Beiträge: 40
Sprache: Esperanto
darkweasel (Profil anzeigen) 10. April 2009 15:53:20
Frankouche:En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :Jes - mia franca-instruisto antaŭ nelonge eksplikis tion al ni, kaj neniu komprenis ĝin unue. (Mi ankoraŭ ne scias, kiel traduki "li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"?)
- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
Sed...- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V
Mi ŝatas lerni lingvojn (alie, mi ne lernus Esperanton, ĉu ne?), kaj la franca ne estas escepto. Sed ĝi havas tre multe da gramatiko - mi pensas, ke estas multe da "futuroj" kaj "preteritoj", kiujn mi ne povas uzi ankoraŭ. (Jes, mi scias, ke la germana estas eĉ pli malfacila...)
Matthieu (Profil anzeigen) 10. April 2009 16:08:50
darkweasel:Mi ankoraŭ ne scias, kiel traduki "li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"?Fakte ankaŭ mi ne scias. Ambaŭ frazoj estas strangaj laŭ mi.
crescence (Profil anzeigen) 10. April 2009 16:12:27
Mutusen:"li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"li donas vin al ni = il te donne à nous
Fakte ankaŭ mi ne scias. Ambaŭ frazoj estas strangaj laŭ mi.
darkweasel (Profil anzeigen) 10. April 2009 17:18:31
Senegaùlo (Profil anzeigen) 10. April 2009 20:30:50
vedev:Amiko Vedev ne troigu !!!...crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
La franca lingvo estas lingvo internacia (kaj multfoje oficiala kaj denaska) en pli ol 50 landoj de la OIF (organizaĵo Internacia de la Francofonio), tio estas unu lando el kvar en la mondo...
Plie, ĝi estas la dua internacia lingvo laŭ :
- nombro da landoj (kaj kontinentoj) kiuj ĝin havas por oficiala lingvo
- nombro da internaciaj organizaĵoj ĝin havantaj por labora lingvo
- nombro da gelernantoj en la mondo
La nombro da homoj en la tuta mondo kiuj iamaniere rilatadas kun la franca (denaska, oficiala, duonoficiala, lerneja, kultura lingvo) atingas 600 milionojn kaj tiu nombro kreskadas konstante...
Noël LECOMTE (Profil anzeigen) 10. April 2009 21:02:52
Senegaùlo:Saluton Senegaŭlo !vedev:Amiko Vedev ne troigu !!!...crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
La franca lingvo estas lingvo internacia (kaj multfoje oficiala kaj denaska) en pli ol 50 landoj de la OIF (organizaĵo Internacia de la Francofonio), tio estas unu lando el kvar en la mondo...
Plie, ĝi estas la dua internacia lingvo laŭ :
- nombro da landoj (kaj kontinentoj) kiuj ĝin havas por oficiala lingvo
- nombro da internaciaj organizaĵoj ĝin havantaj por labora lingvo
- nombro da gelernantoj en la mondo
La nombro da homoj en la tuta mondo kiuj iamaniere rilatadas kun la franca (denaska, oficiala, duonoficiala, lerneja, kultura lingvo) atingas 600 milionojn kaj tiu nombro kreskadas konstante...
Via varmkora pledado de la franca lingvo tre kortuŝas la maljunan francon, kiu mi estas, sed kara Senegaŭlo, ĉu laŭvice vi ne iomete troigus !
Senegaùlo (Profil anzeigen) 10. April 2009 22:09:45
Noël LECOMTE:Mi kutimas troigi, tial mi ne lasas ke aliaj troigu ĉar tio estus eksponenciale...
Saluton Senegaŭlo !
Via varmkora pledado de la franca lingvo tre kortuŝas la maljunan francon, kiu mi estas, sed kara Senegaŭlo, ĉu laŭvice vi ne iomete troigus !
Troigo estas ĉe mi maniero komuniki kaj persvadi... Mi troigas sed ne mensogas (nek propagandas...)
(la cifro 600 M estas oficiale)
EL_NEBULOSO (Profil anzeigen) 11. April 2009 06:26:05
Kontraste al la angla, ankaŭ la baza franca estas malfacila.
Gerald
darkweasel (Profil anzeigen) 11. April 2009 20:02:08
KoLonJaNo:"Du gibst das Buch ihm" aŭ "Du gibst ihm es" nek estas malkorektaj (tamen, la lasta frazo ŝajnas tre stranga al mi...) - ili nur akcentigas diferentajn frazpartojn. ("Du gibst das Buch ihm" akcentigas "al li" (ihm), sed "Du gibst ihm das Buch" akcentigas "la libron" (das Buch))-Ich dir es gebeIch gebe es dir.
sed:
Ich gebe dir das Buch.-Du es ihm gibstDu gibst es ihm.
sed:
Du gibst ihm das Buch.
Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego!
Kolonjano
vedev:Kiel mi jam iam skribis en la angla forumo, tio estas tamen pli facile ol en la angla lingvo. En la angla, se mi legas vorton, kiun mi ne konas ankoraŭ, mi neniam povus scii (nur diveni) kiel pronunci ĝin. En la franca, la plej malfacila parto estas "kiuj sonoj estas neprononcataj?", sed kiam oni ekhavas "senton" pri tio, ne estas tre malfacile. Jes, ĝi ja havas esceptojn, sed ili ne estas tiom, kiel en la angla.crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado.
Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Noël LECOMTE (Profil anzeigen) 11. April 2009 21:08:33
Senegaùlo:Jes :
Mi kutimas troigi, tial mi ne lasas ke aliaj troigu ĉar tio estus eksponenciale...
Troigo estas ĉe mi maniero komuniki kaj persvadi... Mi troigas sed ne mensogas (nek propagandas...)
(la cifro 600 M estas oficiale)
-- "troigi" ne estas "mensogi"...
-- "troigi" estas nur "beligi la realecon" !