen) 22. feb. 2019 16.27.01

Kiam viro ne scipovas ami virinon, li amas ion ajn: patrujon, imperiestron aŭ kukojn kun viando.

sergejm (Vise profilen) 23. feb. 2019 07.03.52

Dum tagmanĝo li sekvis regulojn de etiketo: li tenis tranĉilon en la dekstra mano kaj la ĉirkaŭantojn en timo.

sergejm (Vise profilen) 23. feb. 2019 10.51.58

Du studentinoj kverelas pri inta amato:
- Li tute malvarmiĝis al vi!
- Se li malvarmiĝis, entombigu lin kaj ne malhelpu al mi dormi! - diras la tria vekiĝinte.

Tilbage til start