Zum Inhalt

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

von Jxusteno, 6. November 2019

Beiträge: 76

Sprache: Esperanto

Jxusteno (Profil anzeigen) 6. November 2019 07:44:18

Se vi legas ĉi tion, vi kredeble ion scias pri j-riismo. J-riismo estas pli-malpli bela kaj sufiĉe facila rimedo por forigi la seksan malsimetrion, sed en la praktiko ĝi renkontas ialan reziston kaj eĉ kulpigojn je tio, ke "ĝi estas kontraŭfundamenta". Fakte, la Fundamento de Esperanto ne malpermesas enkondukadon de novaj vortoj, se tio efektive estas necese.

Ekzistas ankaŭ parentismo, laŭ kiu enkondukendas aliaj sekse neŭtralaj vortoj, ne faritaj laŭ la j-sistemo. Ĝia ĉefa malavantaĝo antaŭ j-riismo estas tio, ke por la sama signifo estas proponataj diversaj vortoj.

Tial estas decidite kunfandi la du sistemojn (j-riismon kaj parentismon). Ĉi tiu kunfandaĵo nomiĝas "j-parentismo". Laŭ j-parentismo, parto de la sekse neŭtralaj vortoj estas j-riismaj, aliaj parentismaj.



Deklaracio pri j-parentismo:

1) Ni konstatas, ke en Esperanto jam ekzistas kelkaj sekse neŭtralaj vortoj:

a) La participoj, havantaj la substantivan finaĵon -o. Ili finiĝas je -anto/-ato/-into/-ito/-onto/-oto. Ekzemploj: amato, juĝoto, konato, kuracato, lernanto, zorganto, zorgato.

b) La substantivoj, kies lasta sufikso estas -an-/-estr-/-id-/-ist-/-ul-. Ekzemploj: islamano, regnestro, Izraelido, esperantisto, bonulo. La vortoj ano, estro, ido, isto kaj ulo ankaŭ estas sekse neŭtralaj.

c) La nomoj de la profesiuloj. Ekzemploj: geografo, tajloro.

ĉ) Preskaŭ ĉiuj nomoj de la religiuloj. Ekzemploj: imamo, koheno, papo, pastro, rabeno.

d) La nomoj de la etnanoj, gentanoj, landanoj, nacianoj, popolanoj . Ekzemploj: cigano, indiĝeno, kurdo, rohinĝo, ujguro.

e) La nomoj de la militistoj. Ekzemploj: generalo, oficiro, soldato.

f) La vortoj homo kaj persono.

g) Multaj homaj nomoj, montrantaj interhomajn rilatojn kaj/aŭ rolon de homo. Ekzemploj: amiko, fripono, infano, kamarado, kolego, majstro, mastro, membro, najbaro, orfo, parenco, pasaĝero, viktimo.

ĝ) La nomoj de kelkaj titoluloj. Ekzemploj: burĝo, ĥano, monarko, nobelo, soĝuno, sultano, ŝaho.

h) Preskaŭ ĉiuj nomoj de la bestoj. Ekzemploj: kato, koko.



2. Ni proponas anstataŭigi la sekse neneŭtralajn radikojn per sekse neŭtralaj radikoj, kaj fari sekse neneŭtralajn vortojn per aldonado de sufiksoj. Ni agnoskas, ke en Esperanto la sufiksojn oni povas uzi ankaŭ, kiel memstarajn radikojn. Tiajn sekse neneŭtralajn sufiksojn oni povas uzi ankaŭ kiel memstarajn radikojn. Laŭ j-parentismo, ekzistas nur ses sufiksoj, indikantaj sekson:

-iĉ- (vira), -in- (ina), -ip- (interseksula), -ĉj- (karesa, vira), -nj- (karesa, ina), -pj- (karesa, interseksula). Krom tio, ekzistas karesa, sekse neŭtrala sufikso -j-. (Rimarko: la sufiksojn -pj- kaj -j- oni uzas tiel same, kiel la sufiksojn -ĉj- kaj -nj-: post la unuaj 1-5 literoj.) Ekzemploj: amiko (sekse neŭtrala), amikiĉo (vira), amikino (ina), amikipo (interseksula), amikjo (karesa, sekse neŭtrala), amikiĉjo (karesa, vira), amikinjo (karesa, ina), amikipjo (karesa, interseksula).

Jen la listeto de la novaj, sekse neŭtralaj vortoj (maldekstre estas la sekse neŭtralaj vortoj, dekstre estas la tradiciaj sekse neneŭtralaj vortoj:

ajbato - abato

ajvo - av(in)o

anako - fil(in)o

bajrono - baron(in)o

bujbo - bub(in)o

cajro - car(in)o

dajmo - damo

duĉo - duk(in)o

eŝo - edz(in)o

fianco - fianĉ(in)o

frajlo - fraŭl(in)o

grajfo - graf(in)o

kajvaliro - kavaliro

knajbo - knab(in)o

kuzeno - kuz(in)o

lojdo - lordo

majkizo - markiz(in)o

monko - monaĥ(in)o

nejpo - nep(in)o

nejvo - nev(in)o

ontio - onkl(in)o

parento - patr(in)o

prenso - princ(in)o

rejĝo - reĝ(in)o

sibo - frat(in)o

sioro - sinjor(in)o

viduo - vidv(in)o.

Anstataŭ la vorton "viro" oni povas uzi la vortojn iĉo, homiĉo aŭ plenkreskuliĉo, anstataŭ la vorton "virino" oni povas uzi la vortojn ino, homino aŭ plenkreskulino, la elekto dependu de la senco.

La vorto iĉo estas la malo de la vorto ino.



Ekzistas tamen sekse neneŭtralaj vortoj, por kiuj ne estas proponata aparta sekse neŭtrala radiko, ĉar ilian sekse neŭtralan alternativon oni povas fari per simpla kunmetaĵo aŭ plurvortaĵo. Ekzemple uzi la plurvortaĵon kastrita boviĉo anstataŭ "okso".


3. Ekzistas kvar j-parentismaj ununombraj triapersonaj pronomoj: ĝi (sekse neŭtrala; pri aĵo aŭ pri ulo), li (pri iĉo), ŝi (pri ino), ri (pri ipo).

novatago (Profil anzeigen) 6. November 2019 09:11:02

You don't speak Esperanto, so I'm not speaking Esperanto to you.

To speak Esperanto it's not mandatory but it's mandatory to accept "la netuêbleco" of the grammar if you want to speak Esperanto. And some of the things in your proposal touch the grammar (indeed and as thousands of times explained). Read this https://tinyurl.com/netusheblecoestasbeno . So, as you aren't accepting that, just choose another artificial language and stop annoying Esperanto speakers. Lidepla fits for people like you or just speak English because you don't understand the target of Esperanto.

You can play with Esperanto grammar and vocabulary as much as you want, but don't call the result Esperanto.

Please leave room to those who want to do the right thing.

Esperanto has not such a problem, so it doesn't need solutions. Esperanto works and it have been working for 132 years now. So, don't touch what it's not broken.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (Profil anzeigen) 6. November 2019 09:47:28

La Fundamento de Esperanto konsistas ne nur el la 16 reguloj, sed ankaŭ el la Antaŭparolo, la Ekzercaro, Universala Vortaro (inkluzive kun la oficialaj aldonoj de la Akademio de Esperanto). Ne de longe estis la naŭa oficiala aldono. Aldoni novajn vortojn kaj novajn sufiksojn ne estas kontraŭfundamente. Iam Akademio de Esperanto oficialigis la sufiksojn -aĉ-, -end- kaj -ism-. Antaŭ ol io oficialiĝu, estas necese, ke tio estu vaste uzata neoficiale. Tio ĉi ne estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto. Se vi ne kredas al mi, legu la Antaŭparolon de la Fundamento de Esperanto.

Altebrilas (Profil anzeigen) 6. November 2019 10:21:47

Mi konsentas kun Novatago, vi rajtas ludi per kaj pri la lingvo, sed ne nomu la rezulton "Esperanto". Mi mem ofte imagas tion, kion oni povus fari per plifora aplikado de esperanteca logiko (Descartes, Leibnitz kaj aliaj revis pri tio). Sed tio ne estas la celo de nia lingvo, nek de ĝia kreinto, Dro Zamenhof. Prefere uzu la rubrikon "aliaj temoj", ĉar debatoj antaŭsupozas, ke oni interkonsentas pri la netuŝebleco de la Fundamento.

Male, kredi ke Esperanto malhavas iujn bezonatajn esprimilojn, kaj montri kion povus est esprimita per tiaj iloj estas legitima opinio, kiun oni rajtas esprimi ĉi-tie (laŭ mia propra etiko, sed la moderistoj, kiuj finfine decidas, povas pensi alimaniere). Sed estas via respondeco konvinki aliajn esperantistojn, ke tio vere estas problemo kiu NE povas esti solvita per normala uzo de la lingvo - oni ĉiam povas verki artikolojn por seksa egaleco - , kaj pruvi ke la prezo pagenda estas ia kripligo de la lingvo, malfacila tasko, ĉar pri tio multaj samideanoj ne konsentus.

Jxusteno (Profil anzeigen) 6. November 2019 10:55:38

" Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:

1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj. " http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html

Zam_franca (Profil anzeigen) 6. November 2019 14:52:51

Altebrilas:Mi konsentas kun Novatago, vi rajtas ludi per kaj pri la lingvo, sed ne nomu la rezulton "Esperanto". Mi mem ofte imagas tion, kion oni povus fari per plifora aplikado de esperanteca logiko (Descartes, Leibnitz kaj aliaj revis pri tio). Sed tio ne estas la celo de nia lingvo, nek de ĝia kreinto, Dro Zamenhof. Prefere uzu la rubrikon "aliaj temoj", ĉar debatoj antaŭsupozas, ke oni interkonsentas pri la netuŝebleco de la Fundamento.

Male, kredi ke Esperanto malhavas iujn bezonatajn esprimilojn, kaj montri kion povus est esprimita per tiaj iloj estas legitima opinio, kiun oni rajtas esprimi ĉi-tie (laŭ mia propra etiko, sed la moderistoj, kiuj finfine decidas, povas pensi alimaniere). Sed estas via respondeco konvinki aliajn esperantistojn, ke tio vere estas problemo kiu NE povas esti solvita per normala uzo de la lingvo - oni ĉiam povas verki artikolojn por seksa egaleco - , kaj pruvi ke la prezo pagenda estas ia kripligo de la lingvo, malfacila tasko, ĉar pri tio multaj samideanoj ne konsentus.
Mi samopinias. Novatago prave parolis.

Jxusteno:Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.
Esperanto ne estas perfekta. Se vi volas krei perfektan komunan lingvon, kreu ĝin. Sed, mi petas, bonvulu ne rubumi ĉi tie.

Ni memoru, ke Esperanto venas el la jaro 1887. Ni ankaŭ memoru la afiksojn "ge" kaj "vir". Zamenhof' revis pri egalecon. Se li deziris krei seksistan lingvon, li ne kreis la afikson "ge". Li nur faris siaepokan lingvon, facile lerneblan.

Egalecon celas esperantismo. Frato kaj fratino, ĉu vere problemas ? Mi persone ne pensas tion, eĉ se mi ja defendas geseksan egalon. Estas unu silabo. La vera batalaro temas pri la antaŭjugoj kiuj ankoraŭ estas tie, kaj pri la salajra egaleco !


Mi pensas, ke, senkonscie, tiu demando fine ne estas pri Esperanto kaj ĝia gramatiko. Temas pri kio estas progreso, pri kio estas gajnenda socia batalo; estas fakte filozofia granda demando pri la utileco de ŝanĝo, pri la difino de egaleco, kaj pri kia plibonigi ekzistaron.

MiMalamasLaAnglan (Profil anzeigen) 6. November 2019 14:57:13

Ĉiuj el tiuj novaj vortoj havas la literon "j". Kial?

Metsis (Profil anzeigen) 8. November 2019 07:19:32

La espa havas siajn problemojn, sed ne estas netuŝebla – ĝi jam ŝanĝiĝis, ĉar ni ne parolas kaj skribas kiel oni faris antaŭ pli ol jarcento. Mi jesas, ke la espa havas kelkajn problemojn, kiam temas pri seksa egaleco. Tamen enkonduki novajn esprimojn kiel marki malsimilecon ne estas la ĝusta vojo. Kontraŭe ni devus forfandi sekson kaj rendevui homojn nur kiel homojn, ne kiel reprezentantoj de iu sekso.

Ĉi tial sufiĉas "ri" kaj decido, ke oni ne plu bezonas la sufikson -in (escepte nur kun kelkaj familianoj, sed ne plu kun vortoj kiel "amiko").

Altebrilas (Profil anzeigen) 8. November 2019 10:45:41

Metsis: Mi jesas, ke la espa havas kelkajn problemojn, kiam temas pri seksa egaleco
Ĉu iu povas klarigi al mi kie estas la problemo kaj kiuokaze oni konstatis negativajn konsekvencojn?
Kontraŭe ni devus forfandi sekson kaj rendevui homojn nur kiel homojn, ne kiel reprezentantoj de iu sekso.
Mi estas tolerema, sed pri amrendevuo, mi ne estas tiel riskema! ridulo.gif
Ĉi tial sufiĉas "ri" kaj decido, ke oni ne plu bezonas la sufikson -in (escepte nur kun kelkaj familianoj, sed ne plu kun vortoj kiel "amiko").[
Bonvolu precizigi por kio tio sufiĉas aŭ bezonatas: Ĉu por plibonigi la situacion de esperantistinoj kaj de virinoj ĝenerale (tiukaze kiel?) aŭ ĉu nur por simetrio, kiu pli plaĉas al pensmaniero de iuj?

Metsis (Profil anzeigen) 8. November 2019 15:05:21

Altebrilas:
Ĉu iu povas klarigi al mi kie estas la problemo kaj kiuokaze oni konstatis negativajn konsekvencojn?
Ke la radiko rilatas al viro kaj oni bezonas specialan montrilon por virinoj. La konsekvenco estas, ke ĉi tiel la vira sekso estas supozo kaj la ina sekso escepto.

Altebrilas:
Mi estas tolerema, sed pri amrendevuo, mi ne estas tiel riskema! ridulo.gif
Tio estas tiel lastsezona argumento.
Bonvolu precizigi por kio tio sufiĉas aŭ bezonatas: Ĉu por plibonigi la situacion de esperantistinoj kaj de virinoj ĝenerale (tiukaze kiel?) aŭ ĉu nur por simetrio, kiu pli plaĉas al pensmaniero de iuj?
Oni ne bezonas verboformojn kun -atas/-itas/-otas. Bv. uzu simplan pasivon kun oni ridulo.gif

Por koncentriĝi al tio, kion iu faras kaj diras anstataŭ, kia ri sekse estas, oni ne bezonas emfazi la sekson per li aŭ ŝi. Bv. legi pli en PMEG.

Zurück nach oben