К содержанию

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

от crescence, 9 апреля 2009 г.

Сообщений: 32

Язык: Esperanto

crescence (Показать профиль) 10 апреля 2009 г., 16:12:27

Mutusen:"li donas vin al ni"... "il te nous donne"? "il nous te donne"
Fakte ankaŭ mi ne scias. Ambaŭ frazoj estas strangaj laŭ mi.
li donas vin al ni = il te donne à nous

darkweasel (Показать профиль) 10 апреля 2009 г., 17:18:31

Dankon!

EL_NEBULOSO (Показать профиль) 11 апреля 2009 г., 6:26:05

La franca lingvo aperas al mi tre bela (kiel ankaŭ la aliaj latinida lingvoj) sed ankaŭ iom malfacila.

Kontraste al la angla, ankaŭ la baza franca estas malfacila.

Gerald

darkweasel (Показать профиль) 11 апреля 2009 г., 20:02:08

KoLonJaNo:
-Ich dir es gebe
Ich gebe es dir.

sed:

Ich gebe dir das Buch.
-Du es ihm gibst
Du gibst es ihm.

sed:

Du gibst ihm das Buch.

Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego! rido.gif

Kolonjano
"Du gibst das Buch ihm" aŭ "Du gibst ihm es" nek estas malkorektaj (tamen, la lasta frazo ŝajnas tre stranga al mi...) - ili nur akcentigas diferentajn frazpartojn. ("Du gibst das Buch ihm" akcentigas "al li" (ihm), sed "Du gibst ihm das Buch" akcentigas "la libron" (das Buch))
vedev:
crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado.
Kiel mi jam iam skribis en la angla forumo, tio estas tamen pli facile ol en la angla lingvo. En la angla, se mi legas vorton, kiun mi ne konas ankoraŭ, mi neniam povus scii (nur diveni) kiel pronunci ĝin. En la franca, la plej malfacila parto estas "kiuj sonoj estas neprononcataj?", sed kiam oni ekhavas "senton" pri tio, ne estas tre malfacile. Jes, ĝi ja havas esceptojn, sed ili ne estas tiom, kiel en la angla.

jchthys (Показать профиль) 12 апреля 2009 г., 2:42:58

Mi pensas, ke la franca estas kaj utila kaj bela. Bedaŭre mi ne parolas ĝin, sed mi esperas, ke kelkfoje mi lernos ĝin.

Mi supozas, ke ĝi estas ne tré malfacila. Probable pli facila ol la rusa kaj japana.

Parenteze, ĉu ne "ŝajnas" kaj ne "aperas"?

crescence (Показать профиль) 12 апреля 2009 г., 8:35:23

jchthys:
Parenteze, ĉu ne "ŝajnas" kaj ne "aperas"?
Mi elektis "aperi", kaj ne "ŝajni", ĉar mi volis paroli pri la stato de la lingvo, kaj ne pri ĝia ŝajno... sed, mi ne scias ĉu mia penso estas bone esprimita.

Paulinho (Показать профиль) 27 апреля 2009 г., 0:53:37

Mi vere ŝatas la francan lingvon. Mi instruas la francan lingvon ekde 1984 al komencantinoj (nur junulinoj). Miaj lernantinoj en dujara kurso ĉiam estas komencantoj. Sed mi amas tion...

Rodrigoo (Показать профиль) 27 апреля 2009 г., 4:13:09

Mi laboris kun turismo, tial mia respondo pli malpli estas kadre de tiu vidpunkto:

La francaj estas tre akraj, tial kelkaj brazilanoj ne simpatie ilin vidas. TAMEN, mi admiregas ke la francoj neniam volas paroli la anglan, tial mi hazarde bezonis eklerni la francan. La kanadanoj, belgoj ktp ĝenerale parolas eĉ kompreneblan anglan, sed la francoj ne volas paroli, tial estas ĉiam terura okazo bezoni paroli angle kun francujanoj. Sed tio montrigis al mi la utilon de la franca: paroli kun la francanoj. Ne ŝerce, kiam mi laboris kiel turista gvidante, la plej multo de la turistaro estis francaj kaj germanaj. La germananoj ofte volas kaj scipovas la anglan, sed la francaj ne. Tial mi eklernis la francan anstataŭ la germana. lango.gif

Feliĉe mi lernis esperanton... okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Rodrigoo (Показать профиль) 27 апреля 2009 г., 4:13:14

Mi laboris kun turismo, tial mia respondo pli malpli estas kadre de tiu vidpunkto:

La francaj estas tre akraj, tial kelkaj brazilanoj ne simpatie ilin vidas. TAMEN, mi admiregas ke la francoj neniam volas paroli la anglan, tial mi hazarde bezonis eklerni la francan. La kanadanoj, belgoj ktp ĝenerale parolas eĉ kompreneblan anglan, sed la francoj ne volas paroli, tial estas ĉiam terura okazo bezoni paroli angle kun francujanoj. Sed tio montrigis al mi la utilon de la franca: paroli kun la francanoj. Ne ŝerce, kiam mi laboris kiel turista gvidante, la plej multo de la turistaro estis francaj kaj germanaj. La germananoj ofte volas kaj scipovas la anglan, sed la francaj ne. Tial mi eklernis la francan anstataŭ la germana. lango.gif

Feliĉe mi lernis esperanton... okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Kurawiri (Показать профиль) 30 апреля 2009 г., 14:20:02

Mia denaska lingvo estas la franca. Fakte mi havas specialan sintenon kun la franca: mi estas tre kritikema pri ĝi. Estas tro da homonimoj en la franca kaj ofte, kiam oni ĝin parolas, oni pliklarigu tion kion oni diras.
Ekz. verre, vers, vert, ver, vair, verts, verres estas pronuncitaj tute same =[ver]. Ankaŭ haut, eau, os (pluralforme), aŭ, aulx, eaŭ, hauts, oh, ô, ktp estas pronuncitaj ĉiuj kiel [o]. Kiam iu franco diras "elles mangent" la aŭskultanto dubas: ĉu li celas diri "elle mange" [ŝi manĝas] aŭ "elles mangent" [ili manĝas] ĉar kaj "elle mange" kaj "elles mangent" estas pronuncitaj same =[el mãĵ].

Tio estas grava problemo! Do laŭ mi la parolata franca lingvo estas ege malpreciza. Plidire la franca estas tro malregula lingvo kun troaj esceptaĵoj. Eĉ ni denaskuloj ofte eraras pri konjugacio de verboj!!!
Mia dua lingvo estas la hispana (mi instruas ĝin gimnazie) kaj ties gramatiko aperas laŭ mi pli facila kaj pli kohera ol tiu de mia denaska franca. Eĉ laŭ miaj gimnazianoj la hispana estas pli facila ol la franca ortografie.

Tamen mi agnoskas, ke la multaj vokaloj de la franca tre plaĉas la orelojn. Cetere, oni estas pli rigora franclingve kiam oni eldiru oniajn ideojn skribite. La skribita franclingvo devigas eldiri klarege oniajn ideojn kaj konceptojn. Ĝi agas kiel korseto por oniaj ideoj.

Foje mi havas impreson, ke la franca multe pli diserigas la konceptojn ol alia lingvo (ekz. la hispana). La franca estus analizema lingvo.

Наверх