Stängd
Max. 500 messages.
Anekdotoj
av MikhailMarkeyev, 1 juli 2009
Meddelanden: 835
Språk: Esperanto
StefKo (Visa profilen) 23 februari 2019 17:19:24
Juĝisto al akuzato:
– Ĉu akuzato konfesas la kulpon?
– Ne, alta tribunalo. La parolo de mia advokato certigis min ke mi estas senkulpa.
StefKo (Visa profilen) 24 februari 2019 09:23:23
SMS-oj de blondulinoj:
„38,5 ĉio doloras min”
“Kial vi ne trovis ulon kun pli kurta?”
sergejm (Visa profilen) 24 februari 2019 12:18:26
PS: sed memoru, ke baldaŭ venos arkta vulpo.
StefKo (Visa profilen) 26 februari 2019 19:36:40
Unu blondulino telefonas alian blondulinon:
– Aŭskultu, mia edzo prenis centon (cent eŭrojn) kaj diris ke iras al putinoj. Li estas ĉe vi?
StefKo (Visa profilen) 27 februari 2019 08:56:43
Ŝajnas al mi ke vi estas ebria! – krias edzino al sia edzo.
– Ne! – kontraŭkrias la edzo.
– Kiele?! – kontraŭkrias la edzino
– Ne! Ne ŝajnas al vi!
StefKo (Visa profilen) 28 februari 2019 11:05:07
Leciono de biologio. La instruistino klarigas:
– La stamenoj kaj pistiloj de floroj estas iliaj seksiloj.
El profundo de la klasoĉambro oni aŭdas la voĉon de malgranda Joĉjo:
– Damne! Mi flaris tion!
StefKo (Visa profilen) 1 mars 2019 06:36:07
Patrino demandas sian filon:
– Joĉjo, kiel vi sentis vin en la lernejo?
– Kiel en policejo. Senĉese oni demandas min pri io kaj mi nenion scias.
StefKo (Visa profilen) 2 mars 2019 07:58:22
Viro revenas de doktoro kaj diras al sia edzino ke restis al li 24 horojn de la vivo. Li petas la edzinon pri sekso.
La edzino konsentas... 6 horoj poste refoje la samo… La edzino konsentas… Pasis 6 horoj kaj la situacio ripetas sin… Fine la edzino deturnas sin kaj dormiĝas.
Pasas sekvaj kelkaj horoj. La edzo baraktetas kaj fine frapetas la dormantan edzinon ĝis ŝi vekiĝas.
– Mia kara, eble ni seksumos…
La edzino subite sidiĝas kaj diras:
– Aŭskultu, mi devas leviĝi matene, vi ne!
StefKo (Visa profilen) 3 mars 2019 08:08:45
Unu dentisto, surmetante gantojn, rimarkas ke lia olda pacientino tre stresas, do decidas ridigi ŝin.
– Ĉu vi scias, kiel oni faras tiajn gantojn?
– Ne – ŝi respondas.
– Do, en Meksiko estas halo kun grandega ujo da latekso kaj laboristoj havantaj diversajn manmezurojn alpaŝas, dronas en ĝi siajn manojn, sekiĝas, demetas pretajn gantojn kaj enpakas ilin.
La virino eĉ ne ridetis.
“Bedaŭrinde, mi penis almenaŭ “ – li ekpensis.
Trapasis kvin minutoj kaj la dentisto komencis delikate bori ŝian denton, subite la oldulino ekridas.
– Kio ridigis vin? – demandas la dentisto.
– Ĵus mi imagis kiel oni faras kondomojn!
sergejm (Visa profilen) 3 mars 2019 15:55:20