去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Anekdotoj

MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

讯息: 835

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2019年2月23日下午5:19:24

Anstataŭ penti – konsultu bonan advokaton

Juĝisto al akuzato:
– Ĉu akuzato konfesas la kulpon?
– Ne, alta tribunalo. La parolo de mia advokato certigis min ke mi estas senkulpa.

StefKo (显示个人资料) 2019年2月24日上午9:23:23

SMS-oj de blondulinoj

SMS-oj de blondulinoj:
„38,5 ĉio doloras min”
“Kial vi ne trovis ulon kun pli kurta?”

sergejm (显示个人资料) 2019年2月24日下午12:18:26

Se la vivo submetas al vi porkon, faru el ĝi porkaĵon.
PS: sed memoru, ke baldaŭ venos arkta vulpo.

StefKo (显示个人资料) 2019年2月26日下午7:36:40

Sincera demando

Unu blondulino telefonas alian blondulinon:
– Aŭskultu, mia edzo prenis centon (cent eŭrojn) kaj diris ke iras al putinoj. Li estas ĉe vi?

StefKo (显示个人资料) 2019年2月27日上午8:56:43

Geedza diskutado

Ŝajnas al mi ke vi estas ebria! – krias edzino al sia edzo.
– Ne! – kontraŭkrias la edzo.
– Kiele?! – kontraŭkrias la edzino
– Ne! Ne ŝajnas al vi!

StefKo (显示个人资料) 2019年2月28日上午11:05:07

Mi flaris tion!

Leciono de biologio. La instruistino klarigas:
– La stamenoj kaj pistiloj de floroj estas iliaj seksiloj.
El profundo de la klasoĉambro oni aŭdas la voĉon de malgranda Joĉjo:
– Damne! Mi flaris tion!

StefKo (显示个人资料) 2019年3月1日上午6:36:07

Lernejo similas policejon?!

Patrino demandas sian filon:
– Joĉjo, kiel vi sentis vin en la lernejo?
– Kiel en policejo. Senĉese oni demandas min pri io kaj mi nenion scias.

StefKo (显示个人资料) 2019年3月2日上午7:58:22

La lasta edza deziro

Viro revenas de doktoro kaj diras al sia edzino ke restis al li 24 horojn de la vivo. Li petas la edzinon pri sekso.
La edzino konsentas... 6 horoj poste refoje la samo… La edzino konsentas… Pasis 6 horoj kaj la situacio ripetas sin… Fine la edzino deturnas sin kaj dormiĝas.
Pasas sekvaj kelkaj horoj. La edzo baraktetas kaj fine frapetas la dormantan edzinon ĝis ŝi vekiĝas.
– Mia kara, eble ni seksumos…
La edzino subite sidiĝas kaj diras:
– Aŭskultu, mi devas leviĝi matene, vi ne!

StefKo (显示个人资料) 2019年3月3日上午8:08:45

Kio ridigas oldulinojn?

Unu dentisto, surmetante gantojn, rimarkas ke lia olda pacientino tre stresas, do decidas ridigi ŝin.
– Ĉu vi scias, kiel oni faras tiajn gantojn?
– Ne – ŝi respondas.
– Do, en Meksiko estas halo kun grandega ujo da latekso kaj laboristoj havantaj diversajn manmezurojn alpaŝas, dronas en ĝi siajn manojn, sekiĝas, demetas pretajn gantojn kaj enpakas ilin.
La virino eĉ ne ridetis.
“Bedaŭrinde, mi penis almenaŭ “ – li ekpensis.
Trapasis kvin minutoj kaj la dentisto komencis delikate bori ŝian denton, subite la oldulino ekridas.
– Kio ridigis vin? – demandas la dentisto.
– Ĵus mi imagis kiel oni faras kondomojn!

sergejm (显示个人资料) 2019年3月3日下午3:55:20

Se al vi ŝajnas ke la afero estas malpura, purigu ĝin!

回到上端